Kiel ni vidis antaŭe, tiuj estas la tipaj simptomoj de afazio. Oni do rajtas paroli pri afazio tiukaze. Sed klare, la kaŭzo de la afazio estas nek io fizika en la cerbo, nek io psikologia, kvankam verŝajne parte temas pri psikologia afero. Tiuj homoj montriĝas ne certaj pri si, pri la regado de la lingvo, kaj tiu manko de memcerteco estas psikologia faktoro, kiu komplikas la problemon. Tamen la ĉefa kaŭzo de la afazio ne kuŝas en korpa, t.e. cerba, aŭ en psika problemo. Ĝi kuŝas en la maniero, laŭ kiu nia socio, je tutmonda skalo, pritraktas la lingvoproblemojn.
Kaj tion pruvas komparo kun aliaj personoj, tute similaj socie, etne, sane, intelekte, kiuj ne prezentas la afazian simptomaron. Observu, kiel komunikas samaĝaj kaj socie samnivelaj malsamlandanoj, kiuj renkontiĝas dum Esperanto-kongreso, se ili estas tio, kion Prof. Pierre Janton nomis "maturaj esperantistoj", do homoj kun sperto en la Esperanto-mondo, kiuj plurfoje vizitis Esperanto-aranĝojn.
Kompreneble, kelkfoje ili ne trovas la ĝustan vorton, sed multe malpli ofte ol tiuj, kiuj samlonge studis alian komuniklingvon. Ili multe malpli devas fari gestojn aŭ plurvortajn klarigojn por esprimi, kion ili volas diri. Ili parolas multe pli ol tiuj, kiuj uzas la anglan, kaj vortigas pli kompletajn respondojn. Malpli ofte oni vidas sur iliaj vizaĝoj esprimon de rezignacio aŭ de frustriĝo pro neeblo esprimi sin. Estas ĉe japanoj kaj ĉinoj iom da problemo por prononci /r/ kaj /l/, sed tio malofte kreas konfuzojn, kaj ĝenerale ili sufiĉe klare prononcas. Ili neniam devas stumbli ĉe vortoj finiĝantaj per senpera sinsekvo de konsonantoj, ĉar en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, /n/ aŭ /s/, kiuj estas sonoj troveblaj fine de vortoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo, inkluzive la japanan. Estas vere, ke japano de tempo al tempo fuŝas konsonanton, ekzemple li povas prononci /bendo/ anst. /vento/, sed kompare kun samlandano, kiu penas esprimi sin angle, tiuj kazoj estas ege malpli oftaj. Krome, ili neniam eraras pri vokaloj. Ili praktike ĉiam komprenas, kion la aliaj diras al ili.
Alivorte, kvankam estas kelkaj spuroj de afazio en la Esperanto-situacio, tute ne temas pri tiel forta afazio, kiel en la situacio, kiam la du homoj provas komuniki angle. Tiu komparo ebligas al ni tute science aserti, ke la afazio de tiuj, kiuj provas esprimi sin en la angla, ne estas io neevitebla, io, se tiel diri, enskribita en la genoj de homoj
aŭ en la maniero, laŭ kiu ilia menso disvolviĝis, ĝi estas ligita nur al la elekto de la komuniklingvo.
Kaj pro kio, la fuŝangle parolantoj elektis netaŭgan komuniklingvon? Ofte, ili ne vere elektis. La socio organizis la lingvokomunikadon, mondskale, en tia maniero, ke la alia sistemo estas nekonata kaj neproponita. Homoj do faras, kion oni trudas al ili en la lernejo. Efektive, en Japanio, kiel en Koreio kaj en Ĉinio, multaj homoj komencas lerni la anglan jam en la elementa lernejo, ĝenerale en la kvara aŭ kvina jaro, kaj plu lernas ĝin dum la tuta duagrada studado, kaj post kiam ili havis dek jarojn da studado de angla lingvo kun tri aŭ kvar horoj ĉiusemajne, do post pli malpli 1500 horoj da penado, ili kapablas uzi ĝin nur afaziule, kiel homoj, kiuj perdis la kapablon paroli (aŭ legi kaj skribi).
La fakto, ke homoj, kiuj investis minimume 50 kaj ĝenerale malpli ol 200 horojn en la bazan studadon de Esperanto, kaj poste havis okazojn praktiki, poste komunikas kiel cerbe kaj psike sanaj homoj, kaj ne kiel afaziuloj, pruvas, ke la afazio ŝuldiĝas al la elektita lingvo, kaj ne al iu alia kaŭzo.
Ni povas do diri, ke la tutmonda socio organizis sin tiamaniere, ke homoj ne kapablu normale komuniki de popolo al popolo, de kulturo al kulturo. Kaj tio starigas tre gravan demandon. Kial ĝi tion faras?
La respondo estas kompleksa. Ĝi inkluzivas politikajn, sociajn kaj psikologiajn faktorojn.
Inter la politikaj faktoroj oni povas citi la agadon de la franca registaro, kiam la demando pri Esperanto estis submetita al la Ligo de Nacioj en la jaroj 1920-aj. La malsano "socidevena afazio" tiam estis forte atakita per la propono, ke oni enkonduku la instruadon de Esperanto en ĉiujn lernejojn de la mondo. Sed la franca registaro tre energie agis, por ke tiu propono neniam estu aplikata. Sukcese. La tuta mondo forgesis pri tiu propono.