Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Rapidas vivi li kaj ĝuas kun rapid’.Princo Vjazemskij[3]
I
«Nu, mia onklo agas sprite,Tuj kiam ekmalsanis li,Li min servigis senevite,Elpensi li ne povas pli;Ekzemplo estas tre instrua,Sed, dio, kia trud’ enuaNun flegi lin en ĉiu hor’Sed eblo paŝon fari for!Ho, kia fia hont-malicoMortanton agrabligi jen,Jen zorgi flate pri kusen’,Kaj pri medikament’ laŭ vicoKun pens’ sekreta sen afabl’:Ho, kiam prenos vin diabl’!»
II
Ĉi tiel pensis juna dandoDum veturad’ en poŝta ĉar’,Laŭ Zeŭsa[4] volo heredantoDe sia tuta parencar’.Amikoj karaj de Ruslano[5]!Hero’ de tiu ĉi romanoSenantaŭdire tie ĉiNun prezentiĝu antaŭ vi:Onegin, mia bonamiko,Naskiĝis ĉe la Nev-a[6] rand’,Samkie eble vi, legant’,Loĝante brilis kun efiko!Min ankaŭ tie lulis sort’,Sed malutilas min la nord’.
III
Bonoficante noblafarePer ŝuldoj vivis lia patr’Kja pro tri baloj ĉiujareLi bankrotiĝis super kadr’.La sort’ Eŭgenon gardis ame:Antaŭe vartis lin Madame,Monsieur[8] ŝin anstataŭis for.La knabo estis beltrezor’.Monsieur l’Abbé, mizera franco,Lin ne turmentis per scienc’,Instruis iel sen tendenc’,Ne tedis per morala ranco,Riproĉis iom por konven’Kaj akompanis dum promen’.
IV
Kaj kiam la fraŭlaĝo bravaAlvenis fine al Eŭgen’,La tempo de sopiro rava,Monsieur pelita estis jen.Onegin estas nun libera;Kombita laŭ la modo vera,Vestita dande[9] kun orman’,La mondon li ekvidis jam.Li povis france tre perfekteBabili laŭ diversa spec’,Mazurkon dancis kun lertec’Kaj riverencis belefekte:La mondo ne bezonis pliKaj trovis, ke tre ĉarmas li.
V
Ni ĉiuj lernis poiomePri io ajn kaj iel ajn.Do per eduko aksiomeEkbrili povas ni sen ŝajn’.Onegin estis laŭ deklaroDe pretendema juĝantaroInstruitulo, sed pedant’.Talenton havis li en vant’De babilad’ kun tono pravaPritrakti ĉion kaj sen ĝen’Kun la kompetentul-miel’Silenti dum diskuto gravaKaj sinjorinojn kun aklam’Ridigi tuj per epigram’.
VI
La mod’ latinon jam fordonis,Sed, verdirante pri Eŭgen’,Latinon li iome konisPor nura epigram-kompren’,Por diri jen pri Juvenalo[10],En leterfino meti «vale»[11]Kaj li memoris ankaŭ pluEl Eneido[12] versojn du.Tro multe fosi li ne vervisEn la kronologia polv’De l’ tera evolu-disvolv’:Sed tre atente li konservisEn sia kapo sen erar’Provizon de anekdotar’.
VII
Ne posedante eĉ apenaŭPasion de la versa kre’,Li ne kapablis malgraŭ penoDistingi jambon de ĥore’[13],Li estis ekonomiisto,Insultis ĉiel kun insistoLi pri Homer’ [14] kaj Teokrit’[15]Sed legis li Adamon Smith[16]Kaj povis juĝi laŭ deduktojPri pliriĉiĝo de la ŝtat’,Kaj kial restas la bonstat’Sen or’, se estas krudproduktoj.La patro ne komprenis lin:Kaŭciis terojn li sen fin’.
VIII
Pri pluaj de Eŭgeno konojRakonti mankas temp’ al mi;Sed kion konis li plej bone,En kio estis li geni’,Kja kio en junaĝo karaPor li restadis senkomparaSufero, ĝuo kaj labor’Dum tuta tago en angor’,Ĝi estis la scienco ami,Pri kiu Naso[17] en poem’Laŭdkantis kaj pro kio memFinigi devis plej senfameBrilintan sian vivon liEn stepoj for de Itali’[18].
IX
[Ĉe ni turmentoj koraj fruas —Ĉi tiu ĉarma trompa van’,Nin ne natur’ pri am’ instruas,Sed Staël aŭ plu Chateaubriand[20].La vivon scii ni avidas,Ni en romanoj ĝin ekvidas;Ekscias ni kun superflu’,Sed kun neniu fakta ĝu’.Antaŭirante la naturon,Ni malutilas al feliĉ’,Kaj tro malfrue sen sufiĉ’La jun’ postsekvas amplezuron.Onegin provis tion memKun granda sperto ĝis ekstrem’.][21]
X
Li frue povis hipokriti,Ĵaluzi, logi per esper’,Malkonvinkigi, kredagiti,Lamenti kvazaŭ en sincer’,Fiera ŝajni, antentema,Jen kun indiferent’ ekstrema!Jen kiom dolĉa plensilent’,Jen kiom flama elokvent’,En korleteroj stil’ facila!Spirante je unika am’,Li sin forgesi povus jam!Rigardo lia estis brila,Agora, sed en iu foj’Prudente larma en malĝoj’!
XI
Li povis sin ŝajnigi nova,Mirigi onin per ŝercad’,Timigi per sufer’ bontrova,Amuzi per agrabla flat’,Minuton kapti de korsentoKaj venki per pasia tentoLa antaŭjuĝon de l’ virgaĝ’,Senvol-kareson al vizaĝ’Atendi, peti dolĉan ĝuon,Aŭskulti batojn de la kor’,Ŝin persekuti, hor’ post hor’,Kaj jen atingi rendevuonKaj poste en izol’ ĉe siInstrui ŝin pri la pasi’!
XII
Li frue lerte jam petolisKun spertulinoj de l’ ammor’,Kaj kiam li ekstermi volisRivalojn iujn siajn for,Ho, kiom pike li intrigis!Ho, kiajn retojn li pretigis!Sed vi, edzaro kun solid’,Kun li amikis en konfid’:Karesis lin jen edzo ruza,Disĉiplo bona de Faublas[22],Jen maljunulo en okaz’Aŭ jen kornoportant’ amuza,Kontenta ĉiam pri l’ edzin,Ŝatanta manĝon kaj mem sin.
XIII
Tre lerte povis li altiriRigardon pian de vidvin’Kaj ruĝaĝante (ekkonspiri)Kun ŝi laŭ trafa celkombin’,(Per ŝajna senlertec’) allogi.............................................Per falsa fiedec’ kun art’Kaj per senkulpa juna ard’.Li sciis pri platona amoDiskuti por prepar’ de min’(Pupludi kun malsaĝulin’)Kaj per subita epigramoEksplodkonsterni kaj en fin’.............................................][23]
XIV
[Ĉi tiel dorlotito lertaGardanto de grenejo, kat’Ŝtelrampas jen al mus’ malsperta,Jen sternas kuŝe sin en plat’,Jen ekripozas, sin ne trudas,Jen volvas sin, jen voston ludas,Akrigas ungojn kun venen’Kaj tuj la muson kaptas jen.Ĉi tiel same lup’ malsataEliras iam el arbar’Kaj vagas ĉirkaŭ la ŝafar’Kun hundoj sen atent’ paŝtata.Dorm’ regas. Tiam la bandit’Ŝafidon kaptas en subit’.][24]
XV
Okazis ofte, en matenoLeterojn legis li en lit’.Ĉu la invitoj? Jes, almenaŭAl tri vesperoj la invit’.Jen balo, jen infana festo.Do kie preferindas esto?Unue kien? Laŭ vok’Sukcesu li en ĉiu lok’.Sed nun en vesto de mateno,En larĝa Bolivar-ĉapel’[25]Onegin sen konkreta cel’Bulvardon venas por promeno —Ĝis fine vokos lin Brèguet[26]Por la tagmanĝo jam en pret’.
XVI
Mallumas jam: glitveturilonEksidas li. «Veturu, hej!»Arĝentas frostoneĝan brilonKolumo el kastora fel’.Li venas al Talon[27]: kaj vereAtendas tie lin Kaverin[28].Tuj korko flugas al plafon’,Vin’ spruĉas kun ŝaŭmanta son’,Jen antaŭ li roast-beef[29] freŝsangaKaj trufoj laŭ plej bona kart’De l’ luksa franca kuirart’,Strasburga kuko plej bonranga,Fromaĝ’ Limburga en amas’Kaj orkolora ananas’.
XVII
Ankoraŭ la soifo petasSurverŝi grason da kotlet’Per vino, sed sonore ĵetasBrèguet[26] anoncon pri balet’.De la teatro leĝdonantoKaj malkonstanta adorantoDe l’ bela aktorina kast’,De l’ kulisar’ honora gast’,Onegin flugis la teatron,En kiu laŭ libera ŝat’Aplaŭdas ĉiu entrechat[30],Prifajfas Fedron, Kleopatron,Moinon[31] vokas nur kun em’Ke oni aŭdu pli lin mem.
XVIII
Ho, sorĉa lando! Kun efikoDe l’ vip’ satira regis ĝinFonvizin[32], de l’ liber’ amiko,Kaj la imitemul’ Knjaĵnin[33];Ĉi tie Ozerov[34] revidisPopolaplaŭdon kaj dividisĜin kun Semjónova[35], kun ŝi;Katenin[36] plantis tie ĉiGenion altan de Corneille[37];Komediaron Ŝaĥovskój[38]Prezentis en ne unu foj’,Kaj Didelot[39] gloriĝis bele:Ĉi tie ankaŭ sen domaĝ’Traflugis mia juna aĝ’.
XIX
Diinoj miaj! Nun vi kie?Aŭskultu vi al mia plend’:Ĉu samas vi, aŭ la aliajVin anstataŭis sen pretend’?Ĉu nian rusan Terpsiĥoron[40]Revidos mi en fluga ard’?Aŭ ne retrovos la rigard’Konatojn sur la scen’ enua?Kaj senreviĝe per lornet’Ĉu mi al fremda societ’Rigardos sen resento ĝua,Oscedos mi en ŝajna blind’Kaj rememoros pri pasint’?
XX
Pleniĝi la teatr’ komencas;Parter’, loĝioj brilas jen;Kaj paradiz’ malpaciencas,Sed jam leviĝas la kurten’.En brilo, preskaŭ diafana,Laŭ sorĉa arĉo akompana,Ĉirkaŭumite de nimfar’Istómina[41] nun sen kompar’Kun eta al la planko tuŝoTurniĝas, sed en salta flug’Ŝi jen simile al lanug’Ekŝvebas de Eola[42] buŝo.Ŝi volvas kaj disvolvas sinKaj batas per pied’ en klin’.
XXI
Aplaŭdas ĉiuj. ĈimomenteOnegin venas tra l’ parter’,Per bilornet’ indiferenteRigardas li al barier’De nekonataj sinjorinoj;Observis ĉion li kun klinojAl konatar’ en ĉiu flank’;Kaj malkontente tre pri mank’En ĉio, li kun granda distroRigardon ĵetis al la scen’,Returnis sin, oscedis jenKaj diris: «Decas reregistro;Min tolerigas la balet’Didelot jam estas ted’!»[43]
XXII
Ankoraŭ drakoj figrimacajSur sceno saltas kun brusibl’;Ankoraŭ la lakeoj lacajSur peltoj dormas en vestibl’,Ankoraŭ daŭras nazpurigo,Tusad’, aplaŭdoj, bis-instigo;Ankoraŭ brilas la lantern’En la ekstero kaj intern’;Ankoraŭ la ĉevaloj batasPer huf’ en trem’ pro frosta vent’,Kaj ĉirkaŭ fajro en atend’La kuĉerar’[44] interdebatas;Sed for Onegin iris jamAl hejmo por novornam’.
XXIII
Ĉu estas ĝuste prezenteblaIzola kabinet-angul’,En kiu inter lukso meblaSin vestas nia modemul’?Ja ĉio, kion vantaceleLondono vendas bagateleKaj portas trans la Balta mar’Al ni por sebo kaj lignar’,Kaj ĉio, kion en ParizoMalsata gusto kun util’Inventas por amuza stil’,Por lukso kaj por modkaprico,Ĉi ĉio estis ĉe l’ alkov’De l’ dekokjara filozof’.
XXIV
Sukcen’ sur pip’ Konstantinopla,sur tablo — bronzo, porcelan’,Kaj la plezur’ de l’ sento nobla —Parfum’ en vitra diafan’;Kombiloj, segiletoj ŝtalaj,Tondiloj kurbaj kaj normalaj,Kaj tridek specoj de brosar’Por ungo, dento kaj por har’.Rousseau[45] (ni diru preterpase)Ne eldivenis, kial Grimm[46]Dum lia veno sen estim’Purigis ungojn siajn lase[47];La defendanto de l’ liber’Ne justis do pri la afer’.
XXV
Ja oni povas saĝa estiKaj zorgi pri la unga pur’:Ĉu la epokon vanprotesti?La mor’ devigas laŭ natur’.Ĉadajev[48] — bis, Eŭgeno miaPro timo je mallaŭdo ia,Pri vestoj estis verpedant’Kaj kion nun ni nomas — dand’.Tri horojn sidis li almenaŭĈe spegular’ atente plej,Kaj iris li el la vestej’Smilie je Venus’[49] serena,Vestita sin en vira vest’Kaj direktanta sin al fest’.
XXVI
Scivolon vian okupintePer lastamoda tualet’,Priskribi dece ĝin kaj indeAl vi mi povus tuj en pret’;Kuraĝa estus tio certe,Kaj mi priskribi povas lerte,Sed pantalono, frak’, jaket’En rusa mankas dialekt’;Kaj vidas mi kaj pardonpetas,Ke eĉ sen tiu ĉi babil’Malriĉa mia lingva stil’Per fremdaj vortoj abundetas,Eĉ kvankam helpis min en kon’L’ Akademia leksikon’[50].
XXVII
Nun taskon havas ni alian:Ni do rapidu al la bal’,Al kiu jam kaleŝon sianOnegin turnis laŭ egal’.Jen, dum domar’ sen lum’ trankvilas,En longa vic’ tra dorma strat’Lanternoj de kaleŝoj brilasKaj per agrabla briletad’Sur neĝo hele disradias;En lampiona ilumin’Tre luksa domo montras sin;En la fenestroj ombroj strias,Profiloj glitas en malklar’De l’ sinjorinoj kaj dandar’.
XXVIII
Heroo nia eĉ ne haltisKaj kiel sago tra la pord’Marmorajn ŝtupojn li transsaltis,Glatigis harojn por bonord’,Eniris. Halo estas plena;Muziko lacas jam apenaŭ;Mazurkon oni dancas nun;Ĉirkaŭe — bru’, maloportun’;Sonoras spron’ kavalirgardaKaj piedeto de fraŭlin’Facile flugas, sekvas ĝinKun flamo tentaspir’ rigardaKaj dum blekad’ de violon’De modedzin’ ĵaluzadmon’.
XXIX
En tagoj de l’ dezir’ kaj ĝojoPro bal’ mi estis en eksces’:Ĉar mankas pli konvena vojoPor korespondo kaj konfes’.Ho, vi, geedzoj respektindaj!Por ke vi ne fariĝu blindaj,Jen miaj servoj kaj avert’:Utilos ili ja en cert’.Vi ankaŭ, patrinetoj gravaj,Filinojn gardu de l’ danĝer’:Lornetojn tenu kun sever’!Se ne… do di’ vin tiam savu!Mi tial skribas tion ĉi,Ĉar longe jam ne pekas mi.
XXX
Ve, por amuzoj dum la baloMi perdis multe da vivjun’!Sed se ne falus la moralo,La balojn amus mi ĝis nun.Mi amas la frezenan junon,La brilon, gajon, denson, kunon,Ornamojn de l’ sinjorinar’,Iliajn piedetojn, ĉarTra l’ land’ vi dube trovos ĉarmajnDe l’ inpiedoj parojn tri.Ha, longe ne forgesis miDu piedetojn!… Jam malvarma,Mi ilin memoradas pluKun kordoloro kaj enu’.
XXXI
Do ĉu forgesos mi nenieVin eĉ en plej dezerta land’?Ha, piedetoj! Nun vi kie?Nun kie paŝas via pland’?Luldorlotitaj oriente,Sur norda neĝo evidenteNe lasis postesignojn vi:Vi ŝatis tuŝi kun graci’Al mol’ tapiŝa vian iron.Ĉu antaŭlonge per vi nurMi forgesadis kun plezur’L’ ekzilon[56] kaj al glor’ aspiron?La junfeliĉo flugis for —Nur restas signo en la kor’!
XXXII
Bust’ de Diano[52], vang’ de Floro[53]Belegas, kara amikar’!Sed la pied’ de Terpsiĥoro[40]Min pli allogas sen kompar’.Ĝi, promesante al rigardoDonacon de plej alta ardo,Instigas per kondiĉa bel’Al plej deziregata cel’.Mi amas, amikin’ Elvina[54],Ĝin sub la longa tablotuk’,Printempe sur herbej’ en flug’,Ĉe la kamen’ en vintr’ senfina,Sur speguleca halparget’,Ĉe maro sur la roka bed’.
XXXIII
Mi vidis maron maltrankvilan:Ho, mi eviis al ondar’Kurinta brue por humieĈe ŝia fali piedpar’!Mi kun la ondoj volis samePiedojn tiujn kisi ame!Ne, mi neniam volis pluKun same turmentarda ĝu’Kisadi lipojn de Armidoj[55]En mia jun’ kun bola sang’,Aŭ rozojn de flamanta vang’,Aŭ brustojn kun volupt-avidoj;Ne, same min neniam jamTorturis de l’ pasioj flam’!
XXXIV
Alia tempo jam revenas:En miaj revoj iam ajnSelpiedingojn mi retenasKun la pled’ en ĉarma ŝajn’;Imago ree min agitas,Denove ŝia tuŝ’ ekscitasLa sangon en velkinta kor’,Denove amo kaj angor’ …Sed la fierulinojn brileSufiĉas laŭdi jam per lir’:Por la pasio kaj inspir’Ja tute ne valoras ili;Rigard’ ilia, dir kaj far’Samtrompas kiel piedpar’.
XXXV
Nun do Onegin! DoundormaAl lit’ veturas li de l’ bal:Jam Peterburgo diversformaVekiĝas kun tambursignal’.Jen iras jam la kolportisto,Al bors’ rapidas la droŝkisto,Virin’ kun kruc’ — el Oĥta-rand’[56].Kraketas neĝo sub la pland’.Vekiĝas matenbru’ agrabla,Senŝirmas jam fenestra lum’,El tub’ kolone flugas fum’,Kaj la panist’, german’ afabla,Kun blanka kuf’, por daŭra las’Malfermis sian Wasistdas[57].
XXXVI
Sed, laciĝinte de l’ balbruo,Anstataŭ nokto en tag-uz’,Ripozas en la dormoĝuoL’ infan’ de l’ lukso kaj amuz’.Tuj, ĵus vekiĝas li apenaŭ,Viv’ lia pretas ĝis matenoKun unutona oportun’Kaj sama morgaŭ kiel nun.Sed ĉu Eŭgen’ feliĉa estisEn junflorado kaj liber’,En mez’ de venkoj kaj prosper’,Dum ĉiutage li ĝufestis?Ĉu inter festoj li en van’Sen zorgo estis kaj en san’?
XXXVII
Ne: frue liaj sentoj cedis;Jam lin ne logis mondobru’;La belulinoj ankaŭ tedisOkupi liajn pensojn plu;Perfidoj amaj lin lacigis;Jam amikeco lin ne ligis,Ĉar ja ne ĉiam povis liSurverŝi per ĉampano pliBeef-steaks’on[58] kaj Strasburgan bulon[59]Kaj ŝuti spriton en humor’,Dum lin turmentis kapdolor’:Kaj kvankam estis li bravulo,Sed plumbo, sabro en finfin’Jam plu ne interesis lin.
XXXVIII
Malsano, kies kaŭz’ apenaŭTrovita estas tie ĉi,Simila al la angla splenoAŭ rusa la hipoĥondri’Lin ekposedis jam sufiĉe;Sin memmortigi li, feliĉe,Ne volis provi kun naiv’,Sed malvarmiĝis li por viv’.Li, kiel Child-Harold, izolaPasadis iam tra salon’;Nek mondĉikanoj, nek boston’[60],Nek logrigard’, ekspir’ frivola,Nenio logis lin al flam’,Nenion li atendis jam.
XXXIX, XL, XLI
.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..[61]
XLII
De l’ granda mond’ kapriculinoj!Unue li forlasis vin.Kaj vere, laŭ la nundifinojBontono tedas pro rutin’.Kaj eĉ se sinjorin’ okazePri Say[62] kaj pri Bentham[63] emfazeDiskutas, tamen sen util’Absurdas tiu ĉi babil’.Kaj ili estas tiom ĉastajKun multa saĝo kaj majest’,Piemaj dece en modest’,Tre singardemaj kaj elastajKaj tiom altaj por la vir’,Ke moderiĝas tuj aspir’[64].
XLIII
Kaj ankaŭ vin, junbelulinoj,Vin, kiujn en malfrua hor’Sur Peterburgaj ŝtonpavimojRapidaj droŝkoj portas for,Vin ankaŭ lasis for Eŭgeno.Nun apostat’ de l’ ĝufesteno,Li hejme en verkema pret’Ekprenis plumon kun osced’:Sed tiu ĉi labor’ penigaNaŭzigis lin; el lia pen’Nenio rezultiĝis jen,Kaj li ne trafis al intrigaRond’, kiun ne prijuĝas mi,Ĉar mia estas ĝi medi’[65].
XLIV
Kaj ree, en nenionfaro,Kun malplenec’ en kor’ kaj mens’,Eksidls li por akaparoDe la skribita fremda pens’;Li surbretigis librojn multe,Legadis li, sed senrezulte:Jen tro enue, jen sen senc’,Jen tute mankas konscienc’;Kaj ĉiu havas iun baron;Malnovo velkis jen sen pov’,Jen nov’ deliras je malnov’.Samkiel iam virinaron,Li librojn polvajn lasis jenKaj ŝirmis breton per kurten’.
XLV
La ŝarĝon de la mondkondiĉojPuŝinte for, en lac’ pro vant’,Mi amikigis lin feliĉe,Ĉar al mi plaĉis en konstant’Trajtar’ de lia karaktero,Revem’, originala kleroKaj akra, tre malvarma mens’.Nin ne dividis diferenc’,Ni sciis de l’ pasioj ludon:Nin ambaŭ premis vivangor’:Cindriĝis nia brul’ de kor’;Atendis ni koleran krudonDe l’ homoj kaj de la Fortun’[66]En la maten’ de nia jun’.
XLVI
Ĉi kiu vivis kaj meditis,Malŝatas homojn en imag’;Ĉi kiu sentis, ne evitisFantomon de l’ pasinta tag’:Lin jam ne kaptas iluzioj,Serpento de memorviziojTurmentas lin kaj ankaŭ pent’.Ĉi ĉio ofte kun akcent’Ĉarmigis nian babiladon.Per sia lang’ Onegin minKonsternis iom; sed en fin’Mi kutimiĝis iun gradonAl lia pika manier’De galaj ŝercoj kaj koler’.
XLVII
Tre ofte en somersezono,Dum nokte lumis super Nev’Ĉiel’ serena en helfono[67]Kaj lunvizaĝ’ en relief’En akvo glata ne fluidis,Romanojn niajn ni revidis,Objektojn de l’ antaŭa am’Kaj, resentemaj laŭ la sam’,Spiradon de la nokta klaroNi ĝuis ambaŭ en sincer’!Samkiel krazaŭ el karcer’Liberigit’ en verdarbaro,Per revo ni kun intensiv’Reflugis al la juna viv’.
XLVIII
Kun koro, plena de ĉagreno,Sin apoginte je granit’,Staranta estis jen EŭgenoLaŭ la priskribo[68] en medit’.Silentis ĉio; en malklaroSin intervokis gardistaro;Kaj iam droŝko sonis pluSur strat’ Miljónnaja[69] kun bru’;Boato plaŭdis per remiloSur la river’ ĉe borda lim’:Kaj sorĉis nin el malproksim’Kornlud’ kaj kanto en trankvilo.Sed nokte sorĉas pli kun rav’Min de Torquato versoktav’[70]!
XLIX
Ho, ondoj de Adria maro!Ho, Brenta[71]! ne, mi vidos vin,Kaj plenan de l’ inspir’, en klaroVoĉ’ via aŭdatingos min:Ĝi sanktas por Apol-neparo[72];Por mi ĝin faris kore karaFiera lir’ de Albion’[73].Mi ĝuos sur la ora fon’De la itala nokt’, libera,Kun juna venecianin’[74],Jen muta, jen distranta minDum naĝo en gondol’ mistera;Kun ŝi akiros mia buŝ’Petrarca-lingvon[75] en amtuŝ’.
L
Ĉu venos do libero mia?Jam tempo estas! — Ĉe la mar’Vagadas mi[76], melankolia,Salutas velojn de ŝipar’.Sub la ventega blov’ koleraDo kiam kuros mi libera,Luktante kontraŭ ondamas’?Jam estas tempo por forlas’De l’ elemento malfavora,Por en la sud’, en oportun’,Sub de Afriko mia[77] sun’,Sopiri pri Rusland’ angora,En kiu pro sufer’ kaj am’Mi mian koron perdis jam.
LI
Onegin ankaŭ celis forteAl fremdaj landoj kiel mi;Sed baldaŭ estis de la sortoPor longe disigitaj ni.Ĉi tiam lia patro mortis.Tuj al Onegin sin raportisAvida kreditora band’.Diverse en la samdemand’Kondutas oni: sen inklinoMarĉandi en proces’, Eŭgen’Heredon cedis sen ĉagren’;Li ne bedaŭris pri l’ destinoAŭ li jam revis en spekul’Pri mort’ de l’ onklo-maljunul’.
LII
Subite lin atingis vereDe la administrist’ raport’,Ke lia onklo lastafereLin vidi volas antaŭ mort’.Informon tiun ĉi leginte,Eŭgeno ĉion forlasinteRapidis tuj en poŝta ĉar’Kaj jam oscedis en prepar’Pro mono ludi aĉan scenon,Enui en senvola streĉ’(Komencis mi ĉi tiel eĉ);Sed, alveninte la bienon,La onklon trovis li sur tabl’Meteblan jam al tera sabl’.
LIII
La tuta domo estis plenaDe la amikoj de l’ mortint’Kaj amatoroj de l’ solenaEnterigad’ laŭ deca ind’.Jen oni ĉion jam aranĝis.Gastar’ kaj popoj’[78] drinkis, manĝisKaj poste grave iris forSimile krazaŭ post labor’.Eŭgen’ do estas posedantoDe la vilaĝ’, uzinoj, ter’,Arbaroj, kvankam en la ver’Li estis malŝparul’ en vanto,Sed tre kontentis li kun ĝoj’Pri sanĝ’ en la ĝisnuna voj’.
LIV
Du tagojn al li ŝajnis novaKampar’ izola en kviet’,Malvarmo en arbar’ senmova,Sonor’ de milda riveret’;En tria tag’ ĉi ĉio ĉesis,Jam bosko, kamp’ ne interesis,Sed eĉ dormigis lin sen far’;Kaj jen konstatis li en klar’,Ke en kampar’ enu’ identisEĉ malgraŭ manko de kartlud’,Palacoj, baloj, bru’ en tut’.Jam la hipoĥondri’ atendisKaj nepre sekvis ĉiam lin,Samkiel ombro aŭ edzin’.
LV
Naskiĝis mi por pac’ labora,Por viv’ senbrua en kampar’:Lir’ tie estas pli sonora,Kreem’ pli viglas sen kompar’.En la senkulpa viv’ sen agoMi vagas ĉe dezerta lagoEn far niente[79] laŭ kutim’.Ĉiumatene mi sen lim’Por ĝu’ vekiĝas kaj libero:Mi legas iom, dormas pli,Ne kaptas flugan gloron mi.Ĉu mi en ombro, sen aferoPasigis ne laŭ tia sam’La plej feliĉajn tagojn jam?
LVI
Kampar’, libero, floroj, amo!Fidelas kore mi al vi.Mi ĉiam ĝojas pri malsamoJen ĉe Onegin, jen ĉe mi,Por ke mokema min legantoAŭ tre malica eldonantoDe sensacioj sen konven’,Min komparante kun Eŭgen’,Ne diru poste, ke senhonteMin mem mi montris en portret’Je Byron, de l’ fier’ poet’[80],Eĉ malgraŭ tio, ke rakontiJa oni povas en poem’Ne nur kaj nepre pri si mem.
LVII
Mi atentigu: la poetojTre ŝatas revi pri la am’.Okazis iam, en sekretojMi sonĝis; tiujn sonĝojn jamLa kor’ konservis en profundo;Muz’ revivigis ilin nun do:Kaj kantis mi pri ideal’,Pri virgulin’ de monta val’,Pri kaptitinoj de Salgiro[81].Amikoj miaj, nun de viDemandon ofte aŭdas mi:«Pri kiu revas via liro?Al kiu inter inamas’Vi ĝin dediĉis kun emfaz’?
LVIII
«Rigardo kies, inspirante,Jam rekompencis per kares’Meditoplenan vian kanton?Vi kiun benis per la vers’?»Neniun, amikar’, je dio!Mi spertis sen agrablo iaFrenezalarmon de la am’.Feliĉas, kiu kun la flam’De l’ rimoj ligis ĝin: pliigisSanktaĵon li de l’ poezi’,Sekvante post Petrarca[75], liLa korturmentojn trankviligis,Atingis ankaŭ li al glor’;Sed mi mut-stultis pro amor’.
LIX
La amo pasis, venis MuzoKaj pliklariĝis mia mens’.Belsonojn serĉas mi por uzoEn lig’ kun sentoj kaj kun pens’;Mi skribas kaj la kor’ ne ĝemas:Kaj mia plum’ ne desegnemasForgese apud verskombin’Piedojn, kapon de virin’;Cindr’ estingita jam ne brulos,Sopiras mi; sed mankas larm’.Kaj baldaŭ la antaŭa varm’Plu en la kor’ sin ne spegulos:Do tiam verkos mi en fin’Poemĉapitrojn dudek kvin.
LX
Jam pensis mi pri form’ de l’ planoKaj pri la nomo de l’ hero’;Ĉapitr’ unua de l’ romanoFinita estas dume do:Kontrolis ĉion mi severe;Kontraŭoj multaj estas vere,Ĉu mi korektu ilin nur?Mi pagu ŝuldon al cenzur’,Al ĵurnalistoj por formanĝoLa frukton donu mi de l’ rev’:Do iru al la bord’ de Nev’[6]La novnaskita verkaranĝo,Tributon portu de la glor’:Insultojn, klaĉojn pri l’ aŭtor’!
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия