Sed ekzistas ankaŭ psikdevena afazio. La knabino, pri kiu mi parolis antaŭe, kiu dum dek du jaroj ne eligis unu frazon, eĉ ne unu vorton, kvankam ŝia cerbo, ĉiuj parol-organoj kaj ŝia tuta nerva sistemo perfekte funkciis, kaj kvankam ŝi estis normale inteligenta, fariĝis dum tiu periodo afaziulino nur pro propra decido, aŭ almenaŭ pro ia psikologia reago al ni-ne-scias-kio. Estas multaj similaj kazoj. Ekzemple infano, kiu tute normale parolis, povas ĉesi esprimi sin post kiam ĝi estis sekse perfortita. La atenco estas io tiel nekomprenebla, vunda, damaĝa kaj kulpiga - tio estas la punkto, kiu ĉiam plej mirigis min, nome ke homo sekse atencita, do viktimo, anstataŭ senti sin viktimo, aŭ eĉ sentante sin viktimo, tamen sentas sin kulpa pri la afero, kvankam ŝi aŭ li absolute ne deziris ĝin kaj ne ĝuis ĝin - do la atenco povas esti tiel nekomprenebla kaj kulpiga, ke la viktimo ĉesas paroli. La ŝoko estis tro forta. Ne eblas diri. Ne eblas esprimi. Do oni rezignas pri esprimado. Io simila povas aperi post bombado aŭ similaj militaj okazoj. Multaj infanoj en Irako ĉesis paroli, ĉar ili travivis nedireblajn okazaĵojn. En tiaj kazoj oni parolas pri psikdevena afazio. Ĝenerale ĝi ne estas definitiva, sed kelkfoje jes.
Mia hipotezo estas, ke ekzistas tria tipo de afazio, kiun neniu, miascie, iam ajn pritraktis kiel apartenantan al la kampo de afazio. Mi nomas ĝin "soci-devena afazio". Ĉar la kaŭzo kuŝas en la aranĝo de la socio.
Mia rezono estas jena. La homa cerbo estas programita por ke homoj povu lingve esprimi sin kaj tiel komuniki, kompreni unu la alian. Ke oni
interkompreniĝu, tio estas rigardata normala. Kiam infano, kiel la dekdujarulino, pri kiu mi antaŭe parolis, kreskas, kreskas, kreskas kaj post kelkaj jaroj tamen ankoraŭ ne komencis paroli, en la aĝo, en kiu la plimulto kapablas esprimi sin, ĉiuj diras: "Estas io nenormala".
Nun ni rigardu kio okazas, kiam, ekzemple, japano provas komuniki kun ĉeĥo. En nia tempo, ili ĝenerale provas interparoli angle. Sed fakte ili komunikas kiel afaziuloj.
Bonan priskribon pri tia speco de fuŝa komunikado siatempe prezentis usona ĵurnalisto Barry Newman en artikolo titolita "World Speaks English, Often None Too Well; Results Are Tragicomic", ('La mondo parolas angle, ofte ne tro bone; rezultoj estas tragikaj/komikaj') en
Konstante, la bezonata vorto mankas, ĝi ne venas en la menson, kaj la parolantoj devas fari gestojn aŭ komplikajn ĉirkaŭesprimojn por provi klarigi, kion ili celas.
Ili ofte havas survizaĝe esprimon, kiu signifas, ke ili ŝatus ion diri, sed tuj montriĝas, ke ili rezignas. Kiel eble plej ofte ili respondas per jes aŭ ne. Oni vidas sur la vizaĝo esprimon de frustriĝo tre ofte, kiam ili komencas paroli, kaj tuj konstatas, ke la vortoj mankas al ili. Kelkfoje, ili trovas la vortojn, sed ne kapablas formi el tiuj frazon kompreneblan.
Ili prononcas neklare, ne kapablas eligi la ĝustajn sonojn. Ili parolas malrapide. Ofte la alparolato ne komprenas, ĉar la artikulacio ne estas ĝusta por diversaj sonoj, kiel la angla /th/ aŭ grupo da konsonantoj fine de vorto, kiel en
ktp. En tiaj kazoj japano, ekzemple, ofte aldonas vokalojn. Unublove prononci tri sinsekvajn konsonantojn fine de vorto estas tre malfacile por la plimulto el la popoloj.
Ili kelkfoje fuŝe uzas konsonanton aŭ vokalon. Ekzemple japano, ĉino aŭ vjetnamo diras
Relative ofte ili miskomprenas, kion oni ĵus diris.