Ekzistas ne malmulte da esplorlaboroj publikigitaj pri Esperanto, i.a. doktoriĝaj tezoj kaj studfinaj disertaĵoj, same kiel artikoloj fakĵurnale aperintaj. La respondoj donitaj kadre de "Ask-A-Linguist" impresas, kvazaŭ tiaj tekstoj neniam ekzistis. Simile, neniu el la multaj argumentoj invitantaj forĵeti Esperanton baziĝas sur studo aŭ observado de reala Esperanto, kia oni povas renkonti ĝin ĉeestante internacian kunsidon okzantan tiulingve aŭ efektivigante tekst-analizon. Por permesi al si eldiri drastajn juĝojn pri lingvo, kiun oni neniam aŭdis kaj en kiu oni neniam legis ion ajn, necesas transformi ĝin al pure abstrakta afero, ia projekto ekskludita el la socia vivo: la "inklud"-funkcio estis malŝaltita. Eĉ io tiel evidenta, kiel la kompreno, ke por ĝuste taksi Esperanton, necesus konkrete koni ĝin, ne estas inkludita en la rezonado de niaj lingvistoj. Tiu manko klare estas nekonscia, se konsideri, ke neniu el ili komencas sian respondon dirante ion, kiel:
Eĉ en detaloj rimarkeblas tiu foresto de inkludado, karakteriza pri la mensa funkciado de eta infano. Tipa tiurilate estas la argumento pri la neakcentataj vokaloj, kiuj riskas perdi sian difinitan koloron kaj do transformiĝi al
Unu el la karakterizoj de du-era (binara) pensado, tipa pri la etinfana maniero mense funkcii, estas la ĝeneraligo de la sistemo "aŭ ĉio, aŭ nenio", "aŭ tute, aŭ ne". Oni retrovas ankaŭ ĝin en la lingvistaj respondoj. Plurfoje ili esprimas sin, kvazaŭ Esperanto estus ekskluziva opcio. Ili perceptas ĝin kiel "se Esperanto, tiam nenio alia" aŭ kiel "se nacia lingvo, tiam ne Esperanto". Ili ŝajne ne kapablas konsideri, ke oni povas aliri la demandon ekskludante nenion, do surbaze de "kaj Esperanto, kaj ankaŭ alia(j) lingvo(j)". Tamen, multaj personoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ankaŭ alian lingvon, aŭ intencas tion fari, sciante, ke la peno dediĉota al la zamenhofa lingvo lasos al ili multe da tempo por studi alian lingvon. Estas fakto, ke la proporcio de plurlingvuloj estas pli granda en la esperantistaro ol en hazarde kunmetita specimeno el la ĝenerala loĝantaro. [por tradukanto: la esprimo ĉi tie uzata -
Kiam la menso funkcias laŭ la du-era sistemo, la koncernato ne kapablas preni en konsideron la tuton el la ebloj. Ekzemplon de tiu maniero funkcii prezentas la lingvistino, laŭ kiu ne eblas fari, ke lingvo ne evoluu, kio, laŭ ŝi, kondamnas Esperanton al disdialektiĝo, kiel spertis la latina. Ŝi ignoras, kio fakte okazis: Esperanto efektive modifiĝis, tamen la unueco de la lingvo ne estis pro tio endanĝerigita. Laŭtempa studo [por tradukanto: diakrona studo] ja rivelas, ke, kvankam Esperanto konsiderinde evoluis ekde la zamenhofa tempo, ĝi ne estis viktimo al diverĝaj fortoj. Por pretervidi, ke nekonsciaj regulantaj mekanismoj povas teni lingvon unueca, necesas troviĝi en fazo de du-era pensado, kiu limigas la eblojn al nur du kazoj, reciproke ekskludaj: aŭ oni aŭtoritate fiksas la lingvon en iu stato por eviti, ke ĝi evoluu, aŭ ĝi evoluas kaj disdialektiĝas. Redukti la eblojn al tiuj du estas mirige ĉe lingvisto, kiu devus esti rimarkinta, ke la plimulto el la lingvoj evoluas konservante sian unuecon, sen pro tio bezoni la intervenon de ekstera aŭtoritato.
Je la stadio, kiun psikologa ĵargono nomas "antaŭoperacia"