Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Elle était fille, elle était amoureŭse.Malfilâtre[107].
I
«Ĉu vi foriras jam al ie?»— Eŭgen’, adiaŭ, iras mi.—«Mi ne haltigas vin, sed kieEn la vesperoj estas vi?»— En famili’ de Larin.— «Bele.Sed kiel povas vi senсelePerdadi tie tempon for?»— Mi povas.— «Kia stranga mor’!Mi antaŭvidas, kio estas:Unue — ĉu ja pravas mi? —Tre simpla rusa famili’,Ĝi tre gastamas kaj honestas,Dolĉaĵ’ el beroj kaj babil’Pri pluvo, lino, brutazil’ …»
II
— Ĉu estas tio ĉi malbona?«Sed estas ja enu’, karul’!»— Pli tedas via mond’ bontona;Pli min allogas hejmangul’,Mi tie povas… — «Jen liriko!Sed ĉesu ja, pro di’, amiko.Vi iras do: domaĝe, nu!Sed tamen aŭdu, Lenskij; ĉuFillida-n[108] vian mi ekvidu,Objekton de la larma flu’,De rim’, de plum’ kaj tiel plu?Prezentu min.» — Ĉu ŝerĉas vi do? —«Ne.» — Bone. — «Kiam do?» — Eĉ nun.Ni venus sen maloportun’.—
III
«Ni iru.» —Ili ekveturis,Alvenis; laŭ malnov-kutim’Gastame ĉiuj ekkonkurisPor servi ilin super lim’.Jen rit’ konata de regalo:Jen venas konfitaĵ-pokaloKaj sur tablet’ aperas tujKun vakcinia akvo uj’.[Nur manĝoj regas en kamparo.La hejma knabinar’ sen ord’Sin amasigis ĉe la pord’Por gapi al la nov-najbaro.Kaj laŭdis vir-amas’ en kort’Ĉevalojn per kritika vort’.][109]
IV
Al hejmo sur la voj’ ebenaRapidas ili en reven’[110]Kaj al konversacio jenaNi kaŝaŭskultu sen konven’.— Nu do, Onegin? Vi oscedas.—«Kutimo, Lenskij».— Sed pli tedasAl vi ĉi tio.— «Estas sam’.Sed kampoj tre mallumas jam;Hej! vi, Andrjuŝka[111], pli rapide!Ho, kia stulta estas lok’!Cetere: Lárina sen mok’Ja estas bonulin’ laŭvide.Mi timas, ke la vakcini’Ne ĝenu en stomak’ al mi.
V
Sed kiu estas Tatiana?»— Ŝi estas la malgajulin’Kaj ŝi simile al Svetlana[113]Sidigis ĉe fenestro sin.—«Do ĉu vi amas la alian?»— Sed kio? — «Se mi havus vianPasion, prenus sen hezit’Ne ŝin mi por la vivdivid’.Ĉar Olga, laŭ Van-Dijk — Madono[114],Vizaĝon havas kvazaŭ prun’Samkiel tiu stulta lun’Sur tiu stulta ĉielfono.»Vladimir sek-replikis linKaj plu silentis ĝis vojfin’.
VI
Sed de Onegin la vizitoĈe Lárina persone memImpresis ĉiujn per subitoKaj tuj fariĝis klaĉa tem’.Konjekto sekvis post konjekto.Kaj oni kredis en suspekto,Ke edzo, laŭ kuranta fam’,Por Tatiana pretas jam;Eĉ iuj diris kun distingojPri la edziĝa procedur’Kelktempe prokrastita nur,Ĉar ne troviĝis modaj ringoj.Pri Lenskij laŭ malnov-decid’Neniu emis al hezit’.
VII
Aŭskultis Tatiana tionDomaĝe, tamen en sekret’Ŝi havis strangan sugestionPripensi tion mem en pret’;Kaj pens’ eniĝis en la koro;Ŝi enamiĝis, venis horo.Ekĝermis tiel en la ter’Sub la printempa sun’ grener’.Delonge ŝia kor-intimoEn la angoro kaj sopir’Bezonis nutron en aspir’;Delonge ŝia jun-animoPremiĝis en vizia ŝajn’;Atendis ŝi… eĉ iun ajn.
VIII
Kaj jen jam estas. Ŝi ekvidisKaj diris ĝoje: estas li!Ho ve! nun ĉio ekrapidisEn tag’ kaj sonĝo pli kaj pliKun la ide’ pri li; nun ĉioAl ŝi kun forta emocioPri li insistas. Sen sukces’Ŝin tedas vortoj de kares’Kaj zorgopenoj de l’ servantoj.Droninte en melankoli’,La gastojn ne aŭskultas ŝi,Koleras pro iliaj vantoj,Pro ven’ ilia sen atend’Kaj pro ilia ĝen-pretend’.
IX
Nun ŝi romanon dolĉan legasKun kiom alta atentem’,Kun kiom da soif’ trinkegasTrompaĵon ŝi de ĝia tem’!Kreaĵoj vigle vivigitajPer fort’ de revoj helspiritaj,Amato de Julie Wolmar,Malec Adel kaj de Linard[115]Kaj Werter, suferul’ ribela[116],Kaj senkompara Grandison,Nun nin lasanta sen impon’,Ĉe nia revulino belaKuniĝis ĉiuj ili jenEn solpersono de Eŭgen’.
X
Sin imagante heroinoDe l’ plej amata romanar’,Clarissa, Julia, Delphina[117],En la silento de arbar’Solece Tatiana vagas,En libro serĉas kaj imagasŜi proprajn revojn kun fervor’,Produktojn de l’ tro plena kor’;Alpropriginte kun korbatoLa fremdajn sentojn de la libr’,Parkere flustras ŝi kun vibr’Leteron al hero’-amato…Sed tiu ĉi hero-person’Ja estis jam ne Grandison.
XI
Farinte gravmienon pian,Malnov-aŭtor’ kun inda dec’Heroon ĉiam faris sianEkzemplo de la perfektec’.Li faris lin laŭ sia gustoPersekutata pro maljusto,Kun bonanimo, sprita saĝ’Kaj kun alloga belvizaĝ’.En flamo de pasio ĉastaLa ĉiam brava heroet’Oferis ĉiam sin en pret’,Kaj fine en ĉapitro lastaPunata estis la malbon’,La bon’ laŭdata per la kron’.
XII
Kaj nun nebulas ĉiuj planoj,Nin endormigas la moral’,Kaj la malvirt’ eĉ en romanojTriumfas kiel ideal’.Per trompoj de la muzo britaKnabin’ nun estas venenita,Kaj ŝi revadas kun admir’Jen pri la pensemul’ Vampir’,Jen pri Melmot, vagul’ inertaPri jud’ eterna, pri Korsar’Aŭ jen pri misterul’ Sbogar[118].Pro Byron[80] per arbitro lertaFariĝis morna romantism’Eĉ senespera egoism’.
XIII
Amikoj, kiu senc’ en tio?Per vol’ ĉiela, en probabl’,Min plu ne logos poezio,Eniĝos nova min diabl’,Ignore al minac’ de Phoebus[119],Per prozo verkojn mi ekstebos;Romanon tiam pri malnov’Maljuna verkos mi laŭ pov’.Ne pentojn pri krim-ago iuSevere pentros mi en ĝi,Sed simple nur rakontos miPri unu rusa familio,Pri dolĉaj sonĝoj de l’ amlog’,Pri moroj de l’ malnov-epok’.
XIV
Priskribos simplajn mi rakontojnDe l’ patr’ aŭ onklo-maljunul’,De la infanoj amrenkontojnĈe tiliaro en angul’;Turmentojn de ĵaluz’ malĝoja,Plorlarmojn dum disiĝo voja,Malpacon novan kaj en fin’Mi geedzigos lin kaj ŝin…Mi rememoros kun inklinoParolojn de l’ sopira am’,Ĉi tiujn, kiujn iam jamĈe la pied’ de l’ amatinoMi havis mem sur mia lang’Kaj kiujn lasis mi en flank’.
XV
Ho, mia kara Tatiana!Kun vi nun larmojn verŝas mi,Al manoj de l’ modul’ tiranaFordonis vian sorton vi.Pereos, kara, vi; antaŭeVi tamen al la ĝuo raveAspiras nun kun blindesper’,Ekscias vi pri vivmister’,Venenon trinkas vi de l’ ĝuoj,Vin persekutas la revar’:Imagas ĉie vi en klar’Azilojn por amrendevuoj;Kaj ĉie restas per vizi’Tentulo via antaŭ vi.
XVI
Pro amsopiro TatianaPor distro iras al ĝarden’,Kaj en maldiligent’ malsanaNe plu ŝi volas paŝi jen.La brust’ altiĝas, flamo strangaAperas en la ruĝo vanga,Spir’ reteniĝas kvazaŭ bul’,Bru’ en orel’, bril’ en okul’.Alvenas nokto; ĉirkaŭpasasLa lun’ ĉielon en deĵor’Kaj najtingal’ en paca hor’Sonorajn sonojn jam ellasas.Kaj Tatiana movas sinKaj diras al la vartistin’:
XVII
«Vartinjo, dormo ne influas!Sufoko premas ĝis malpov’.»— Vi kion, Tanjo? — «Mi enuas,Al mi rakontu pri malnov’.»— Pri kio, Tanjo! Mi pli frueKonservis en memoro plueFabelojn multajn sen kompar’Pri la fraŭlinoj kaj fear’;Sed nun forgesis mi en fin’ jaEĉ kion sciis, Tanjo. Jes,Malbona estas la forges’!Maljun’ alvenis… — «Vartistinjo,Rakontu tamen sen kaŝem’,Ĉu iam ajn vi amis mem?»
XVIII
— Nu, kion, Tanjo! Pri la amoNenion tiam aŭdis ni;Ĉar bopatrin’ pro tio samaInferon montrus tuj al mi.—«Sed kiel edziniĝo via?..»— Laŭ dia volo. Vanja[120] miaPli juna estis eĉ ol mi,Dum havis jarojn mi dek tri.Marĉandis min dum du semajnojĈe la gepatroj svatistin’,La patro fine benis min.Ploregis mi pro timoŝajnoj;Min oni veis plore plejKaj forkondukis al preĝej’.
XIX
Jen mi en fremda hejm’ martiras…Sed vi eĉ ne aŭskultas min…—«Ah, vartistinjo, mi sopiras,Min naŭzas, kara vartistin’:Mi plori, mi ploregi pretas!..»— Infano, ja vi malsanetas;Pardonu vin kaj savu di’!Ĉu per la sankta akvo miAspergu vin ke vi ne ardu?Ja tuta brulas vi en flam’ …—«Mi ne malsanas… estas am’.»— Infano mia, di’ vin gardu! —Kaj la fraŭlinon en malsan’Krucsignis ŝi per sia man’.
XX
«Mi amas», — flustris je ripetoŜi al la vartistin’, en flam’.— Sed vi malsanas, infaneto.—«Ho, lasu, estas vera am’.»Kaj intertempe luno lumisKaj ĝia lumo palbrilumisAl Tatiana en malklar’Kun diskombita kapharar’,Al la gutaro plora larmaKaj al kun nia heroin’Sidanta griza vartistin’En kapotuk’ kaj vesto varma; —Kaj ĉio dormis pace nunSub inspiranta revojn lun’.
XXI
Kaj malproksime for promenisNun Tatiana per la kor’ …Ide’ al ŝi subite venis…«Nun iru, vartistinjo, for.Alportu plumon kun papero,Alŝovu tablon; mi laŭ veroEkkuŝos baldaŭ. Iru nun.»Jen solas ŝi. En lum’ de l’ lun’Nun Tatiana skribas ame,Kaj regas en la pens’ Eŭgen’,Kaj la leter’ sincera jenPer am’ senkulpa spiras flame.Jen la leteron finis ŝi…Por kiu, Tatiana, ĝi?
XXII
Mi konis la fierulinojn,Malvarmajn, purajn kiel neĝ’,Neadmoneblajn belulinojn,Nekompreneblajn mense eĉ;Mi miris pri la moda hirtoKaj pri ilia stranga virto,Kaj mi evitis ilin nur,Legante ĉiam kun terur’Sur frunt’ ilia l’ aksiomon:Esperon lasu por ĉiam[121].Por ili malfeliĉas am’,Timigi ili ŝatas homon.Vi eble vidis sur Nev-bord’[6]Ulinojn de simila ord’.
XXIII
Aliajn strangulinojn vidisEn mas’ da adorantoj mi,Indiferente kiuj ridisPri laŭd’ aŭ vokoj al pasi’.Konstatis mi kun miro vera,Ke ili per kondut’ severa,Puŝante amon mildan for,Relogi povis ĝin al kor’,Almenaŭ per kompato ceda;Almenaŭ iam en parol’Sentiĝis kvazaŭ pli da mol’,Kaj kun blindiĝo facilkredaAmanto juna en konstant’Rekuris post la kara vant’.
XXIV
Do ĉu pli kulpas Tatiana?Ke ŝi en sia simpla dev’Ne scias pri trompaĵ’ rikanaKaj fidas al la bela rev’?Ke amas ŝi sen art-prezento,Obee nur al sia sento,Ke tiom ŝi konfidas tro,Naturdotite riĉe doPer fantazio ribelama,Per vigla volo kaj raci’,Originala memkonsci’Kaj per subtila koro flama?Ĉu ne pardonus vi al ŝiFacilpensemon de l’ pasi’?
XXV
Koketulin’ sen varm’ rezonas.Sed Tatiana sen ĉikan’Al amo tute sin fordonasSamkiel la naivinfan’.Ŝi ne parolas: mi prokrastu,Amprezon tiel mi balastu;Pli certe kaptu mi per ret’,Komence mi per esperet’La egoismon piku, plueTurmentu koron mi per ruz’Kaj fine tiklu per ĵaluz’;Ĉar pro plezura plen’ enueKaptito ruza el katen’Elgliti povas ja sen pen’.
XXVI
Ankoraŭ estas embaraso:Honoron karan de l’ patruj’Savante, mi ne preterlasuTraduki la leteron tuj.Ĉar rusan lingvon Tanjo pekis.Gazetojn niajn ŝi ne legisKaj la gepatran lingvon nurParolis sen facila pur’,Kaj la leteron skribis france…Do kion! mi ripetas jam:Ĝis nun la sinjorina am’Ne servis ruse sin bonŝance,Ĝis nun do nia lingvo-moŝt’Ne kutimiĝis por la post’.
XXVII
Ke sinjorinoj ruse leguInstigas oni. Kia van’!Ho, ĉu mi ilin imageguKun «Boncelanto»[122] en la man’!Mi citu vin, poetoj miaj;Ja ĉiuj amobjektoj viaj,Al kiuj dolĉe kun peket’Vi verkis versojn en sekret’,Al kiuj vi la koron ligis,Ja ili ĉiuj kun penem’La rusan lingvon uzis memKaj ofte ĉarme ĝin kripligis;Kaj fremdan lingvon laŭ natur’Al si proprigis ili nur.
XXVIII
Ne lasu dio, ke en baloAŭ sur peron’ renkontu miEn kufo aŭ en flava ŝaloSaĝulon de l’ akademi’!Samkiel sen ridet’ la buŝo,Sen gramatik-erara fuŝoNe plaĉas rusa stil’ al mi.Tre eble nov-generaci’De belulinoj simpatieLaŭ la gazeta vokinstig’Lernigos nin pri gramatik’;Uzataj estos versoj ĉie:Sed mi… ĉu nepras mia pov’?Fidelos mi al la malnov’.
XXIX
La erarplena manieroDe fuŝa tia ĉi parol’En mi ja ĉiam kun sinceroKortremon vekos eĉ sen vol’;Mi penti tion ne kapablas,Por mi gallismoj plaĉ-afablas,Samkiel junaj pekoj kajDe Bogdanóviĉ[123] versa gaj’.Sufiĉas tamen. Min atendasLeter’ de mia belulin’;Mi donis vorton, sed mi ĝinRifuzi preskaŭ jam pretendas.Mi scias: jam ne modas pliLa dolĉa plumo de Parny[124].
XXX
Kantisto de sopir’, festenoj[125]!Se ĉitieus via est’,Karul’, mi tedus vin sen ĝenojPer unu peto sen modest’:Ke metu vi sur sorĉajn kordojnLa fremdajn alilingvajn vortojnDe la pasia junulin’.Vi kie estas? Montru vin:Al vi mi cedas propravole…Sed inter rokoj ie for,Sen rev’ pri laŭdoj en la kor’,Sub finna firmamento soleLi ie promenigas sinKaj tute li ne aŭdas min.
XXXI
Jen la leter’ de Tatiana;Plej sankte mi konservas ĝin,Mi legas gin kun sent’ humanaKaj emas legi plu sen fin’.Al ŝi instigis kiu tianDolĉecon kaj sinceron ŝian,Absurdon belan de l’ amor’,Frenezkonfeson de la kor’Ĉi tiom logan, sed danĝeran?Mi ne komprenas. Tamen jenTraduko pala, nur kun pen’Farita el la bildo vera,Samkiel ludo de Freischütz[126]Per man’ nesperta de novic’.
Letero de Tatiana al Onegin
Al vi mi skribas — kion plue?Ĉu mi kapablas diri pli?Mi scias, per ignor’ instrueNun puni min ja rajtas vi.Sed vi, havante nobl-influeAlmenaŭ guton da kompat’,Ne lasos min en tia stat’.Komence volis mi silenti;Vi kredu min: pri mia hont’Vi scius el neniu font’,Se povus mi esperon senti,Ke iufoje la destin’Al mi permesus vidi vin,Por aŭdi viajn nur rakontojn,Respondi vin kaj en imag’Mediti nokte kaj en tag’,Reatendante novrenkontojn.Sed vi solemas laŭ la fam’;Kampar’ vin tedas senkutime,Kaj ni… ni estas sen ornam’,Sed vin ni ĝojas simplanime.Por kio vi vizitis nin?En la vilaĝo forgesitaJa mi neniam konus vin,Ne premus min turment’ incita.Dolorojn de l’ sufer’ spiritaKvietigonte en finfin’,Mi edzon trovus laŭ inklino,Fidela estus mi edzinoKaj virtoplena bonpatrin’.Alia vir’!.. Ho, ne, neniamAl li la koron donus mi!Difinis la ĉiel’ al mi jam:Mi apartenas nur al vi;Viv’ mia estis garantioDe l’ nepra inter ni renkont’;Mi scias, vin alsendis dio,Vi estas mia protektont’ …En sonĝoj vi al mi aperis,Senvide jam mi amis vin,Rigardo via pikis min,Voĉ’ via en anim’ sincerisDelonge… ne, ne sonĝo pli!Apenaŭ venis vi, mi tujeRekonis vin kaj flam’ alflueMin kaptis, pensis mi: jen li!Ĉu do ne vero! vi min benis:Vi sugestiis en silent’,Dum malriĉulojn mi subtenisAŭ per preĝad’ dolĉigi penisAngoron de l’ animturment’?Kaj ĝuste en momento tiuĈu ja ne vi do, kar-vizio,Rapid-aperis en aer’Kaj klinis vin al mi kun tremo?Ĉu ja ne vi kun karesemoParolojn flustris de l’ esper’?Vi kiu estas: ĉu kerubo,Ĉu tentofeo? Mian dubonĈiuokaze solvu for.Ja eble vana estas ĉio,Trompaĵo de l’ nesperta kor’!Kaj destinitas tutalio…Ajn io estu! Kun konfid’Al vi mi sorton mian donas,Mi ploras antaŭ via vid’Kaj pri defendo vin admonas…Imagu: estas mi en sol’,Neniu konas min komprene,La menso velkas sensubteneKaj mi pereas sen konsol’.Mi vokas kun espero ŝata:Vivigu kredon de la kor’,Aŭ rompu mian sonĝon forPer — ve — riproĉo meritata!Finata la letero!.. ĜinNe lasas legi honto mia…Sed mi al vi konfidas min,Fidante al honoro via…
XXXII
Nun Tatiana finon strekas;Tremetas la leter’ en man’;Oblato rozkolora sekasSur ŝia inflamita lang’.Al ŝultro ŝi la kapon metisKaj la ĉemizo forfaletisDe ŝia bela ŝultro nun.Sed jam radio de la lun’Forestingiĝas. Tra vaporoKampar’ klariĝas, riveret’.Paŝtisto vekas per kornet’Vilaĝon en matena horo.Leviĝis ĉiuj jam en fru’,Por Tatiana sen influ’.
XXXIII
Ŝi la matenon ne rimarkas,Ŝi sidas kline sen trankvil’,Kaj la leteron ŝi ne markasPer gravurita sigelil’.Sed jen sen bru’ per molpaŝadoAlportas teon sur la pladoFilipjevna[127] — maljunulin’:«Jam temp’, infano, levu vin:Sed, belulino, vi jam pretas!Ho, mia frubirdeto, vi!Hieraŭ tiom timis mi!Sed, dank’ al dio, vi sanetas!La noktangoro flugis forKaj vi aspektas kiel flor’.»
XXXIV
— Ah, vartistinjo, servon faru.—«Ordonu, mia karulin’.»— Ho, ne suspektu… ne eraru…Ja estas… ne rifuzu min.—«Al vi mi ĵuras antaŭ dio.»— Do sendu kun leter’ ĉi tiuVi nepon vian tuj… al O…Al la najbar’ … instigu do,Ke diru li neniun vorton,Ke li neniel nomu min…—«Al kiu tamen, karulin’?Diveni mi ne havas forton.Ekzistas multa najbarar’,Eĉ nombri ĝin min ĝenas bar’.»
XXXV
— Vartinjo, vi do ne sagacas! —«Jes, mia kara, venis blind’,Maljuna cerbo mia lacas;Sed mi sagacis en pasint’;Jes, iam la sinjoran volon…»— Vartinjo, ree vi la solon?Ĉu min koncernas via kler’?Ja temas nun pri la leter’,Ĝi por Onegin.— «Nu, laŭpove.Vi ne koleru min, anim’.Ja vi min scias laŭ kutim’ …Sed kial palas vi denove?»— Ne grave, estas ĉiam sam’.Do sendu nepon vian jam.—
XXXVI
Sed pasis tag’, atendo vana.De l’ tag’ alia venis ond’.Ombrece pala TatianaAtendas: kiam do respond’?De Olga la fianĉ’ aperas.«Ĉu via kamarad’ aferas?»Lin ekdemandas la mastrin’:«Li tute jam forgesis nin.»Sin Tatiana streĉinstigis.— Hodiaŭ venus li en cert’, —Respondis Lenskij en avert’: —Sed eble poŝto lin haltigis.—Kaj Tatiana klinis sin,Riproĉis kvazaŭ iu ŝin.
XXXVII
Vesper’ proksimis; sur la tabloBrilante siblis samovar’,Sub te-kruĉeto kun afabloBuliĝis la vapor’ en klar’;Sub lerta man’ de Olga belaAl tasoj per striet’ malhelaTe’ aromanta fluis mem.Knabeto servis ŝin kun krem’.Ĉe la fenestro TatianaStarante kun sopir’ sen pov’Sur vitron spiris per la blov’Kaj sur nebulo diafanaDesegnis ŝi per fingr’ en ve’Literojn karajn O kaj E.
XXXVIII
Sed doloregis enanime,Reteni larmojn mankis fort’.Subite rajdo!.. jam proksime!Kaj jen ĝi estas en la kort’.Eŭgeno! «Ah!» kaj tuj eksaltasFor Tatiana kaj ne haltasŜi en la korto kaj ĝarden’,Ŝi flugas, flugas for sen pen’Rigardi posten; plej rapideŜi kuris trans bedar’, pontet’,Tra lag-aleo kaj bosket’,Siringojn rompis ŝi senvideKaj fine en izola lok’Sur benkon jen en spirsufok’
XXXIX
Ŝi falls…«Tie ĉi Eŭgeno!Ho, dio! kion pensis li!»Konservas ŝia kor’ apenaŭEsperon de l’ koremoci’;Ŝi tremas kaj ardante spiras,Kaj provas aŭdi: ĉu li iras?Servistinar’ en la ĝarden’Kolektis berojn tiam jenKaj kantis laŭ ordono ĥore(Ordon’ farita kun la cel’,Ke berojn mastrajn for en ŝtel’Ne manĝu buŝoj dumlabore,Sed pri kantad’ okupu sin:Sprit’ de l’ kampara origin’!).
Kanto de la knabinoj
Amikinoj, knabinar’,Belulinoj sen kompar’,Ludu vi, knabinoj, jen,Karulinoj, dum promen’!Rondokanton kantu viLaŭ intima melodi’,Kaj per kanto logu forVi junulon al la ĥor’.Kiam venos li tra lim’,Logu ni lin al proksim’,Tuj diskuru ni en fin’,Per ĉerizoj ŝutu lin,Per ĉerizoj, framboj perKaj per ruĝa riba ber’,Por ne plu li venu jamAŭdi kantojn pri la am’,Por ne vidu li sen bar’Ludojn de la knabinar’.
XL
Kantadas ili; sed apenaŭAŭdante kanton kun sonor’,Atendas Tatiana pene,Ke trankviliĝu ŝia kor’,Ke malpli flamu ŝiaj vangoj.La koro tamen batas, ankaŭLa vangoj restas en la flam’Kaj eĉ pli hele brulas jam.Simile papilio brilasKaj svingas per flugil’ kun frap’,Kaptite de lerneja knab’;Lepor’ simile maltrankvilas,Vidante je subit’ en klar’Ĉasiston inter arbustar’.
XLI
Sed fine pene ŝi ekspirisKaj de la benko levis sin;Sed ĵus apenaŭ si ekirisSur la aleo, antaŭ ŝinEŭgen’ ekstaris en subitoSimila al minac-spirito,Kaj kvazaŭ bruligite jenŜi haltis preskaŭ jam en sven’.Sed sekvon de rakont’ ĉi tiuHodiaŭ, kara kompani’,Rakonti ne kapablas mi;Post longa parolado miaRipozi devas mi sen ŝajn’:Mi finos poste iam ajn.
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия