Alia diferenco estas, ke en la ĉina (kaj aliaj izolaj lingvoj) neado esprimiĝas per nea vorto: Wo bu ai ta
'mi ne amas lin' tute paralelas la kutiman Esperanto-frazon (^ wo = 'mi', ^ bu = 'ne', ft ai = 'amas', 'ami'). En aglutinaj lingvoj, neado formiĝas per silabo, kiun oni enmetas en la mezon de la verbo (en la japana, fine de ĝi): turka: sevmek 'ami', sevmemek 'ne ami' (kaj la vokalo de tiu "enfikso" ŝanĝiĝas laŭ la vokalo de la radiko). Ankaŭ en la svahila, en kiu ne ekzistas vokala harmoniigo, neado estas esprimata per ŝanĝo de la pronoma ero, do laŭ sistemo tute alia ol en la ĉina kaj Esperanto: 'mi legas' estas nasoma, sed 'mi ne legas' sisomi, 'mi legis' nilisoma, 'mi ne legis' sikusoma.Granda diferenco inter aglutinaj kaj izolaj lingvoj estas, ke izolaj lingvoj (almenaŭ la ĉina) havas prepoziciojn kaj subjunkciojn, kiuj funkcias tute kiel la esperantaj: ili staras antaŭ la koncerna vorto aŭ frazparto, dum en aglutinaj lingvoj tiun rolon ludas sufiksoj, kiujn oni aldonas fine de la vorto. Ni konsideru la kvarvortan turkan proverbon
ruzgar esmeyince, yaprak kimildamaz
[la senpunkta i (i)
prononciĝas kiel la rusa u;estas vokalo iom inter /i/, /e/ kaj la germana /u/].
En la unua propozicio, ruzgar esmeyince,
la vorto ruzgar signifas 'vento', kaj esmeyince analiziĝas kiel es- 'blovi', -me- neado, -yince 'dum', 'kiam', 'se' , do 'dum ne blovas'; en la dua yaprak signifas 'folio' kaj kimildamaz 'ĝi ne moviĝas' ('moviĝi', -ma- 'ne', -z tria persono singulara). La kvarvorta frazo do signifas 'dum la vento ne blovas, folio ne moviĝas'. Tiu almeto de sufikso por roli kiel niaj subjunkcioj estas io komuna al la aglutinaj lingvoj, sed tute fremda al Esperanto. Kune kun la enmetita "enfikso" markanta neadon, tiu plej simpla frazo montras, kiel malproksime tipa aglutina lingvo staras de la zamenhofa.Similan konstruon, en kiu la subjunkcio troviĝas post la subjekto kaj verbo, elmontras la svahila: juma zima halijapita
ila, wamekwenda wote "antaŭ ol tuta semajno pasis, ili ĉiuj estis for" [juma 'week', -zima 'tuta', pita 'pass' > halijapita 'has passed', ila 'antaŭ ol']. Ekzistas ankaŭ internaj ("enfiksaj") konjunkcioj tiulingve: nasoma 'mi legas', nikisoma 'se mi legas'. En tia vorto, por enkonduki neadon, oni anstataŭigas la -ki- "enfikson" per -sipo-: nisiposoma 'se mi ne legas'. En la svahila, eĉ rilativoj, simile al la ne-vorto, enmetiĝas enen de vorto: nasoma 'mi legas', niliyesoma 'mi, kiu legas', same kiel pronomaj komplementoj: nilisoma 'mi legis', nilikisoma 'mi legis ĝin' (la libron). Ĉu vere eblas diri, ke Esperanto estas aglutina lingvo, kiam oni komparas ĝin al tia maniero sin esprimi?En la japana kaj en la turka, la verba predikato ĉiam troviĝas fine de la propozicio, dum en la ĉina ĝi ĝenerale troviĝas inter la subjekto kaj la objekto, kiel plej ofte okazas en Esperanto.
Fine, la fakto, ke niaj posedaj pronomoj estas en aglutina lingvo sufiksoj sen forma rilato kun la koncerna pronomo, estas plia karakterizo de la plej multaj aglutinaj lingvoj, kiuj retroviĝas nek en Esperanto nek en la ĉina. En la turka, ekzemple, 'mi' estas ben,
sed 'mia' estas um, im, m, im ktp, kun vokalo dependa de la vokalo de la radiko. El ben 'mi' kaj dost 'amiko' oni ne povas dedukti, ke 'mia amiko' estos dostum. Komparinte tiun dostum al ĝia ekvivalento en la ĉina : wode pengyou < ^ wo 'mi', ^ de '-a', ^ ^ pengyou 'amiko'), oni tuj sentas, ke Esperanto estas pli proksima al ĉi-lasta ol al unu el la plej tipaj aglutinaj lingvoj.HNP:
<< Oni povas meti la lingvojn de la mondo ie en la gamo inter izolaj lingvoj kaj sintezaj lingvoj. Aglutina lingvo estas speciala kazo de sinteza lingvo. Iuj diras, ke la vera ekstremo estas poli-sintezaj lingvoj. Mi donis unu difinon de izola lingvo. Alia estas ke la averaĝa nombro de morfemoj en vorto estas malalta, t.e., proksime al unu. Por apliki tiun duan difinon, necesas havi klaran difinon de 'vorto'. >>