En 1823 okazis ke grafo M.S. Voroncóv fariĝis nova guberniestro de la Nov-Rusia lando; Puŝkin uzis tion kaj transiris por ofici ce li en Odeso[275]. La brua vivo en Odeso, kun ĝiaj teatroj, restoracioj kaj multaj personoj venintaj el la ĉefurbo, komence tre plivigligis la poeton, sed tie atendis lin travivaĵoj sufiĉe doloraj. En Odeso Puŝkin travivis du amojn — al edzino de riĉa negocisto Amalia Rizniĉ kaj al edzino de sia estro grafo Voroncóv; li travivis kruelajn turmentojn de ĵaluzo kaj aliajn pasiajn sentojn, esprimitajn en multaj lirikaj versaĵoj. Sed tio ne malhelpis al Puŝkin verki en Odeso la poemon «Giganoj» kaj komenci la romanon «Eŭgeno Onegin» (li verkis en Odeso du ĉapitrojn de «Eŭgeno Onegin»).
La vivo de Puŝkin en Odeso interrompiĝis sufiĉe abrupte. La grafo Voroncóv rilatis al Puŝkin malfavore, postulante de li severan plenumadon de la oficfunkcioj kaj eble ankaŭ tuŝite de la interrilatoj de Puŝkin kun lia edzino. Siavice Puŝkin respondis per tre pikaj epigramoj, kiuj kompreneble fariĝis konataj al Voroncóv. Rezulte Voroncóv sendis en Peterburgon denuncon pri Puŝkin, konsilante forigi lin. Sekvis ordono ke Puŝkin veturu al sia gepatra bieno Zujevo-Miĥajlóvskoe, en la gubernio de Pskov, por vivi tie sen rajto forveturi ien ajn. Puŝkin devis obei kaj en aŭgusto 1824 li venis al Miĥajlóvskoe en la bienon de sia familio.
En Miĥajlóvskoe Puŝkin pasigis du jarojn en societeco de sia maljuna vartistino Arina Rodiónovna. Ŝi ree rakontis siajn popolfabelojn kaj Puŝkin kun granda intereso literature prilaboris ilin. En Miĥajlóskoe li verkis ankaŭ la historian dramon «Boriso Godunóv», la fabelon «Fianĉo», la poemon «Grafo Nulin» kaj kvar mezajn ĉapitrojn de «Eŭgeno Onegin».
La solaj distraĵoj, kiujn havis Puŝkin en Miĥajlóvskoe, estis liaj oftaj vizitoj al la apuda bieno Trigórskoe[285] ĉe la familio Osipov-Vulf kaj la vizitoj, kiujn faris al li liaj amikoj el Peterburgo. Li multe korespondis el Miĥajlóvskoe al Peterburgo, petante permeson por forveturi eksterlanden kaj promesante «gardi ĉe si siajn pensmanierojn, ĉu politikajn, ĉu religiajn» kaj «ne spiti freneze al la starigita ordo kaj neceseco». Tiuj klopodoj restis sen sukceso, ĝis okazis subite la fama «dekabrista» ribelo la 14-an de decembro 1825.
La caro Nikolao I peze subpremis tiun ĉi ribelon. La kvin ĉefaj ideaj gvidantoj de la ribelo — Rileev[191], Pestel, Muravjóv, Kaĥovskij kaj Bestuĵev — estis pendigitaj kaj multaj aliaj estis ekzilitaj Siberion. Realigante nelimigitan aŭtokratecon, Nikolao I volis samtempe aspekti klerama kaj favorema. Li ordonis ke Puŝkin estu prezentita al li. Al Miĥajlóvskoe venis kuriero kaj postulis ke Puŝkin tuj veturu al la caro. Senprokraste li estis sidigita en la ĉaron kaj nokte la 4-an de septembro 1826 jam estis sur la vojo al Moskvo, kie same rapidmaniere li estis venigita en la carpalacon. La caro penis konduti kun Puŝkin tre «favore»: li deklaris al la poeto, ke li «pardonas» lin, permesas al li loĝi kie ajn kaj liberigas de la cenzuro.
La poeto sincere ekkredis komence al la caro, sed tre baldaŭ evidentiĝis, ke ĉiuj ĉi promesoj estis nur trompo. La «pardonita» Puŝkin estis submetita al la konstanta observado de la polico, por ĉiu veturo li estis devigata peti specialan permeson kaj kiam li volis veturi eksterlanden, oni tute malpermesis tion. «Liberigite de la cenzuro», Puŝkin spertis tioman trioblan cenzuron (de la caro mem, de la polica departamento kaj de la cenzura administrejo), ke li poste kvazaŭ grandan favoron petis la permeson — presigi siajn verkojn «simple» kun permeso de cenzuristo! «Patrece zorgante» pri Puŝkin, la caro komisiis lin al la ĉefo de ĝendarmoj Benkendorf kiel al la «persono speciale konfidata». Puŝkin estis devigata pri ĉiuj aferoj iri al tiu ĉi Benkendorf — por ricevi permeson pri forveturo al Moskvo, por eldoni libron, por edziĝi k.t.p. Li estis devigata aŭskulti aŭ legi la edifojn de Benkendorf kaj iufoje eĉ ofendajn malaprobojn.
En 1827 kaj 1828 Puŝkin havis multajn malagrablaĵojn pro kelkaj siaj versaĵoj, kiuj estis konsideritaj kiel politike danĝeraj. Al Puŝkin minacis ekzilo al Siberio, sed li sukcesis kun granda malfacileco eviti ĝin. Intertempe la populareco de Puŝkin multe kreskis, liaj publikaj legadoj de siaj verkoj havis grandan sukceson, en teatroj oni aranĝadis eĉ grandajn ovaciojn al li. En tiu ĉi periodo li verkis kelkajn el siaj plej bonaj lirikaj versaĵoj («Vintra vojo», «Poeto», «Floro», «Rememoroj», «Antiaro» k.a.), multajn strofojn de «Eŭg. Onegin» kaj la grandan poemon «Poltavo».
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки