WALTER
FRANCINIESPERANTO
SEN
ANTAUJUGHOJ
(
Objektiva analizo de la chefaj kritikoj kontrau la Internacia Lingvo, originale verkita en Esperanto)Kun antauparolo de d-ro Erlindo Salzano
1978
Kuneldono de
Kultura Kooperativo de Esperantistoj - Rio de Janeiro (RJ)
kaj San-Paulo Esperanto-Asocio - Sao Paulo (SP), Brazilo
OMAGHO
DANKOJ
Walter
Francini (*)(*)
UEA-delegito, vicprezidanto de San-Paulo Esperanto-Asocio kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto.ANTAUPAROLO
D-RO ERLINDO SALZANO
"3
Auskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanghis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur shtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero: kaj tuj ili ekkreskis, char ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno levighis, ili brulsekighis, kaj char ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multoblighante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por audi, tiu audu. (Marko, chap. 4 de La Sankta Biblio, Nova Testa-mento, esperantigita de skotaj kaj anglaj akademianoj).Ghi estas la konata parabolo pri la semisto. Kiel chiu esperantisto mi ankau, entuziasma, disvershis semojn. Se kelkaj, falinte apud la vojoj, estis formanghitaj de la birdoj; aliaj, falinte sur shtonan lokon, estis brulsekigitaj de la suno, tuj kiam ili ghermis; kaj aliaj estis sufokitaj de la herboj; unu, tamen, lanchita en bonan teron, ghermis forte kaj produktis centoble. Chi tiu atingis la fekundegan menson de Walter Francini. Kaj tio sufichis por ke la rikolto estu richa kaj abunde kompensu chian konsumitan penon kaj la perditajn semojn.
Chirkau la jaro 1957 mi gvidis, en improvizita kaj elementa kurso, Walteron Francini kaj aliajn ghis la sojlo de
Per tiu simpla kurso, kvazau mallerta Vergilio, mi nur kondukis Walteron al la portalo de la esperanta paradizo. Tie mi lin lasis. Li ghin trapenetris, trapasis chiujn ghiajn lokojn, esploris chiujn angulojn, levighis al ghiaj mirigaj altajhoj, el sia propra iniciativo, gvidate de sia kulturo, entuziasmo de nova adepto kaj fervoro, kiun li metas en chion, al kio li sin dedichas.