morfemon
participojn aktivajn kaj pasivajn, as-, is- kaj os-tempajn, ofte uzatajn substantive :
La Esperanto-komunumo estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe disvastigita tutmonde, por ke povu utili, en ĉiaspecaj cirkonstancoj, havi kontaktojn sen lingvoproblemo kun lokanoj en tiu aŭ tiu alia lando. Ankaŭ la agrableco povi interŝanĝi ideojn sen lingva malfacileco kaj sen senti sin fremdulo estas grava faktoro, el kiu fontas gravaj kontentigoj. Esperanto lokas ide-interŝanĝadon en etoson tre malsaman ol tiu, kiun kreas iu ajn alia lingvo uzata kiel perilo inter diverslingvanoj. Fine la originala literaturo esperanta ne estas malpli interesa ol tiu de iu ajn lingvo en la unua jarcento de ties ekzisto kiel skriblingvo, kaj ankaŭ tradukita literatura indas konsideradon, ĉar Esperanto estas lingvo pli bone adaptita ol la aliaj al la bezonoj de tradukado, kiel montras komparo inter malsamaj versioj de tiu aŭ alia verko. (15)
Se oni observas Esperanton kiel parolatan dum kunsidoj aŭ simplaj konversacioj, oni rimarkas, ke regionaj prononcoj neniel gravas. Ili estas simplaj variecoj en la maniero paroli, kiuj elvokas difinitan originon sen ĝeni la komprenon. La ĉi-supre menciita lingvisto kritikas Esperanton dirante, ke iuj prononcos /k/, /p/ kaj /t/ kun eta aspiracio (aŭdebla aerblovo) antaŭ la posta vokalo, kiel en la germana kaj angla, dum aliaj elparolos sen ĝi, kiel en la itala aŭ franca. Efektive, se vi aŭskultas la Esperanto-programojn de la ĉina radio, vi perceptos tiun etan aspiracion, kiun vi ne aŭdos ĉe vatikana radio. Sed vi ne povos citi eĉ unu kazon, en kiu tiu diferenco influas la kompreneblon. Ĉiuj Esperanto-uzantoj alkutimiĝis al tiaj etaj malsamecoj.
Kiu observas parolan komunikadon en internaciaj grupoj, tiu rapide konstatas, ke reciproka kompreno estas ege pli bona per Esperanto ol per la angla. Tiun superecon estigas, i.a.:
la eta nombro da vokalaj fonemoj, ĉiu el kiuj havas larĝan gamon da eblaj konkretigoj (5 klaraj vokaloj, kontraste kun 24 en la angla se juĝi laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto; distingi inter
la nevaria loko de la akcento;
la mezuma iom pli granda longeco de la vortoj, kiu havigas al la cerbo pli bonajn ŝancojn bone analizi la diraĵon (tiun pli grandan longecon kompensas la strukturado de la lingvo: komparu la anglajn
la fakto, ke en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en iu ajn frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, s aŭ n, kio igas la prononcon klare pli facila por la granda plimulto el la popoloj, dum konsonantgrupoj, oftaj fine de anglaj vortoj - kiel