Читаем Eŭgeno Onegin полностью

O rus!Hor.

O Rusj![82]

I
Bien’, loĝita de Eŭgeno,Beleta estis angulet’;Kontentus tie ĉi kun benoLa paca ĝuamik’ — poet’.Sinjora domo izolita,Per mont’ de ventoj forbarita,Ĉe bordo staris de river’;En malproksimo en liber’Herbejoj floris, kampoj grenaj,Vilaĝoj staris je najbar’,Sur herboj paŝtis sin brutar’Kaj ombre spiris la ĝardenoTre granda, vasta, densa plej,De la Driadoj[83] rifuĝej’.
II
La domo estis konstruitaLaŭ spec’ de familikastel’:Fortika, firma, bonkvalitaLaŭ gusto de l’ antikva bel’;Tre altaj ĉambroj, salonetoj,En gasta halo — ŝtoftapetoj,Sur mur’ portretoj avaj jen,Ornamkaheloj sur kamen’.Nun malnoviĝis jam ĉi ĉio,Ne scias mi, pro kiu kaŭz’:Cetere kun la sama naŭz’Eŭgen’ rilatis al ĉi tio,Lin oscedigis laŭ egal’Ĉu moda, ĉu antikva hal’.
III
En tiu ĉambro li ekloĝis,Pli frue kie ĝia estr’Mastrumistinon jen riproĉis,Jen premis muŝojn sur fenestr’.Tre simplis ĉio: kverka planko,Kanap’ lanuga, tablo, ŝranko,Neniu inkmakula mank’.Eŭgen’ rigardis en la ŝrank’:Spezlibron trovis li kun aroBotela da diversa brand’,Karafojn da pomakva frand’Kun kalendar’ de l’ oka jaro;Ja la mortinto dum labor’Ceteron lasis en ignor’.
IV
Soleca en bieno sia,Nur por pasigi tempon for,En la komenc’ Eŭgeno niaEkzorgis pri la nova mor’.Saĝul’ en sia lok’ dezerta,Li jugon de l’ servuto certaAnstataŭigis per tribut’Facila por plenum’ en tut’.La kamparanoj ĝojis, tamenKoleris la najbar’ pri liPro tim’ je malutil’ al si;Ridetis la alia same;Kaj fam’ ekkuris en cirkul’,Ke estas li danĝer-strangul’.
V
Komence oni lin vizitis,Sed ĉar tra malantaŭa kort’Kutime gastojn li evitisPer rajdo for tuj laŭ raport’,Ke jen sur voj’ alvenas ĉaroDe vizitanta lin najbaro, —Do ĉiuj en ofendhumor’Kun li rilatojn rompis for.«Fuŝedukito, li frenezas,Li estas framason’[84], ne pli,Nur ruĝan vinon drinkas li,Por sinjorinoj ne komplezas;Li diras sole nejesJen estis ĉies finimpres’.
VI
Ĉi tiam bienul’ aliaVilaĝon sian venis mem,Kaj inter najbararo siaLi ankaŭ estis klaĉa tem’Vladimir Lenskij laŭ la nomoKaj vere Göttingen-a[85] homo,Belulo juna en komplet’,De Kant[86] adepto kaj poet’,Venigis li el GermanioLa fruktojn de scienca ver’:Ribelajn revojn pri liber’,Spiriton flaman, strangan iom,Entuziasmon en parol’Kaj nigrajn harojn ĝis la kol’.
VII
Ne jam velkintan pro malvarmaMalvirto de la granda mond’,Karesis lin favoro ĉarmaDe la fraŭlina bela rond’.Li tre malspertis en sincero;Plej bela lulis lin espero,Kaj de la nova mondobril’Lin junan logis kun facil’.Amuzis li per dolĉa revoLa dubojn de la kornaiv’Kaj estis celo de la viv’Por li enigme loga devo;Li ĝin cerbumis kun supoz’,Ke ĝi miraklas en kaos’.
VIII
Li kredis, ke anim’ parencaKun li kuniĝos en finfin’,Ke ĝi sopiras dekomenceFidele atendante lin.Li kredis, ke l’ amikoj vereDefendi pretas lin sufere,Ke man’ ilia en bezon’Ne tremos kontraŭ la fripon’:Ke estas sortoelektitaj[Amikoj sanktaj de l’ homar’Kaj ke ilia solidar’Per lumradioj senevitajEl alta kaj eterna font’Feliĉon dotos al la mond’.][87]
IX
Indigno nobla kaj kompato,Por ĉies bono pura am’Kaj de la gloro dolĉa ŝatoTre frue lin agitis jam.Kun lir’ vojaĝis li vivlote;Sub la ĉiel’ de Schiller[88], Goethe[89]Pro ties flama poezi’Ardiĝis en animo li;Kaj la belarton li de MuzojNe profanigis, feliĉul’;En kant’ konservis sen makul’Plej altajn sentojn li sen ruzoj,Impetojn de la virga rev’Kaj ĉarmon en supera lev’.
X
Li kantis amon kaj destinonKaj klara estis lia kant’Samkiel pensoj de knabino,Samkiel sonĝo de infan’,Samkiel luno en ĉielo,Diino de sekreta belo;Li kantis pri sopir’ sen lim’,Pri io kaj pri malproksim’,Pri rozoj romantik-motivaj,Pri foraj landoj en silent’,En kiuj longe pro turment’Verŝiĝis liaj larmoj vivaj;Li kantis pri la vivdomaĝ’En nure dekokjara aĝ’.
XI
En la dezerto, kie soleEŭgen’ kompreni povis lin,Al la najbaroj senbonvoleRilatis li kaj sen inklin’;Li fuĝis for de bru’ ilia.La babilad’ konversaciaPri fojnfalĉado, vinprepar’,Pri hundoj kaj pri parencar’Neniel brilis tute certePer sento aŭ per poezi’,Nek per spritec’ aŭ per raci’,Nek per la art’ kunvivi lerte;Sed de l’ edzinoj fuŝbabil’Eĉ estis malpli sen util’.
XII
Tre bela, riĉa, Lenskij estisTraktata ĉie je fianĉ’;Kutim’ kampara tia restisKaj ĉiu lin kun sia branĉ’ —Kun la filino antaŭsvatis;Apenaŭ venis li, debatisJam tuj la tuta societ’Pri vivenu’ sen edzinet’;Dum tetrinkad’ ĉe samovaro[90]Al Dunja[91] oni por kompren’Flustretas: «Dunja, vidu jen!»En fin’ aperas jam gitaro,Kaj ŝi ekpepas (mia di’!):«Palacon venu vi al mi!»[92]
XIII
Sed Lenskij, ne volante certeSin katenigi per edziĝ’,Deziris kun Onegin spertaInterkoniĝi kun prestiĝ’.Kuniĝis ili: ŝton’ kaj ondo,Glaci’ kaj flam’, proz’ kaj versrondoDiferenciĝas ja ne pliOl kiom ili inter si.Komence ili ne komunis,Sed poste plaĉis kaj en fin’En ĉiu tag’ renkontis sinKaj baldaŭ ambaŭ ĉiam kunis.Jen tiel ĉi amika par’Formiĝis pro nenionfar’.
XIV
Sed ni eĉ tion ĉi ne scias;Sen antaŭjuĝa amikem’Ni ĉiujn nuloj opiniasKaj la unuoj nur nin mem;Ni celas al Napoleonoj[93],Dupiedulaj milionojPor ni nur estas instrument’,Por ni ridindas vera sent’.Sed estis ja Eŭgen’ pli bona;Kaj kvankam li kun malestim’Rilatis al la homa ŝim’,Regulo mankas unutona:Li iujn traktis kun estim’Kaj ŝatis senton en intim’.
XV
Aŭskultis li kun bonrideto:De Lenskij flamparola ard’,Nefirma opinikonkretoKaj inspirplena brulrigard’, —Ĉi ĉio por Onegin novisKaj li malvarman vorton provisHaltigi ĉiam en la buŝ’,Kaj pensis li: ja estus fuŝ’Malhelpi al la ĝoj’ minuta;La tempo venos ja sen mi;Kaj dume vivu reve liKun kred’ al bono absoluta;Indulgu ni al juna aĝ’Junec-deliron en la saĝ’.
XVI
Disput’ pri ĉio, malkonsentojInstigis ilin al rezon’;Kontraktoj de antikvaj gentoj,Sciencofruktoj, bon’, malbon’,Jarcenta superstiĉo forta,Fatalo de la viv’ postmorta,La vivo kaj la sort’ en tut’,Subiĝis ĉio al diskut’.En flam’ debata la poetoForgese legis kun talent’Poemojn nordajn po fragment’;Kaj lin kun pardonema pretoAŭskultis kun atent’ Eŭgen’,Eĉ kvankam ofte sen kompren’.
XVII
Diskutis tamen plej pikpinteErmitoj niaj pri la am’.Potencon ĝian forskuinte,Onegin ĝin pricitis jamKun spir’ nevola de bedaŭro:Feliĉas, kiu post la daŭroDe I’ amsufer’ ĝin lasis for;Sed pli feliĉas, kies kor’Ne sciis ĝin, kaj kiu ruzePer disa viv’ mutigis ĝinKaj eĉ oscedis kun edzin’Kaj kun amikoj senĵaluze,Kaj kapitalon de l’ av-ras’Ne fidis al malica as’[94]!
XVIII
En tempo, kiam ni atingosAl la trankvila saĝa pac’,Flam’ de pasioj sin estingosKaj ni konstatos en sagac’Ridindon de ĉi tiuj sentoj,Impetoj kaj malfruaj pentoj, —Humiligitaj ne sen pen’,Ni ŝatos aŭdi kun ĉagren’Ribelon fremdan de l’ pasioj,Ĝi estas por la kor’ incit’;Maljuna same invalid’Volonte turnas aŭdon sian,Solul’ lasita, al rakont’En mez’ de junbravula rond’.
XIX
Kaj ankaŭ la junaĝ’ nenionKapablas teni en sekret’:Ĉagrenon, ĝojon, simpationMalkaŝi povas ĝi en pret’.Je am’ estante invalido,Onegin grave kun solidoAŭskultis, kiel kun sincer’Sin montris la poet’ en ver’;Konfidoplenan korkonscionNudigis li tre simple jen,Eŭgen’ eksciis tuj sen pen’De lia amo historion,Abundan je diversa sent’,Al ni ne nova por atend’.
XX
Ah, amis li ĝis tia limo,Ne restis kia nun en pur’;Ĉi tiel la poetanimoAnkoraŭ povas ami nur:Konstante unu nur sopiro,Kutima unu nur deziro,Kutima unu nur dolor’!Nek malproksim-restado for,Nek longa temp’ da pacienco,Nek horoj da servad’ al Muz’,Nek alilanda mir-amuz’,Nek gaja bruo, nek sciencoEĉ iom aliigis lin,Benitan de virgec-destin’.
XXI
En la knabaĝo, dum ne konisAnkoraŭ korturmentojn li,Al Olga ĉiam li patronisEn la infana idili’;Li ĉiam ŝin ĉe bosk’ apudaKunulis dum amuzo luda,Kaj la najbaroj-patroj jamKunsvatis ilin por ĉiam’.En la kampar’, sub ombr-vualo,En senkulpeco sen skrupul’,Sub la gepatra zorg-okul’Ŝi floris kvazaŭ bel-konvaloEn herb’ kaŝita sub foli’For de abel’ aŭ papili’.
XXII
Al la poeto ŝi ja donisUnuan sonĝon de l’ inspir’,Kun la ide’ pri ŝi eksonisUnua ĝem’ de lia lir’.Adiaŭ, ludoj facilpensaj!Al li ekplaĉis boskoj densaj,Soleco kaj silento nun,Kaj nokto, kaj stelar’, kaj lun’, —La lun’, ĉiela lampiono,Al kiu iam en vesper’Dediĉis ni kun la sincer’Sopirojn, larmojn, amadmonon…Sed nun en ĝi ni vidas nurLanternon bonan de l’ natur’.
XXIII
Konstante milda, obeemaKaj gaja kiel la maten’,Tre simpla kiel viv’ poema,Kaj ĉarma kiel kisa ben’,Kun la okuloj bluĉielaj,Rideto, bukloj line helaj,Kun movoj, voĉo kaj statur’,Jen Olga… tamen prenu nurRomanon ĉiun, sendisputePortreton ŝian trovos vi:Tre ĉarmas ĝi; ĝin amis mi,Sed tedis ĝi al mi jam tute.Permesu do okupi minPri la pliaĝa nun fratin’.
XXIV
Ŝi havis nomon Tatiana[95].Unue do sen ironi’La dolĉajn paĝojn de l’ romanoPer tia nom’ sanktigu ni.Nu kion? Estas ĝi sonora,Sed scias mi, ke en memoroĜi vekas bildon de malnov’Aŭ de servistinej’. Kun pov’Konfesi, ni konstatu: mankasPri nomoj bona gust’ al ni(Eĉ sen parol’ pri poezi’);Por la klereco ni ne dankas,De ĝi nur restis la influ’De afektem’, — nenio plu.
XXV
Do ŝi nomiĝis Tatiana.Nek per beleco de l’ fratin’,Nek per freŝeco ties sanaAtenton tirus ŝi sur sin.Tre silentema kaj amara,Timema kiel cerv’ arbara,En sia propra famili’Knabino fremda ŝajnis ŝi.Ŝi karesemi ne aspirisAl la gepatroj kun volont’.Infano, en infana rond’Ŝi ludi, salti ne deziris,Kaj ofte sidis ŝi sen plend’Ĉe la fenestro en silent’.
XXVI
Plej multe ŝi pensemon amisDe post plej frua sia jar’Kaj ĝi per rev’ al ŝi ornamisLa vivenuon de l’ kampar’.Fingraro ŝia ne laborisPer la kudrilo; kaj ne florisBrodita silka filigran’Sur blanka tol’ sub ŝia man’.Jen signo de regem’ kutima:Infan’, ludante per la pup’,Preparas sin por ekokup’De la posten’ en ord’ reĝimaDe l’ mondo kaj edukas ĝinLaŭ lecionoj de l’ patrin’.
XXVII
Sed pupon, eĉ en aĝ’ infana,Neniam prenis laŭ la plaĉ’Kaj ne babilis TatianaKun ĝi pri mod’ aŭ urba klaĉ’.Ne logis ŝin infanpetolo,Sed mirrakontoj de l’ popoloEn vintra temp’, en nokta hor’Konvenis pli al ŝia kor’.Kaj kiam sur herbej’ kunvenisLaŭ voko de la vartistin’Infanoj por la ludkombin’,Ŝi tute ĝin ne partoprenis,Enuis ŝi ĉe gaja rid’,Ĉe luda bru’ kaj kurrapid’.
XXVIII
Ŝi satis ofte sur balkonoRenkonti venon de l’ aŭror’,Dum sur la pala blua fonoStelaro malaperas for,Terrand’ heliĝas en silento,Ekblovas frumatena ventoKaj venas malrapide tag’.En vintro, kiam nokt’ en vag’Pli daŭre terduonon tenasKaj la malvigla orient’Pli longedaŭre en silent’Sub la nebula luno svenas,El lito en kutima hor’Ŝi kun kandelo iris for.
XXIX
Ekŝatis paĝojn ŝi romanajnKaj frue jam ekamis troLa emociajn trompojn vanajnDe Richardson[96] kaj de Rousseau.La patro ŝia estis bravaBonulo de l’ epok’ antaŭa;Ne vidis, ne legante mem,Danĝeron li en la legem’Kaj librojn traktis je ludilo,Ne zorgis, kiu libro jenSekrete dormas sub kusen’Ĉe la filino en trankvilo.Kaj la edzino sen opon’Favoris mem al Richardson.
XXX
Ne car ŝi legis la aferon,Favoris ŝi al Richardson,Ne ĉar donacis ŝi preferonPli ol Lovelace al Grandison[97];Sed iam la princin’ Alina,En Moskvo ŝia bonkuzino,Pri ili informetis ŝin.Ŝi estis tiam fianĉin’,Sed tiel estis pro devigo;Alia logis ŝin person’,En kiu menso, kor’ kaj ton’Al ŝi pli plaĉis sen instigo;Kaj Grandison do tiu ĉiSerĝento estis de gvardi’.
XXXI
Ŝin oni vestis kun atentoLaŭ deca modo kun ornam’;Sed sen demandi pri konsentoŜin oni edzinigis jam.Kaj por ŝin distri el domaĝo,Tre baldaŭ ŝia edz’ kun saĝoŜin veturigis al kampar’,Kaj ŝi ĉi tie kun amar’Komence ploris kaj lamentisĜis preskaŭ de l’ edzec’ eksplod’;Sed poste en mastrum-klopod’Ŝi kutimiĝis kaj kontentis.La kutimiĝon donis di’:Feliĉon anstataŭas ĝi[98].
XXXII
La kutimiĝo vere savaDolĉigis pezon de l’ ĉagren’;Kaj baldaŭ eltrovaĵo gravaŜin ekkonsolis jam en plen’.Ŝi dum ripozo kaj aferoSekreton de regmanieroJe sia edzo trovis nun, —Kaj ĉio iĝis oportun’.Ŝi la laborojn administris,Saligis fungojn por sezon’,Rekrutojn varbis per ordon’,Sen edzo spezojn ŝi registris,Sabate iris al banej’Kaj servistinojn batis plej.
XXXIII
Antaŭe en album’ fraŭlinaŜi skribis pri tre dolĉa tem’,Praskovja-n nomis ŝi PaŭlinaKaj parolemis kun kantem’;Korseto ŝia estis danca,Kaj rusan N laŭ tono francaPrononci penis ŝi tra naz’;Sed ĉio restis en forpas’:Korset’, album’, princin’, Paŭlina,Sentimentala verskajer’Foriĝis — kaj en reaper’Akulka iĝis el Selina[99],Kaj fine ŝi per vat-tavol’La kufon stebis por la mol’.
XXXIV
Sed ŝin la edzo amis kore,Ne bridis ŝin en klopodad’,Li ĉion fidis bonhumoreKaj manĝis, trinkis en ĥalat’[100].Trankvile pasis vivo lia;Vespere rondo familiaKunvenis iam de najbar’Kaj neĝenema amikar’Por babileti, por bedaŭriKun bona rid’ aŭ kun ĉagren’.La tempo pasas; Olga jenSendata estas te-prepari;Jen jam vesper’, jen dormohor’,Kaj la gastar’ veturas for.
XXXV
En sia paca viv’ konservisKutimojn ili de malnov’Kaj grasajn rusajn flanojn servisDum karnaval’ laŭ sia pov’,Dum jar’ dufoje en kapelonPent-iris, ŝatis karuselon,Dancadon rondan kun la ĥor’;En Triunuo-tag’[101] dum hor’De meso, kiam la popoloAŭskultas ĝin kun oscedem’,Larmetis ankaŭ ili mem;Trinkadis kvason[102] laŭ bonvoloKaj regaligis dum manĝad’La gastojn laŭ la ranga grad’.
XXXVI
Vivinte laŭ ĉi tiu ordo,Jen ili venis ĝis maljun’,Kaj fine antaŭ ĉerka pordoLa edzo prezentiĝis nun.Li mortis antaŭ ol siestis,Kaj pli ol iu ajn li estisPlor-bedaŭrita de l’ najbar’,De la edzin’ kaj infanar’.Simplulo estis li en vero,Sur lia tomba ŝton’ kun traf’Ĉi tiel tekstas epitaf:Dimitrij Larin, brigadero[103],Sklav’ de Sinjor’, laŭ dia grac’Ripozas tie ĉi en pac’.
XXXVII
Al la penatoj redonite,La pacan tombon de l’ najbar’Vladimir Lenskij tuj viziteRehonorigis kun amar’;Malĝojis longe li enkore.«Poor Yorick!»[104] diris li angore:«Min sur la brakoj tenis li.Kaj kiom ofte lian miLud-uzis Oĉakov-medalon[105]!Kun Olga li svatigis min,Li revis kunaj vidi nin…»Kaj tuj surtomban madrigalonVladimir nia verkis jenEn plej sincera korĉagren’.
XXXVIII
Kaj ankaŭ honorigis sameLi la gepatran cindron nunKun plor’ malĝoje kaj fil-ame…Ho ve! Ĉi tiel en aŭtun’Sur sulkoj de la viv’ potencaLaŭ stranga volo providencaGeneracioj ĝermas nurKaj falas for post la matur’ …Ĉi tiel nia juna gentoElkreskas bole kun aplomb’Kaj avojn premas al la tomb’.Kaj venos ankaŭ la momento —Kaj niaj nepoj en bonhor’Nin el la mond’ elpremos for!
XXXIX
Do ĝuu dume nunan horon,Facilan vivon, amikar’!Mi scias ĝian malvaloronKaj forignorus ĝin sen bar’;Mi plu fantomojn ne rigardas,Sed iufoje antaŭgardasMin la esper’ en efektiv’:Mi min ne volas de la viv’Sen postesigno for malligi.Mi vivas, verkas ne por laŭd’;Sed ŝajne tra la monda aŭd’Mi volus iom min famigi,Por memorigu por rekon’Pri mi almenaŭ unu son’.
XL
Kaj ĝi ektuŝos ies koron;Kaj konservota de la sort’Ne dronos eble en vaporonLa nun de mi kreata vort’;Kaj eble (kia flatespero!)Simplul’ estonta kun fieroAl mia montros bildportret’Kaj diros: estis la Poet’!Akceptu dankojn do pasiajn,De Aonidoj[106] amator’,Vi, kies firma bonmemor’Konservos flugajn verkojn miajnKaj kiu taŭzos laŭ stimul’La laŭrojn de la maljunul’!
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия