^B^^IffiS^J wode shu ta songlaile . ,
ĉi-tien'
^ffi^^^^^ta ba wode
shu'li miajn librojn sendis T songlaile ĉi-tien'
f&^^Ĥ^^^T ta song wode shu laile ta songlaile wode shu
'li sendis miajn librojn ĉi-tien'
'li sendis ĉi tien miajn librojn'
havas ekzakte la saman sencon, nome: "li sendis miajn librojn ĉi tien"? [fE ba
estas "akuzativa prepozicio", t.e. prepozicio, kiu enkondukas objekton, se tiu staras post la subjekto].Oni ofte povas legi, ke en la ĉina la vortordo estas strikte SPO: subjekto-predikato (verbo)-objekto. Sed sufiĉas legi kelkajn paĝojn de ĉina teksto por konstati, ke tio ne veras. Ekzemple hazarde malferminte fabelaron, mi trafis la faman rakonton pri "Mastro Dongguo kaj la lupo". En ĝi troviĝas la frazo:
Daliede zhuishanglai, lang bu jian le, jiu wen Dongguo xiansheng
"La ĉasistoj alvenis, ne plu vidis la lupon, demandis Mastron Dongguon" [^ lang "lupo", B jian "vidi", X...T bu...le "ne plu", jiu "tiam", "tuj poste", ^ wen "demandi"]. Se la vortordo funkcius kiel en la mitaj priskriboj pri la ĉina, la signifo estus "la ĉasistoj alvenis, la lupo vidis plu nenion, tiam ĝi [la lupo] demandis Mastron Dongguon...".
4. Ĉu estas vere, ke la ĉina ne havas afiksojn kaj finaĵojn?
Ne.
4a. Afiksoj.
La silabo ^ nu signifas "virino". Ĝi estas "ligenda formo", morfemo, kiun oni ne povas uzi memstare ("bound form") sed ĉiam estas parto de almenaŭ dusilaba vorto. Por diri "virino" oni devas diri ^A nuren aŭ nuzi (A ren = "homo"; ĉi tiu X zi estas substantiva finaĵo, sentona, ne konfuzu kun la kvaratona ^ zi 'ĉina ideogramo', kiun ni vidis en la unua ekzemplo pri vortoj). Se la priskribo de la lingvistikaj libroj estus ĝusta, la vorto nujiaoyuan ne ekzistus,ekzistus nur tri apartaj blokoj kaj oni devus transskribi nu jiao yuan.
La signifo estus "virinojn instruanta isto", "isto por virin-instruado" aŭ "instruisto instruanta virinojn". Sed ne tion signifas la ĉina vorto : nujiaoyuan signifas "instruistino". Samesiji
signifas "ŝoforo" kaj nusiji "ŝoforino", ne "ŝoforo de virinoj". Sevi esploras en la reala ĉina pri la uzo de ^ nu,
vi konstatas, ke ĝia rolo en la lingvo estas ekzakte, kiel prefikso, tiu de la esperanta sufikso -ino (almenaŭ rilate al homoj, por bestoj uziĝas alia prefikso).Same, se vi komparas la uzon de la morfemo ^ hua,
kiu ne povas memstare aperi (ĝi estas "nelibera formo", "bound form"), kun tiu de la esperanta -igi, vi rimarkas, ke ili ofte tute paralelas: ^^ xiandai "modern" > xiandaihua"modernigi", gongye
"industrio > gongyehua "industriigi".Aŭ konsideru la morfemon ^ jia.
Tiu povas uziĝi sola, en la senco "hejmo": ta zai jia "li estas hejme". Sed se ĝi troviĝas post alia vorto, ĝi alprenas la sencon de nia -isto : kexue "scienco" > kexuejia "sciencisto", ^^zhengzhi
"politiko" > ^ Vn ^ zhenzhijia "politikisto", ® H ^ yuyanxue "lingvistiko" > yuyanxuejia "lingvisto". Se ^ jia ne estus sufikso,^ kexuejia
(oni devus skribi ke xue jia) signifus eĉ ne "domo de la scienco", sed "domo de la faka lerno" ("fak-lernsistema hejmo"), certe ne "sciencisto". Tiuj ekzemploj laŭ mi klare montras, ke afiksoj ekzistas en la ĉina, kaj ke ĉinaj vortoj ne estas la izolitaj blokoj, pri kiuj oni konstante parolas tiukampe. Kiam vortero neniam estas uzata sola, sed ĉiam gluita al alia negramatika morfemo (leksemo), kiun ĝi nuancas en preciza ĉiam sama senco, ĝi, en lingvistiko, nomiĝas afikso. Tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas afiksojn, deduktas tion de erara, apriora premiso, ne de observo de la lingvo.4b. Finaĵoj.
f^ Hai signifas "infan", ĝi estas "nelibera formo", do ne povas esti uzata memstare kiel vorto. Por uzi ĝin substantive oni devas aldoni al ĝi unu el la du substantivaj finaĵoj X zi aŭ ) L er (ĉi-lasta estas ĉefe uzata en Pekino, en la resto de la lando oni ĝenerale uzas X zi ) . f^X haizi kaj f^)L haier analiziĝas ekzakte kiel infan-o (ke temas pri finaĵo, tion emfazas la fakto, ke f^)L haier en la pekina prononco elparoliĝas kiel unusilabaĵo). Notu, ke X zi kaj )L er ne havas alian funkcion en la ĉina ol signi substantivon. Nun konsideru la vorton f%XV\ haizimen, "infanoj": ĝi analiziĝas ekzakte kiel la esperanta infan-o-j. Ĉar X zi estas ĉiam kaj nur substantiva finaĵo, kaj {H men ĉiam kaj nur signo de la pluralo [^ wo "mi" > ^{n women "ni" (kun la adjektiva morfemo de womende "nia")], mi nekomprenas surbaze de kio oni povas aserti, ke ili ne estas finaĵoj, des pli, ĉar ofte, men
reduktiĝas en la prononco al /m/. Atentu bone kiam parolas pekinanoj. Vi aŭdos pli ofte /wom bu zhidao/"ni ne scias" ol /women bu zhidao/