Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Ĉio suprecitita tre klare evidentigas, ke la genieco de Puŝkin troviĝas ĝuste en tiu rilato, ke lia verko, estante nepre klasa kaj nacia, ekposedas iujn superklasajn kaj supernaciajn trajtojn en pli vasta kaj pli komuna senco. Sufiĉas diri plue, ke same kiel Dante estis la ĉefa kreinto de la nova itala lingvo kaj kiel Goethe[89] estis tiu de la nova germana lingvo, tiel same Puŝkin estis la ĉefa fondinto de la nova rusa lingvo, kies superaj formoj vivas florante jam pli ol jarcenton kaj estas akceptataj de la novaj klasoj, ekdominantaj en la lando anstataŭ la pli fruaj. Jam tiu ĉi fakto starigas la rusan poeton Puŝkin en la mondliteraturo meze de la plej grandaj fondintoj de la ĉefaj naciaj literaturoj. Kaj kio koncernas la internaciecon de la Puŝkina verko mem, jam la nura trarigardo de «Eŭgeno Onegin» evidentigas tre okulfrapante ke Puŝkin, verkante «Eŭgenon Onegin» en la jaroj 1823–1830, estis en la kurso de la tuta tiutempa vivo internacia kaj ankaŭ de ĉiuj plej gravaj verkoj de la tiama mondliteraturo; ĉiuj ideoj de tiu epoko estas brile respegulitaj de Puŝkin en objektiva kaj kritika maniero, kaj fine en ĝenerala konkludo ni vidas senkomparan pitoreskan panoramon, pentritan de originala kaj forta majstro.

Oni povas interalie citi tie ĉi, ke kiam la granda kreinto de la ekonomia materialismo Karl Marks (1818–1883) studis la rusan lingvon, li uzis por tiu studado la originalan tekston de «Eŭgeno Onegin», kaj li estis ravita de multaj ĝiaj strofoj, en kiuj esprimiĝis la brila kaj aktuala erudicio de Puŝkin. Ekzemple, Marks speciale notis la versojn (vidu Ĉ. 1, VII):

Li estis ekonomiisto,Insultis ĉiel kun insistoLi pri Homer’ kaj Teokrit’,Sed legis li Adamon SmithKaj povis juĝi laŭ deduktojPri pliriĉiĝo de la ŝtat’,Kaj kial restas la bonstat’Sen or’, se estas krudproduktoj.

«Eŭgeno Onegin» estis longjara kaj plej amata verko de Puŝkin — kaj ĝi fariĝis kulminacio de ĉio, kion kapablis esprimi en ĝi tiu ĉi genia artisto.

* * *

Kiam la subskribinto iniciatis tradukadon de tiu ĉi multsignifa grandverko al Esperanto, li klare prezentis antaŭ si kelkajn tre gravajn konsiderojn.


Unue, estas absolute ekster ĉia dubo, ke en la Esperantan trezorujon de la plej gravaj verkoj de la mondliteraturo nepre devas esti enmetita la verko, kiu donas bonegan bildon en internacia aspekto de unu tuta mond-epoko kun ĉiuj ties ideoj kaj karakterizaj momentoj.

Due, havas grandan signifon por Esperanto mem la eĉ nura traduko de unu granda naciliteratura ĉefverko, kiu estas perlo de la nacia lingvo kaj kiu havis gravan historian rolon por kulturo de tiu lingvo. Esperantigo de tia ĉefverko, farita kun la plej streĉita intenco transdoni ĉiujn belaĵojn de l’ originalo en la traduko kaj kun la intenco perfektigi la lingvon de traduko (t.e. Esperanton) ĝis la grado de la tradukata nacia lingvo, — tiu ĉi laboro en okazo de sukceso metas la artefaritan Esperanton sur la saman kulturnivelon kun la nacia lingvo.

Jam tiuj ĉi ambaŭ motivoj estas sufiĉaj per si mem por pravigi la laboron faritan. La prezentata Esperanto-traduko de «Eŭgeno Onegin» estas frukto de unu plena jaro da persistema laboro, kiun la subskribinto plenumis kun granda zorgo kaj vervo. Grandan klopodon kaŭzis ankaŭ la kompilado de komentaro, kiu devas komprenigi al la leganto multajn lokojn de la teksto, ne kompreneblajn sen specialaj scioj.

Aliflanke la traduko de «Eŭgeno Onegin» ne estas aparta fakto, neniel ligita kun generala laboro. Ĝi estas parto de la granda plano, starigita ankoraŭ antaŭ dek jaroj en 1920 — traduki kolektive en Esperanton ĉiujn verkojn de Puŝkin kaj doni tiamaniere al Esperanto unuan plenan verkaron de granda klasika aŭtoro! Ne necesas speciale argumenti por pruvi la tutan signifon, se tiu ĉi plano estos baldaŭ realigita. Kaj tamen ĝi fakte tre proksimas al kompleta realiĝo kaj eĉ jam nun ĝi estas plenumita grandparte.

Ekzemple, ĝis nun aperis jam en Esperanto sekvantaj pli gravaj verkoj de Puŝkin, ĉu per apartaj eldonoj, ĉu kiel ĉefa enhavparto de tiaj:

1) «La Neĝa Blovado». Rakonto. Trad. A. Grabowski. 2 eld. Varsovio 1893.— Ankaŭ: Trad. A. Tiŝer. Leipzig 1923.

2) «Boris Godunov». Dramo. Trad. V. Devjatnin. Nürnberg 1894.— 2 eld. Paris 1906.

3) «Ŝtona Gasto». Dramo. Trad. N. Borovko. Odeso 1895.

4) «Mocart kaj Saljeri». Dramo. Trad. Vs. Lojko. Paris 1905.

5) «Poltavo». Poemo. Trad. V. Devjatnin. S. Peterburg 1906.

6) «Ruslano kaj Ludmilo». Poemo. Trad. V. Devjatnin. Kazanj 1908.

7) «La pafo». Rakonto. Trad. A. Fiŝer. Leipzig 1913.— 2 eld. Leipzig 1923.

8) «La avara kavaliro». Dramo. Trad. G. Zaletov. «Literaturo» 1922.

9) «Pikreĝino». Novelo. Trad. A. Fiŝer. Leipzig 1923.

10) «La kapitanfilino». Romano. Trad. M. Ŝidlovskaja. Berlin 1927.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Зеленый дом
Зеленый дом

Теодор Крамер Крупнейший австрийский поэт XX века Теодор Крамер, чье творчество было признано немецкоязычным миром еще в 1920-е гг., стал известен в России лишь в 1970-е. После оккупации Австрии, благодаря помощи высоко ценившего Крамера Томаса Манна, в 1939 г. поэт сумел бежать в Англию, где и прожил до осени 1957 г. При жизни его творчество осталось на 90 % не изданным; по сей день опубликовано немногим более двух тысяч стихотворений; вчетверо больше остаются не опубликованными. Стихи Т.Крамера переведены на десятки языков, в том числе и на русский. В России больше всего сделал для популяризации творчества поэта Евгений Витковский; его переводы в 1993 г. были удостоены премии Австрийского министерства просвещения. Настоящее издание объединяет все переводы Е.Витковского, в том числе неопубликованные.

Теодор Крамер

Поэзия