La afero okazis foje, kiam mi estis treege laca. Elĉerpita, fakte. Mi dum kelkaj semajnoj havis tro da taskoj en diversaj asocioj, en kiuj mi havis respondecojn, tro da problemoj kaj kunvenoj en mia instrua laboro en la universitato, kaj tro da tro severe pezaj kazoj en mia terapia laboro. Mi do estis elĉerpita. Kaj jen mi devis iri al Laŭzano por atesti en jura proceduro, en kiu unu el miaj ekspacientoj estis envolvita. Ĝenerale por iri al Laŭzano, kiu troviĝis je kvardeko da kilometroj de mia tiama hejmo, mi veturis aŭtomobile. Sed tiun posttagmezon mi sentis min tiel laca, tiel nerve senforta, ke mi diris al mia edzino: "Ne plaĉas al mi la ideo ŝofori ĉi-foje, mi ne fidas min, mi estas tiel dormema, ke mi riskus kaŭzi akcidenton, mi preferas iri trajne". Trajne do mi tien veturis. Kiam mi alvenis en la konstruaĵon, kie troviĝis la tribunalo, pedelo petis min atendi. "Sidu ĉi tie," li diris, "oni vokos vin". Nu, mi sidis en la atendejo. Mi sidis, sidis, sidis, kaj nenio okazis. Se mi estus en mia normala stato, mi certe serĉus iun por demandi, kio okazas, sed mi estis tiel senforta, ke mi ne sentis emon ekstari de sur mia seĝo. Fine, ĉirkaŭ la 18-a horo, alvenis tiu sama pedelo, kiu diris al mi. "Kion vi faras ĉi tie?" Mi diris: "Nu, vi petis min atendi ĝis vi vokos min. Mi venas por la afero tiu kaj tiu, kiel atestanto." - "Ho, pardonu," li tiam diris, "Tiu kazo estas prokrastita. La juĝisto pritraktos ĝin nur post du semajnoj. Erare oni preteratentis vin." Mi estis furioza, ke oni devigis min perdi tutan posttagmezon, sed mi estis tiel laca, ke mia kolero ne sukcesis esprimi sin. Mi sentis la konflikton en mi, la streĉiĝon inter la parto de mi, kiu furiozas kaj volus montri sian koleron, kaj la tro laca nerva sistemo, kiu ne povis provizi la necesajn gestojn kaj vortojn por tio. Mi do reiris al la stacidomo kaj revenis hejmen.
Mia edzino atendis min por la vespermanĝo. Ni komencis manĝi, kaj ni interparolis, kiel kutime en tia situacio. Sed je unu momento - ege timiga momento - mi volis diri ion precizan, sed konstatis, ke mi ne povas. Mia buŝo rifuzis. Anstataŭ prononci la vortojn, kiujn mi volis, ke ĝi eligu, mi aŭdis, ke ĝi diras "boŭa boŭa boŭa" aŭ ion similan. Kompreneble tuj venis terura angoro. Mi vidis, ke mia edzino, kiu sidis vid-al-vide de mi, rigardas min kun horora esprimo sur la vizaĝo. Ŝi certe pensis la samon, kiel mi. "Damaĝo en la cerbo, apopleksio aŭ io simila".
Mi tiam travivis ion tre strangan. Mi disduiĝis. Mi dividiĝis en du partojn. Parto de mi estis kiel terurata infaneto, kiu pensas: "Mi ne plu funkcias normale, io fuŝiĝis en mi, eble mi neniam plu kapablos esprimi min, kia estos de nun mia vivo?" Kaj alia parto de mi reagis kiel profesiulo. Mi kompreneble lernis pri afazio kaj tiaj aferoj, kiam mi lernis pri la cerbo dum miaj studoj. Parto de mi do malvarme, racie analizis la situacion. Apud la angora, timpremata bubo, kaj sentante ĉiujn emociojn de tiu, sidis rezonanta profesiulo. En kelkaj sekundoj tiu parto de mi faris tutan serion da observoj, rezonoj, testoj kaj konkludoj, kiel oni normale faras por diagnozi. Mi pensis: "Mi scias, kion mi volas diri. La frazo, kiun mi volas prononci, estas tute klara en mia cerbo, oni povus diri : nete tajpita sur la ekrano de mia cerba komputilo. Mi scias, kion mi volas diri, kaj mi konas la vortojn kaj la gramatikon. La lingvo ne mankas al mi. La centro de lingva regado en mia cerbo do ne estas tuŝita. Ankaŭ mia kapablo klare pensi kaj rezoni ne estas tuŝita. Mi konstatas, ke mia memoro pri ĉio, kion mi studis pri tiaj kazoj, estas senmanka. Mi povas uzi ĝin por kontroli tion kaj tion, kaj atingi fidinajn konkludojn al miaj hipotezoj. Nur la
Dum eble kvin minutoj mi tiel rezonis kaj observis, kio okazas en mi, ege angorplena unuflanke, kaj klare pensanta aliflanke. Kaj post tiuj kvin minutoj mi subite repovis paroli. Granda senpeziĝo aperis sur la vizaĝo de mia edzino. Kaj certe ankaŭ sur mia. Kaj mi povis tute normale rakonti, kion mi ĵus travivis. Kio okazis, plej probable estas, ke vaskulo en la parto de la cerbo, kiu regas la movojn de la parol-organoj, ne rompiĝis, sed dummomente pinĉiĝis, haltigante la fluon de sango en tiu regiono, tiel ke la koncerna cerboparto ĉesis kelkminute funkcii.
Ekde tiu tago, mia rilato al handikapuloj komplete ŝanĝiĝis. Mi nun proprasperte scias, ke oni povas aspekti kiel profunda idioto - kia mi aperis dum tiuj kelkaj minutoj - kaj tamen havi menson, kiu intelekte funkcias perfekte.