Читаем Eŭgeno Onegin полностью

La morale est dans la nature des choses.

Necker[128].

I
[En la komenc’ de l’ viv’ min regisLa bela, ruza, mola seks’;Arbitron ĝian mi volegisKonfesi nur en plenampleks’.L’ animo brulis kun emfazo,Kaj la virin’ aspektis kvazaŭDiaĵo pura por la kor’.Kun senta, pensa ortrezor’Ŝi kiel idealo brilis.Mi ŝin adoris en silent’;Kaj al mi ŝia ama sent’Neatingebla eĉ similis.Formorti ĉe l’ pied’ kun ĝu’ —Nenion mi deziris plu.
II
Jen mi malamis ŝin subite,Mi tremis, ploris en sincer’,En ŝi mi vidis timigiteKreaĵon de l’ malbon-infer’;Rigardo penetrema ŝia,Rideto, ton’ konversacia,Kaj korpo ŝia kaj spirit’Plenplenis je malbon-perfid’;Ŝi larmojn, ĝemojn nur avidisKaj nutris sin per mia sang’ …Jen la marmoron nur sen mank’En ŝi mi plenadmire vidis,Pro la Pigmaliona pet’Viv-varmiĝantan en komplet’[129].
III
Mi diru per esprim’ poeta,Konata por eterna fam’:Temira, Dafna kaj Lileta[130]Nun estas forgesitaj jam.Sed estas unu en amaso…Mi ŝin adoris sen forlaso…Sed ĉu ŝi ankaŭ amis min,Ĉu longe, kie?.. Kial vinIntrigas tio? Ja ne gravas!Estinto restas en obskur’,La ĉefafero estas nur,Ke de post tiam jam ne havasVarmecon aman mia kor’,Ĝin lumo ankaŭ lasis for.
IV
Eksciis mi, ke la virinojEn la anim’ sen diferenc’Pri ni miregas mem senfine,Taksante sin laŭ konscienc’.Admiroj niaj senrifuzajAl ili ŝajnas tre amuzaj;Kaj prave, en la am-okup’Ridindaj estas ni sen dub’.Kateniginte nin sengarde,Ni petas pri amrekompenc’,Freneze vokas ni sen senc’,Kredante ke postuli ardePasion eblas de lili’Aŭ de facila papili’!
V
Ĉu mi konfesu, ke pasionMi tiam sciis dum la jun’;Mi ŝatis mian afekcion,Kaj mi pri ĝi bedaŭras nun.Sed la enigmon ĉarman logeSuferis tamen mi nelonge,Kaj la virinoj helpis mem,Al mi dirinte sen kaŝem’La vorton jam konatan ĉieKaj ankaŭ ne ridindan jamPro longa plej truisma[131] fam’(Do mi divenis tre racie),Mi diris: nur do kaj ne pli! —Malsagaculo estas mi!
VI
De la pasi’ ribelaj zorgojForpasis kaj ne venos plu!Sensentan dormon mian morgaŭJam ne agitos am-influ’.Belaĵoj de l’ malvirt’ intimaJa plaĉas nur ĝis tempo lima.Nun venis tempo por kun saĝ’Glatigi agojn de l’ junaĝ’! —Komencajn miajn jarojn junajnLa fam’ nigrigis kun provok’,Ĝin multe helpis la mensog’,Sed spitis la amikojn kunajn.Feliĉe tamen blinda fam’Kontraŭpruvata estas jam.][132]
VII
Ju malpli amas ni virinon,Des pli al ŝi ni plaĉas tre,Kaj des pli baldaŭ vivdestinonNi ŝian tiras al pere’.Malvirto en epok’ iamaGloriĝis kiel arto ama,Trumpetis ĉie ĝi pri siKaj ĝuojn donis sen pasi’.Sed tiu ĉi amuzo gravaJa pli konvenas sen kompar’Al la maljuna simiar’De la laŭdita tempo ava:Kun pufperukoj pasis forDe la Lovelace-oj vanta glor’.
VIII
Enue estas hipokriti,Diverse diri pri la sam’,Penege kun gravec’ agitiPri kio ĉiuj certas jam,Aŭskulti kontraŭdirojn samajn,Ekstermi antaŭjuĝojn amajn,Pri kiuj eĉ ne ĝenis sinLa dektrijara junknabin’!Al kiu do ne tedus petoj,Ĵurado kaj trompad’ sen ĉes’,Leteroj sur folioj ses,Ĉikanoj, larmoj, braceletoj,De l’ onklinar’ admon’ pri dec’Kaj de l’ edzar’ pezamikec’!
IX
Eŭgen’ meditis tiel mia.Li estis jam en juna aĝ’Viktimo de la viv’ pasiaKaj de la vant-erar’ sen saĝ’.Tro dorlotite per kutimo,Jen ravigate super limo,Jen sen iluziiĝ’ en tut’,Jen aspirante kun akut’,Sentante de l’ sukcesoj tedon,Aŭd-atentante en intim’Eternan flustron de l’ anim’,Kovrante per ridet’ oscedon,Ĉi tiel li en efektiv’Ok jarojn perdis de la viv’.
X
Ne plu li belulinojn amis,Nur amindumis iom ajn;Rifuz’ — li konsolite samis;Perfid’ — ripozis li kun gajn’.Li serĉis ilin nur apenaŭKaj forlasadis sen ĉagrenoKaj eĉ sen rememor’ en last’.Simile pacanima gast’Alvenas por vespera visto[133],Li sidas ĝis finiĝas lud’:Li hejmen iras sen diskut’Kaj dormas laŭ kutim-ekzistoKaj eĉ ne scias mem laŭ ver’,Nun kien iri en vesper’.
XI
Sed, ricevinte la leteron,Onegin estis en anim’Tre kortuŝita per sinceroDe la knabina revesprim’;Li rememoris Tatiana-n,Aspekton ŝian diafananKaj li ekdronis per spirit’En dolĉa revo kaj medit’.Malnovaj sentoj eble ŝlimeLin ekposedis por minut’;Sed ne deziris li kun krud’Senkulpan koron trompi krime.Nun ni transiĝu al ĝarden’,Ŝi kie lin renkontis jen.
XII
Komence pro subit-ekvidoSilentis ili, sed en fin’Onegin diris: «Skribis vi do,Ne neŭ. Mi tralegis ĝin,Konfeson de l’ anim’ sincera,Elmontron de la amo vera.Min ĉarmis via korkonfes’;Ĝi vigle vekis en impres’Jam longe ekdormintan senton;Sed vin ne volas laŭdi mi;Kaj same pagos mi al vi;Akceptu ankaŭ mian penton;Konfesos mi al vi sen art’:Do juĝu min laŭ bonrigard’.
XIII
«Se mi per sola hejma rondoLimigi vivon volus nur,Se volus la destin’ de l’ mondoMin fari edzo kun plezur’;Se iom bildo familiaKonvenus nur al plaĉo mia:Tutcerte ja krom sola viNe serĉus fianĉinon mi.Sen falsa bril’ de madrigaloAl vi mi diras kun sincer’:Nur vin elektus mi en ver’Laŭ mia juna idealo,Kaj kun ĉi tiu bela trov’Feliĉa estus mi… laŭ pov’!
XIV
«Sed por feliĉo ne kreitasAnimo mia laŭ natur’;Kaj ankaŭ tute ne meritasMi je perfekta via pur’.Min kredu (konscienc’ atestus),Edziĝo nur sufero estus.Eĉ malgraŭ se mi amus vin,Ne plu mi amos jam en fin’;Se vi ekploros, viaj plorojMin ne kortuŝos per sincer’,Sed nur instigos al koler’.Do mem konstatu, kiaj florojDe Himeneo[134] je bedaŭr’Atendas nin por longa daŭr’!
XV
«Ĉu estas io pli malplaĉa,Ol famili’, en kies mez’Edzin’ pro sia edzo aĉaSopiras sole kun korpez’;Dum tiu, sen afabla vorto(Kaj malkontente pri la sorto),Konscias pri l’ edzinvalor’,Sed estas en kolerhumor’.Simila estas mi! Ĉu tianVi serĉis viron por anim’,Dum kun tioma simpl-intim’Vi skribis korleteron vian?Ĉu do vivloton tian ĉiDifinis la destin’ al vi?
XVI
«La viv’ ne estas returnata;Ne aliiĝos mi en nov’.Mi amas vin per amo frataKaj eble kun pli forta pov’.Vi min konsentu sen obstino:Ankoraŭ ŝanĝos junulinoFacilajn revojn en kapet’,Foliojn same junarbet’Printempe ŝanĝas ĉiufoje.Difinis tion la natur’.Vi ree amos; tamen nur…Vi lernu regi vin heroe;Ne ĉiu agus kiel mi;Pro malspertec’ domaĝus vi».
XVII
Predikis tiel ĉi Eŭgeno.De larmoj retenante sin,Sen kontraŭdir’, kun spir’ apenaŭAŭskultis Tatiana lin.Prezentis manon li. Humile(Laŭ la esprim’: maŝinsimile)Ŝi sin apogis en silent’,Klininte kapon je konsent’;Ekiris hejmen ili pareKaj kune restis ĝis alven’,Kaj tio estis laŭ konven’:Morlibereco en kamparoPosedas rajtojn de kondut’Samkiel Moskvo sen diskut’.
XVIII
Konsentas vi, legant’, verŝajne,Ke en honesta manier’Onegin tenis sin kun Tanjo.Ne en unua foj’ laŭ ver’Li montris sian noblanimon,Eĉ malgraŭ ke al li estimonPro ĝi ne donis la soci’:Ĉu malamikoj, ĉu laŭ sci’Amikoj (jen analogio)Lin kalumniis sen bontakt’.La malamikoj estas fakt’,Sed de l’ amikoj savu dio!Ha ve, amikoj tiuj, jes!Mi citis ilin sen forges’.
XIX
Ĉu kial? Simple. EndormigasMalplenajn, nigrajn revojn mi.Mi nur enkrampe atentigas,Ke ne ekzistas kalumni’Naskita de mensogulaĉoKun plenaprob’ de l’ monda klaĉo,Nek plej malsaĝa falsa fam’,Nek krud-insulta epigram’ —Ne ripetitaj kelkcentobleDe via kora amiket’En plej bonmora societ’Sen malbonvol’ kaj kvazaŭ noble.Cetere li kun bon-intenc’Per am’ vin amas… de l’ parenc’!
XX
Hm, hm! Do ĉu bonfarte spiras,Leganto, via parencar’?Permesu: eble vi dezirasDe mi ekscii en plenklar’,Parencoj kiel sin atestas?Parencoj jenaspecaj estas:Ni devas ilin kun kares’Respekti, ami sen forges’Kaj dum Kristnaska fest-tagaroGratuli laŭ kutima rit’Per poŝt’ aŭ per personvizit’,Por plue dum la tuta jaroNe pensu ili jam pri vi…Do longe ilin gardu di’!
XXI
Pli al la am’ de l’ belulinojOl de l’parenc’ aŭ de l’ amik’Mi fidas: en diverskombinojVi ĝin posedas kun efik’.Jes, certe. Sed la modplezuro,Sed arbitreco de l’ naturo,Sed opinio de la mond’ …Kaj la belsekso estas ond’.Nun devas esti senŝancelaRespekto de l’ edzin’ kun dec’Al opini’ de sia edz’;Sed via edzinet’ fidelaSubite enamiĝas jam:Satano ŝercas per la am’.
XXII
Do kiun ami? Kiun kredi?Kaj kiu ne perfidus nin?Kaj kiu ne kapablas tedi,Plenaprobante nin ĝis fin’?De kiu ni nur zorgon sciasKaj kiu nin ne kalumnias?Por kiu nia eĉ malbon’Ne estas kaŭzo por opon’?Serĉanto de fantom’ en vanto,Ne perdu penojn en serĉem’Kaj amu sole do vin mem,Ŝatata mia vi leganto!Objekto inda: kredas mi,Nenio komplezemas pli.
XXIII
Do kio sekvis post ĉi tio?Ve, tre facilas por diven’!De l’ am’ turmenta emocioEn la junkoro kun ĉagren’Ne ĉesis je frenezo vana;He, malfeliĉa TatianaEĉ pliflamiĝis je pasi’;Ne trovas dormon ŝi al si;Saneco, flor’ de l’ viv’ radia,Rideto, ĉasta korkviet’Foriĝis kvazaŭ soneret’Kaj velkas Tanjo juna nia:Simile nubo kovras forLa fruan lumon de l’ aŭror’.
XXIV
Ve, velkas Tatiana mute;Ŝi plipaliĝas en silent’!Neniu intereso tuteAgitas ŝin eĉ por moment’.La kapojn grave balancante,Najbaroj flustras jam konstante:Ŝin urĝas edzinigi jam!Sufiĉas tamen. Por ornam’Al la imago nun necesasDe la feliĉa amo bild’.Sed sendezire min kun mild’Bedaŭro en la kor’ impresas;Pardonu: amas mi kun ve’Ja mian Tatiana-n tre!
XXV
Ravate pli kaj pli per ĉarmojDe l’ juna Olga — belulin’,Vladimir per la kor’ plej varmeAl ŝi fordonis plene sin.Jen ili sidas kun amumoEn ŝia ĉambro en mallumo;Jen man-en-mane en ĝarden’Promenas ili en maten’;Kaj kion do? Pro am’ — ebria,En ĝeno de subtila prud’,Li nur kuraĝas al eklud’Per malvolvita buklo ŝiaAŭ al ekkis’ de ŝia vest’,Nur laŭ permeso kun modest’.
XXVI
Al Olga li kelkfoje legasLa paĝojn de moralroman’.En kiu la aŭtor’ pli regasNaturon, ol Chateaubriand[20];Sed intertempe du-tri paĝojn(Malsprit-absurdajn elpensaĵojn,Danĝerajn por fraŭlina kor’)Li ruĝa preterlasas for.Izoliĝinte malproksime,Jen ili super ŝak-tabul’Penseme sidas en angul’.Kaj Lenskij prenas plej sentime,Estante en distrita stat’,La propran turon per soldat’.
XXVII
Se hejmen venas li, eĉ tiePri Olga okupiĝas liKaj pentras sur albumfoliojOrnamojn belajn pli kaj pli:Kampar-vidaĵojn pentras li do,Tomb-urnon, templon de Ciprido[135],Jen kolombeton sur la lir’Per plum’ kaj farboj por admlr’,Jen sur memoroskribaj paĝojPost la alies skribparaf’Li metas verson de amrav’,Restaĵon mutan de revaĵoj,Postsignon de momenta pens’Dum jaroj saman en intens’.
XXVIII
Tre ofte vidis vi sendubeAlbumon de provinc-fraŭlin’,Trastrekis kiun supre-subeJam ĉiuj de komenc’ ĝis fin’.Ĉi tie, malgraŭ gramatiko,Versaĵoj sen regulmetrikoAtestas pri la amikec’ —Plilongigite aŭ en pec’.Sur paĝ’ unua jeno staras:Qu’écrirez-vous sur ces tablettes[136];Subskribo: t. à v. Annette;Kaj sur la lasta vi komparas:«Se iu vin amegas pli,Pli sube provu skribi li».
XXIX
Vi tie tute nepre trovosDu korojn, torĉon kun buked’;Vi tie ĵurojn legi povosPri amo ĝis la tomba bed’;Kaj jen pikanta versaĵetoDe iu armean’— poeto.Al tia ĉi album’ kun ĝoj’Mi skribas mem en iu foj’,Estante certa en kompreno,Ke ĉiu mia diligent’Ne restos vana sen atent’,Kaj ne okazos ekzamenoPri la produkt’ de mia kre’,Ĉu estas sprite aŭ ne tre.
XXX
Sed disigitaj vi, volumojEl libroj de diabla gent’,La plej belegaj luksalbumoj,De l’ moda rimular’ turment’,Vi, ornamitaj per magiaPeniko de Tolstoj[138] geniaAŭ per de Baratinskij plum’,Vi brulu for en tondr’, en fum’!In-quarto sian kiam donasAl mi brilpompa sinjorin’,Koler’ kun trem’ ekkaptas min,Kaj epigramo tuj eksonasEn korprofundo, sed je mal’Ŝi petas ja pri madrigal’.
XXXI
Ne madrigalojn Lenskij lirasPor sia Olga en album’;Kaj ne malvarman amon spirasBrilante sprite lia plum’;Li ĉion, kion nur rimarkasPri Olga, tion tuj li markas:Kaj fluas plenaj de la ver’La elegioj per river’.Simile vi, Jazikov[140] mia,Laŭ la inspir’ de via kor’Vi kantas iun kun fervor’ —Kaj en la ar’ da elegiojFiksiĝos iam ajn al viDe via sorto histori’.
XXXII
Silente! Streĉu aŭdon vian!Jen kritikisto kun sever’Ordonas kronon elegianMizeran ĵeti al la ter’Kaj krias: «Ĉesu do lamenti,Kaj ĉiam samon kvak-prezenti,Bedaŭri pri pasint’ sen pov’:Sufiĉas, kantu pri la nov’!»— Vi pravas, kaj al ni vi donosTrumpeton, maskon kun ponard’,Kaj kapitalon de l’ pens-art’Renaskl ĉiel vi ordonos:Ĉu jes? — Sed aŭdas ni en klar’:«Vi odojn verku, poetar’,
XXXIII
«Laŭ modo de l’ potenc-epoko,Laŭ la malnova manier’ …»— Nur sole odojn ĝis sufoko!Ne gravas; ĉu ne sam-afer’?Memoru pri la satiriko!Ĉu de la fremda kap’ lirikoAl vi pli plaĉas en kompar’Ol nia larma rimular’? —«Mizeras ja la elegio;Malplena estas ĝia cel’;Sed por la odo la akcel’Tre noblas…» Mi kun ironioDisputus, sed ne puŝu miJarcentojn du al kolizi’.
XXXIV
Ŝatante gloron, libermodon,En ondoj de pensar’ sen fin’,Vladimir verkus eĉ la odon,Sed Olga ja ne legus ĝin.Ĉu iam legis la poetojAl siaj koramatinetojVerkaĵojn siajn? Laŭ la fam’Pli alta mankas dank’ por am’.Kaj vere, feliĉega estasL’ amanto, deklamante jenAl la objekto de l’ ĉagren’Revaĵojn de l’ pasi’ modesta.Feliĉas li… dum eble memŜi pensas pri alia tem’.
XXXV
Sed mi de l’ revo harmoniaLa fruktojn legas iam nurAl vartistin’ maljuna mia;Jen estas mia solplezur’.Kaj ankaŭ post tagmanĝ’ enuaAnstataŭ regalaĵo pluaOkazan gaston iam miSufokas for per tragedi’;Aŭ (nun jam ŝerci mi ne celas)Premate de angor’ kaj rim’,Ĉe lag’ vagante en proksim’,Sovaĝ-anasojn mi dispelas.Aŭdinte kanton de l’ versord’,Forflugas ili de la bord’.
XXXVI
[Mi ĉie ilin peli penas…Ĉasist’ celinta ĵus en van’La poezion ekmalbenas,Zorgante pri streĉita ĉan’.Ja ĉiu ŝatas propran ĉasonKaj por aliaj embarason:Jen iu pafas el pafil’,Jen iu versas sen trankvil’,Jen iu muŝojn klak-bategas,Jen iu ĝuas kun ekscit’,Jen iu ĝojas pri milit’,Jen iu reve mondon regas,Jen iu drinkas ĝis ekdron’:Kaj bon’ miksiĝas kun malbon’.][141]
XXXVII
Sed kion do Onegin? Fratoj,Mi petas vin pri pacienc’:Li kiel estas okupata,Priskribos mi en plena senc’.Li vivis laŭ ermita moro;Vekiĝis je la sepa horoKaj sin direktis en somer’Al bord’ apuda de river’;Imite al Leandro naĝisLi trans ĉi tiu Helespont’[142],Plu kafon trinkis kun volont’,Ĵurnalon iom interpaĝisKaj vestis sin… [Sed lia vest’Tre stranga estis sen kontest’.
XXXVIII
Surhavis li ĉemizon rusanKun larĝa silka tukozon’,Tatar-kitelon vastkonusan,Ĉapelon larĝan laŭ fason’Tegmentaspekta. Vesto tiaSenmoraleca, senraciaĈagrenis tre laŭ ebla pov’Al sinjorin’ el urbo PskovNomata Durina kaj ankaŭKun ŝi Mizinĉikov sinjor’.—Eŭgeno tamen kun ignor’Kutimojn siajn ĉiuflankajnNe ŝanĝis laŭ ilia plaĉ’, —Pro tio lin ĉirkaŭis klaĉ’.][143]
XXXIX
Promen’, banad’, ombrum’ betula,Legado, dormo — paradiz’,De blankulino nigr-okulaEn iu fojo freŝa kis’,Ĉevalo bridon obeanta,Tagmanĝo iom eleganta,Silent’, izol’ laŭ korinklin’:Jen vivo de Onegin sankta,Kaj li ekĝuis ĝin sen sent’,En la senzorga vivkontent’La tagojn eĉ ne kalkulanteKaj forgesinte urbon forKun fest-enu’ de ties mor’.
XL
Sed nia nord-somero estasKarikatur’ je vintr’ en sud’,Ĝi flugas: tio fama restas,Eĉ se ni neus kun disput’.Jam la ĉiel’ aŭtunon spiris,La suno jam pli pale brilis,Pli mallongiĝis taga daŭr’,De la arbaro foliar’Nudiĝis kun malgaj-susuro,Sur kampoj kuŝis griz-nebul’,Kun kri’ ansera triangul’Al sudo flugis: la naturoRegata estis de l’ aŭtun’;Novembro komenciĝis nun.
XLI
En griznebulo venas tago;Rikolto finis en kampar’;Al voj’ eliras por rab-agoMalsata lupo jam sen bar’;Sentante ĝin, ĉevalo timeEkronkas — kaj de malproksimeLa vojaĝant’ rapidas for;Paŝtisto je maten-aŭror’Ne pelas brutojn jam el stalo,Kaj je tagmez’ al unu lok’Ne sonas lia korna vok’En idilia pastoralo;Kantante en kaban’, fraŭlin’[144]Kum keno[145] sidas nun dum ŝpin’.
XLII
Kaj jam la frost’ en furiozoArĝentas inter kampa vast’ …(Legant’ atendas rimon rozo;Do li ĝin prenu sen prokrast’!)Pli pure ol komfort-pargetoGlacie brilas rivereto.Per glit’ ĝojbando da bubar’Glacion tranĉas kun krak-knar’[146];Por naĝo viransero pezaPer ruĝpiedoj venas jen,Ekpaŝas sur glacieben’Kaj glite falas; gajfrenezaEkflirtas neĝo en aer’Kaj stele falas al la ter’.
XLIII
En tia tempo fari kion?Promeni? Tamen la kampar’Ne povas veki simpationPer sia nuda ordinar’.Ĉu rajdi en la step’ severa?Sed la ĉeval’, per hufo feraKroĉinte je glacia split’,Ja povas fali en subit’,Do oni sidu sub tegmentoKaj legu Pradt[147]Walter Scott[148].Se ne, do zorgu pri speznot’,Aŭ sidu, drinku; en silentoVesper’ do pasos, morgaŭ — sam’,Kaj tiel vintro pasos jam.
XLIV
Samkiel Child-Harold, OneginMaldiligentis laŭ konsci’:Post dorm’ rapidis li sin flegiPer ban’ en kuvo kun glaci’,Kaj poste hejme plenmediteLi sola, per baston’ armite,Du pilkojn ludas sur bilard’Dum tuta tago kun hazard’.Vespero fine sin altrenas:Bilardo forgesitas jen,Nun tablo pretas ĉe kamen’,Eŭgen’ atendas: Lenskij venasEn triĉevala veturil’;Do tuj tagmanĝon dum babil’!
XLV
Jen de Clicquot aŭ de Moëtte[149]Benita vin’ kun ĝua cel’Sur tablo antaŭ la poetoMetita estas en botel’.Ĝi brilas kiel Hipokreno[150];Per sia ŝaŭmo kaj sereno(Per tio kaj per tio ĉi)Ĝi ĉiam ravis min: por ĝiMi ofte lastan lepton[151] pagis,Ĉu vi memoras, amikar’?Pro ĝia sorĉa flua klar’Stultaĵojn multajn ni imagis,Kaj kiom da diskutoj kajPoemoj, ŝercoj, sonĝoj, gaj’!
XLVI
Sed tamen ĝi stomakon mianPerfidas per la ŝaŭm’ kun bru’,Kaj tial mi Bordeaux[149] racianPli multe jam preferas plu.Mi al Aï jam ne kapablas;Ĝi kvazaŭ amatin’ afablasBrilanta, pika kiel spic’Kaj senenhava kun kapric’ …Sed vi, Bordeaux, similas maleJe plej fidela kamarad’,En malfeliĉ’, en vea stat’Servanta ĉiam plej lojale.Plej longe tial vivu do,Amiko nia, vi, Bordeaux!
XLVII
Fajr’ estingiĝis; cindro bluaTremetas sur la karba or’;Per nevidebla strio fluaLeviĝas supren la vapor’,Kamen’ varmecon dolĉan spiras.El pipoj fum’ al tub’ sin tiras.Pokalo ŝaŭmas sur la tabl’.Vesper’ ekregas kun afabl’ …(Mi emas en amika grupoAl la amika vinpokal’En temp’ nomata laŭ skandal’La tempo inter hund’ kaj lupo;Pro kio, strangas por kompren’).L’ amikoj nun parolas jen:
XLVIII
«Nu, kiel fartas Olga via?Kaj Tatiana? Diru vi!»— Pli verŝu al pokalo mia…Sufiĉas do… La famili’Bonfartas, sendas ĝi saluton.Ah, kiom Olga floras tutaNuntempe, kia bela bust’!Animo kia!.. Laŭ la just’Vi devas ilin nun viziti;Vi juĝu mem: dufoje nurVi estis kaj kun malplezur’Vi kvazaŭ penas jam eviti.Sed… preskaŭ mi forgesis min:Al fest’ invitas ili vin.—
XLIX
«Ĉu min?» — Jes, estos en sabatoNomtag’ de Tatiana. VinInviti estis mi petataDe Olga kaj de la patrin’.—«Sed tie estos embarasoPro plej diversa homamaso…» —— Ho, ne, neniu, certas mi!Nur estos propra famili’.Do venu kaj komplezon faru.Nu, kion? — «Bone.» — Dankon do!Kaj li toastis tuje proLa najbarino senkomparaKaj poste rebabilis jamPri Olga: estas ja la am’!
L
Li ĝojis. Estis difinitaPost du semajnoj jam la tag’.Sekreto de l’ geedza litoKaj dolĉa kron’ de l’ ama pag’Atendis liajn jam ekstazojn.De Himene’[134] malĝoj-okazojnKaj vicon de l ’osceda pun’Neniam sonĝis li ĝis nun,Dum ni konstatas plej ĉagreneEn familia vivo nurLacigajn bildojn sen plezur’Laŭ teda stil’ de Lafontaine[152]...Ho, Lenskij, estis en naiv’Naskita li por tia viv’.
LI
Amata estis li… almenaŭLi kredis tion en feliĉ’.Feliĉas, kiu kredas plene,Venkinte menson en sufiĉ’,En dolĉ’ ripozas emocia,Samkiel vagabond’ ebriaAŭ kiel papili’ en kor’De la printempa bela flor’;Sed ja mizeras, kiu vidasAntaŭon kun plej sobra nuk’Kaj ĉiujn vortojn en traduk’Malamas, fias kaj malfidas,Kaj kies kor’ pro vivospert’Malvarmas sen konscioperd’!
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия