Ne. Kiam oni elradikigis variolon, oni faris t.n. pilot-provojn: oni aplikis la diversajn strategiojn en limigitaj loĝantaroj, por vidi, ĉu ili efikas, observi la avantaĝojn, kalkuli la riskojn. Post dek du jaroj variolo estis definitive venkita. Oni povus elimini socioriginan afazion en eĉ malpli da tempo. Kaj ne necesus aranĝi pilot-eksperimentojn. La kuracadon per Esperanto provis milionoj da homoj en pli ol 120 landoj. Oni do havas pri ĝi vastan sperton, pli ol unujarcentan, kaj tunojn da dokumentoj. Alivorte, oni posedas ĉiujn datumojn necesajn por taksi. Strangas la homaro! Tre ofte ĝi timas la propran bonon. Krome ekzistas homoj, kiuj preferas fari ĉion eblan por ke efika kuracmetodo ne estu alprenita kaj por ke ĉiuj homgefratoj plu vadaĉu en sia malsaneco - kiel okazas kun sociorigina afazio - simple por la plezuro superi la kontraŭulon en diskuto. Se vi nur vidus sur Interreto! Vi estas ankoraŭ tro juna por tion bone percepti, sed la diversaj formoj de mensa patologio estas tre disvastigitaj inter niaj samplanedanoj.
Ofte mi grumblas kontraŭ vi, la gepatroj, kaj vin kritikas enmense, eĉ se mi ne diras ĉion, kio pasas al mi tra la kapo, sed koncerne afazion, mi ege kontentas, ke, dank'al tio, kio okazis, dum mi estis infano, mi evitis malsaniĝi [la franca teksto laŭvorte diras: "koncerne afazion, mi ege kontentas, ke mi falis en la kaldronon, kiam mi estis eta". Tiu falo en la kaldronon estas aludo al la bildstria rolulo Obelikso, kiu ne bezonas ĉiufoje antaŭ batalo retrinki iom de la Magia Eliksiro por fariĝi fortega, ĉar li falis en la kaldronon, kiam li estis eta. Se la aludo estas sufiĉe komprenebla en via lando, vi povas traduki laŭvorte la frazon el la franca originalo].
Imagu! Sen tio, mi neniam konus Lidjan, aŭ almenaŭ neniam mi povus babili kun ŝi! Nur la penso pri tio dolorigas al mi la ventron.
Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?
Mi unue klarigu, kial mi interesiĝis pri afazio rilate al la monda lingvoproblemo kaj al Esperanto. Afazio estas malsano, kaj anstataŭ tiu fakvorto oni povus diri
Kiel vi scias, mi estas psikologo kaj psikoterapiisto. Unu el la aferoj, kiujn mi profesie faras, estas akcepti homojn, ĉefe junajn, kiuj laboras aŭ komencas labori en tiu aŭ alia fako de psikologio, kaj helpi ilin plenumi siajn profesiajn devojn. Oni ĝenerale nomas tiun agadon
Unue, aŭdante, kion la kolegoj - ĝenerale junaj kolegoj - rakontas pri la persono, kiun ili pritraktas, mi povas helpi ilin pli bone kompreni la kazon. Fakte, eĉ se mi diros nenion, venos pli bona kompreno, simple ĉar kiam oni raportas, kio okazis, oni atingas pli klaran vidon al la afero. La simpla fakto devi esprimi per vortoj sian travivaĵon helpas pli bone kompreni ĝin. Sed krome, ĉar mi havas multjaran sperton pri tiaj kazoj, mi ofte rimarkas ion, kion la juna psikologo preteratentis, aŭ el kio ŝi aŭ li tiris malĝustan konkludon, aŭ mi rimarkas, ke li aŭ ŝi pretervidis la bezonon informiĝi pri tiu aŭ alia punkto por havi klaran bildon pri la tuta kazo, ktp. Ofte, ankaŭ, mi komprenas aferojn, kiujn la alia ne komprenis pro troa proksimeco al la paciento. Por havi bonan superrigardon al kompleksa kazo, vi bezonas rigardi ĝin je iu distanco.