Sed la plej stranga afero estas, ke subite, kiam ŝi estis dekdujara, ŝi ekparolis. Kaj ŝi ekparolis perfekte. Dum dek du jaroj ŝi diris nenion, kaj jen ŝi komencas esprimi sin parole, kaj ŝi perfekte prononcas, ne faras pli da gramatikaj eraroj ol la aliaj dekdujaruloj, kaj havas vortprovizon egalan al ĉiuj knabinoj ŝiaaĝaj (kio estis normala, ŝi ja legis librojn kaj revuojn). En unu nokto ŝi transiris de senparoleco al perfekta regado de lingvo kaj parolo. Oni neniam komprenis, kio estis la kaŭzo de ŝia ŝajna muteco. Klare, ĝi estis pure psikologia. Oni povas esprimi ĝin dirante, ke ŝi
La interesa aspekto de tiu kazo estas tiu stranga konstato, ke oni povas lerni paroli sen ekzerci sin. Aŭ ĉu ŝi kaŝe ekzercis sin? Ĉu nokte, en sia lito, ŝi kaŝis sin sub la kovriloj kaj ekzercis sian langon, sian palaton, sian gorĝon, siajn voĉkordojn? Ni ne scias.
Sed ke nia cerbo estas kapabla lerni ion similan sen konkreta ekzercado, tion mi eksciis per alia kazo. Fakte temas pri la najbaro, kiu estis plej proksima al nia domo, dum ni loĝis en Coppet. Ilia ĝardeno tuŝis nian ĝardenon. Pli proksimaj ni ne povus esti. Li estis usonano, ŝi estis francino. Foje, post kiam li jam emeritiĝis, li volis ŝanĝi vitron en la fenestro, kiu havigis lumon al ŝtuparo kondukanta kelen. Li bezonis ŝtupetaron por atingi la lokon, kie nova vitro estis bezonata, sed kompreneble meti ŝtupetaron sur ŝtupojn ekvilibre ne estas facile, povas esti neeble; mi ne scias, kiel profesiuloj elturniĝas en tia cirkonstanco. Kiel ajn estu, li ne sukcesis meti la ŝtupetaron kun ĝusta ekvilibro, kaj kiam li tenis la vitron ambaŭmane, li renversiĝis malantaŭen, kaj dum li falis lia nuko fortege batis la muron, kaj severe vundiĝis. Fakte grave vundiĝis la cerbo. Dum kelka tempo eĉ ne estis klare, ĉu li sukcesos plu vivi. Li vivis, sed la lezo, la damaĝo en la cerbo estis tiel severa, ke li neniam plu povis konduti kiel plenkreskulo. Liaj kapabloj estis reduktitaj al tiu de kvinjara aŭ sesjara knabo. Sed la stranga afero estas, ke kiam li rekomencis paroli, li absolute ne plu havis la tre fortan usonan akĉenton, kiun li havis antaŭe, kiam li parolis france. Li ĉiam bone parolis la francan, vorte kaj gramatike, sed kun tre forta usona maniero prononci. Post la akcidento, li elparolis kiel denaska franclingvano. Tio pruvas, ke lia cerbo stokis ĉiujn informojn necesajn por prononci kiel franclingvano, iel asimilis, kiel ĝuste pozicii la langon, kiel tuŝi per ĝi la palaton aŭ la dentojn, kiel regi la fluon de aero, ktp. Ĉion ĉi lia cerbo registris kaj tenis en si. Sed kial antaŭe li parolis sen uzi tiujn informojn? Kaj kiel eblas uzi ilin ĝuste sen ekzerci sin? Pri la dekdujara knabino, kiun mi priparolis antaŭe, oni povas supozi, ke ŝi kaŝe ekzercis sin. Sed pri ĉi tiu viro tute ne. La homa funkciado, kaj ĉefe la funkciado de la cerbo, estas plena je misteroj.
Sed ne nur tiuj kazoj igis min revizii mian opinion pri la lingvoproblemo rigardante ĝin el la vidpunkto de afazio. Kiel vi tuj facile komprenos, grave rolis ankaŭ mia propra kazo. Mi troviĝis plurfoje en tre timigaj situacioj, en mia vivo, proksime al morto, sed la plej angorigaj minutoj, kiujn mi travivis, estas tiuj, pri kiuj mi nun raportos.