Cetere, eblas rigardi la aferon el alia angulo: Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi malgraŭ tiu handikapo, reala komence, kaj ankoraŭ evidenta en iuj situacioj. Ĉu tio ne estas la plej bona pruvo, ke ĝi kontentigas bezonon, kiun neniu alia sistemo internacie komuniki sambone efike aliras? Se tiu detalo tiel gravus, Esperanto estus jam delonge mortinta. Fari el tiu punkto "la elementonplej ĝenan"
de Esperanto ilustras la platigan efikon de etinfana pensado.
La komplekso
La plimulto el la asertoj ĉi tie konsiderataj respondas al demando starigita de persono, kiu havas propran sperton pri Esperanto. La miskonekto inter la demando kaj la reagoj, kiujn ĝi vekas, emigas pensi, ke aktivas en tiuj lingvistoj subkuŝanta komplekso. Ĉiuj respondoj, krom unu, preteratentas la travivaĵojn de la demandinto, kaj preciza punkto, vortigita jene: "Kiom da tempo necesas por lerni fremdlingvon kiel la japana, la rusa, aŭ la hungara?"
estigas nur unu reagon, cetere ne adaptitan al la demando (ĝi limiĝas je la vojaĝa uzo de lingvo, dum la demando koncernas la lingvon kiel ilon por trakti pri ĉiaspecaj temoj). La aliaj lingvistoj ne klarigas, kial ili evitas respondi. Estus facile diri: "Via demando ne respondeblas, ĉar intervenas tro multaj faktoroj", "Pri tio ni havas neniun informon" aŭ "Tio ne apartenas al la kampo de lingvistiko", sed neniu respondas tiusence. Neniu rimarkas, ke la demandanta sinjorino citas tri lingvojn - el kiuj du ne estas hindeŭropaj - parolataj kun homoj, kun kiuj ŝi diras, du frazojn poste, ke ŝi parolis Esperanton. Kion ŝi celas klare estas: "En proksimume dek monatoj eblas atingi en Esperanto nivelon, kiu ebligas agrable konversacii pri ĉiaj temoj kun homoj el tiuj landoj, kiom longe necesus por same interparoli kun ili ilialingve?" Kial tiu manko de respondo? La demando estis prezentita al 'Ask-A-Linguist', kiu difinas sin kiel "la lokon, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon fare de profesiaj lingvistoj."Impresas, kvazaŭ la nura apero de la vorto "Esperanto" estigus agacan reagon. Anstataŭ serene rigardi la demandon en ties detaloj kaj serĉi respondon, la lingvistoj alprenas sindefendan sintenon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ gravus tuj sufoki la plej etan ĝermon de intereso pri la zamenhofa lingvo. La lingvistaj komentoj ja signifas: "Rezignu!", "Diru al via amiko, ke li ne perdu tempon ĉe tiu freneza ideo!", "Esperanto nepovas funkcii", "Prefere lernu la lingvon de la lando, kiu interesas vin".
Tiuj reagoj odoras je cenzuro. Feliĉe la demandanto konas la veron proprasperte, alie ŝia ekinteresiĝo pri Esperanto tuj estus mortbatita per apliko de rimedoj objektive malhonestaj, se konsideri, ke la asertoj, kiuj instigas forlasi la ideon, misprezentas facile kontroleblan realon (fakte, la personoj ne estas malhonestaj, ĉar tute certe ili respondas sincere; tamen restas la fakto, ke iu ajn tribunalo deklarus iliajn dirojn kontraŭaj al la faktoj kaj malutilaj al la Esperanto-komunumo, se ĉi-lasta iel procesus kontraŭ ili pro misfamigo). Kiel ajn estas, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ la efektiva Esperanto estus tabua ĉe tiuj lingvistoj. Ĉiuj respondoj ja ignoras alian gravan frazon en la demando: "Se oni volas vojaĝi al nur unu lando aŭ koni nur unu kulturon, oni povas kontentigi sin per lernado de unu sola lingvo, sed kion fari, se oni interesiĝas pri pluraj landoj?" Tiu vortigo ne povus esti pli klara. Ĉu ne mirige, ke la sola respondo, kiun la koncernato ricevas estas: "Lernu la lingvon de la lando, kien vi intencas iri"?
Etiologiaj hipotezoj
Kiel eblas, ke universitatanoj, kvankam specialigitaj en rigora fako kaj certe trejnitaj uzi la kritikan spiriton de plenkreskulo, rezonas kiel etaj infanoj, kiam temas pri Esperanto? Por kredinde respondi, necesus havi kun ili longajn interparolojn aŭ entrepreni esploron surbaze de detalaj demandaroj celantaj lumigi la psikologiajn mekanismojn, kiuj, je profunda, nekonscia nivelo, kaŭzas la notitan misfunkciadon.