Poste li klarigas, ke fratino
konsistas el tri "vortoj": frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. Se do oni taksas la ĉinan plej reprezenta pri izolaj lingvoj, kion ĝenerale faras lingvistoj, oni devas rigardi Esperanton apartenanta al la sama kategorio. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj karakterizaj pri izolaj lingvoj. Diri "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, ktp, estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion tradicie aplikatan por klasi lingvon inter la izolajn. Ion similan oni ne povas diri pri la lingvoj aglutinaj (vd la respondon al HL, kiu sekvas la tekston de ĉi tiu artikolo).Noto:
La vortoj "la ĉina" aŭ "la ĉina lingvo" ĉi-tekste rilatas al la formo de la lingvo, kiu estas oficiala en Ĉina Popola Respubliko, kie oni nomas ĝin putonghua ('komuna lingvo') kaj kieoni instruas ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĝi estas oficiala en UN kaj en la institucioj ligitaj al ĝi. Tie oni nomas ĝin ^ ^ zhongwen
('ĉina lingvo').Tiu formo de la lingvo, kun alia maniero skribi multajn ideogramojn, estas oficiala ankaŭ en Tajvano, kie ĝi nomiĝas li guoyu ('lingvo de la lando', 'landa lingvo'), skribita Hii en ĈPR.
Oftaj sed malpravaj asertoj pri la ĉina lingvo
Laŭ la plimulto de okcidentaj lingvistoj, la ĉina ĉefe karakteriziĝas per kvar trajtoj:
En la ĉina ne estas diferenco inter morfemo kaj vorto. Ekzemple, John Wells diras:
"En izolanta lingvo ĉiu vorto estas kvazaŭ monolito, farita el unu bloko. La vortoj ne povas dividiĝi en morfemojn (...). Ĉiu vorto konsistas el nedismetebla tuto, aŭ, se vi preferas, el nuda radiko. Konata[j] ekzemplo[j] de izolanta lingvo estas la ĉina (...). (John Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto,
Roterdamo: UEA/CED, 1989, 2-a eldono, p. 27). (1)Ĉiu ĉina morfemo-vorto povas esti uzata en la funkcio de iu ajn gramatika kategorio (t.e. substantive, verbe, adjektive, adverbe, prepozicie, ktp).
In Chinese, it is a principle of grammar that there should be no difference between nouns and verbs. (Lord, Robert. Comparative Linguistics,
Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).[En la ĉina, estas gramatika principo, ke ne estu diferenco inter substantivoj kaj verboj.]
Frazostrukturo estas rigida, kaj povas esti nur tia, ĉar nur la loko de vorto en frazo difinas ĝian gramatikan funkcion (t.e. la kategorio substantiva, verba, ktp, al kiu la vorto apartenus en hind-eŭropa lingvo).
Word position alone determines the function of a particular word. (Lord, Robert. Comparative Linguis-tics,
Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).[ Nur la loko de donita vorto en la frazo difinas ĝian funkcion.]
Langues isolantes: langues ou les mots se reduisent a un radical, leur place relative marquant les rapports grammaticaux (ex.: le chinois) (Le Petit Larousse Illustre,
Paris: Larousse, 2006, p. 598).[Izolaj lingvoj: lingvoj, en kiuj ĉiu vorto estas reduktita al unu radiko, ĉe kio iliajn gramatikajn rilatojn difinas ilia relativa lokiĝo (ekz.: la ĉina).]
4. En la ĉina ĉiu vorto estas memstara, sendependa, nefleksebla kaj izolita bloko. Ne povas ekzisti afiksoj kaj finaĵoj.
Neniu el tiuj kvar asertoj estas ĝusta. Ni kontrolu ilin unu post la alia.
1. Ĉu estas vere, ke en la ĉina vorto kaj morfemo estas identaj?
Ne. Kio estas vera, tio estas, ke en la ĉina, ĉiu silabo
estas morfemo aŭ "semanitka atomo", t.e. ĉiu silabo havas signifon. Sed estas granda diferenco inter vorto kaj morfemo (silabo en la ĉina). Se la kutima tezo estus ĝusta, la vortoj kondutus same en la du frazoj ^^^ wo xie zi , "mi skribas (ideogramojn)" kaj ^wo zhidao,
"mi scias" (etimologie kaj laŭvorte "mi scias la vojon"). Sed ke xie "skribi" estas vorto, kaj verbo, tion montras la fakto, ke ĝi povas akcepti la morfemon T le, kiu signas la t.n. perfektivan aspekton: ^^T^ wo xiele zi signifas "mi skribis". Sed ne eblas diri wo zhile dao. Oni devas diriMT wo zhidaole,
"mi (ek)sciis". Tio montras, ke la vorto tiukaze estas ^PM zhidao, ne zhi sola. Jen do kazo, en kiu vorto kaj morfemo ne koincidas.Fakte, multaj ĉinaj morfemoj estas monolitaj blokoj en tiu senco, ke ilia formo neniam ŝanĝiĝas, sed ili ne estas memstaraj, izolitaj blokoj. Ekzemple la morfemo ^ hu
"gardi", "protekti" ne povas esti uzata sen esti ligita al alia morfemo, kiel en ffiM hushen "protekti sin", ^^ husong "eskorti", hushi "flegistino" aŭhuzhao
"pasporto".