Nun ni revenu al la termino "afazio". Fakuloj pri tiu kampo distingas parolon disde lingvo. Se iu malfacile artikulacias aŭ prononcas, oni diras: "La perturbo situas je la nivelo de parolo". Se iu malfacile trovas la deziratan vorton, malfacile kombinas vortojn por formi frazojn, aŭ eĉ malfacile komprenas la signifon de io dirita aŭ skribita, oni diras : "La perturbo situas je la nivelo de lingvo".
La ĉefaj simptomoj de afazio estas la jenaj:
La bezonata vorto mankas,
ne venas en la menson. Estas simile al la situacio, kiam vi serĉas la nomon de persono, sed vi ne trovas ĝin, tamen vi sentas, kvazaŭ ĝi kuŝus tute proksime. En la franca oni diras: "Tiu nomo estas sur la pinto de mia lango". La preciza nomo ne formiĝas en via menso, sed vi havas malprecizan, nebulan ideon pri ĝi. Vi diras: "Kiel diable tiu nomiĝas?" Kaj vi pensas: "Mi preskaŭ trovis ĝin". Kelkfoje eĉ "Estas nomo, kiu komenciĝas per tiu aŭ tiu litero". Sed fakte vi ne trovas. En simila situacio, ofte, afaziuloj simple rezignas. Ili ne finas frazon, kiun ili ĵus komencis. Temas, ne pri perturbo de la memoro, sed pri malfacileco trovi ion, kio estas ie en la memoro, sed oni ne scias, kie. La serĉata vorto povos reaperi poste, senprobleme, en alia situacio.Malpliiĝas esprimado.
Afaziuloj ne multe esprimas sin. La kvanto de vortoj produktataj estas reduktita. Ili ofte respondas al demando simple per "jes" aŭ "ne". Ili serĉas siajn vortojn kaj ofte ne sukcesas formi frazon. Same al ili povas esti malfacile skribi. Kelkaj kapablas nur skribi sian nomon aŭ formi kelkajn literojn.Prononco estas nenormala.
Ĝi povas esti malpreciza, aŭ tro akcentata. Ĝenerale la koncernato parolas malrapide. Ofte ne estas facile kompreni, ĉar la sonoj estas misformataj aŭ la artikulacio nesufiĉe klara. Kelkaj, kiel okazis al mi, tute ne povas formi vortojn aŭ frazojn: la buŝo ne kapablas obei la ordonojn de la menso, ĝi produktas sonojn, sed, strangajn - miakaze ili estis tre obtuzaj - tute aliajn ol tiuj, kiujn la persono volas eligi.Fojfoje afaziuloj eraras pri vorto.
Ekzemple ili diras: "Mi serĉas miajn okulcitrojn" anstataŭ "Mi serĉas miajn okulvitrojn" aŭ ili translokas la fonemojn de vorto, dirante ekzemple "Tiu infano estis malbone turnita" anst. "nutrita".Afaziuloj malfacile komprenas,
kion oni diras al ili, eĉ se ili bone aŭdas. La samo povas rilati al legado. Afaziuloj povas ne kompreni tekston skribitan.Ĉu ĉiuj ĉi trajtoj ne elvokas al vi ion bone konatan? Ili estas ekzakte la samaj karakterizoj, kiujn oni povas observi, se iu troviĝas en medio kun fremda lingvo. Oni tiam serĉas la vorton, kiu esprimas la koncepton tute klaran, kiun oni havas en la menso. Oni faras gramatikajn erarojn. Oni malpli esprimas sin. Oni emas respondi per jes aŭ ne, kaj por simpligi situacion, sentatan kiel ege komplikan, postulantan tro grandan mensan fortostreĉon, oni rezignas diri ĉion, kion oni emus diri. Oni prononcas nenormale. Oni uzas vorton anstataŭ alia. Oni malbone komprenas.
Laŭ mi estas tute prave diri, ke, kiam homoj estas en medio, kie oni parolas alian lingvon, ol la gepatran, ili kondutas kiel afaziuloj, ĉu estante tute mutaj kaj senkomprenaj, ĉu kun treege reduktita kaj ofte fuŝa maniero komuniki.
Kelkaj eble rebatos al mi, ke oni uzas la vorton "afazio" nur pri kazoj, kiam la persono antaŭe kapablis lingve komuniki, kaj perdis
tiun kapablon, dum, se temas pri fremdlingva medio, neniam ekzistis la kapablo paroli. Sed tiu kapablo ja ekzistis antaŭe! Kiam la koncernatoj estis en sia lando, en sia familio, kun siaj amikoj, ili tute bone esprimis sin. Estas do pravigite paroli pri perdo de la kapablo komuniki ligita al trapaso de lingva limo. Antaŭe, siaregione, ili kapablis lingve aŭ parole komuniki. Kaj jen, en la nova medio, ili ne plu kapablas, ili perdis tiun kapablon. Estas ekzakte la samo kiel pri afaziuloj.
La kaŭzoj
Kio diferencigas la situacion de tiu, kiu troviĝas en fremdlingva medio disde la aliaj kazoj de afazio, tio estas la kaŭzo. Sed afazio estas kampo tre vasta kaj kompleksa. Ĝi inkluzivas diversajn kaŭzojn.
Estas ekzemple la afazio, kiun kaŭzas fuŝo fizika, afazio "somatogena", oni fakvorte diras. Tio estas: la kaŭzo, pro kiu la koncernato perdis la kapablon paroli, kuŝas en la materia organizo, fuŝita pro malsano aŭ akcidento, de la cerbo. Okazis lezo, okazis damaĝo, ekzemple sangovaskulo rompiĝis, aŭ ŝtopiĝis, aŭ aperis tumoro, kiu premas la nervajn ĉelojn, la neŭronojn, kaj malhelpas ilin normale funkcii, aŭ okazis alia konkreta, korpa, fizika evento, kiu malebligas la normalan funkciadon de la parto de la cerbo kiu regas la kapablon paroli aŭ kompreni. Tiu estas la formo de afazio, pri kiu oni plej ofte parolas.