Alia — pli moderna — tendenco, nome la «bajronismo» devenanta de la angla verkisto Lordo Byron[80], estis dominanta en la epoko, kiam estis verkata «Eŭgeno Onegin». Multaj literaturistoj de plej diversaj nacioj imitis la strangan fieran kaj ribelan humoron de la herooj de Byron. Eĉ en la unua ĉapitro de «Onegin» oni povas vidi refleksiĝon de tiu «bajronisma» spirito («Beppo»), sed jam la pluaj ĉapitroj montras radikalan forigon de la «bajronismo» kaj dominadon de tute realisma mondkoncepto, plene originala kaj natura ĉe Puŝkin.
La realismo de Puŝkin, per kiu estas saturita la romano «Eŭgeno Onegin», esprimiĝas antaŭ ĉio en la klasa karaktero de tiu ĉi verko. Apartenante laŭnaske al la klaso de antikvaj nobeloj kaj riĉaj terposedantoj, Puŝkin estis deca filo de sia klaso kaj en persono mem de sia ĉefheroo li montris antaŭ ĉio nobelon kaj bienposedanton. Superaj rondoj de la alta aristokrata «mondo» en la ĉefurbo kaj riĉaj (kvankam mizeriĝantaj) nobelaj bienoj en la provinco — jen estas la medio, pentrita de Puŝkin en «Eŭgeno Onegin».
«Pro la reformo de Petro la Granda[206], — skribas Belinskij: — en Rusio estis formiĝonta societo, tute aparta de la popolamaso laŭ sia vivmaniero… Katarino II, per favoresprima edikto, difinigis en 1785 la rajtojn kaj devojn de la nobelaro. Tiu ĉi cirkonstanco komunikis tute novan karakteron al la grandnobelaro — la sola klaso, kiu dum la regado de Katarino II atingis sian superan evolugradon kaj estis klera, edukita klaso. Pro la morala movado, komunikita de la edikto de la jaro 1785, post la grandnobelaro ekaperis klaso de meza nobelaro… Dum regado de Aleksandro I la Benita, signifo de tiu ĉi, ĉiurilate plej bona, klaso estis pli kaj pli grandiĝanta, ĉar la kleriĝo estis pli kaj pli penetranta en ĉiujn angulojn de la grandega provinco, havanta tie dissemitaj multajn nobelajn bienposedaĵojn. Tiamaniere formiĝis socio, por kiu la nobla ĝuado pri la estado fariĝis jam bezono kiel signo de aperanta spirita vivo. Tiu ĉi socio estis kontentiganta sin jam ne nur per ĉasado, lukso kaj festenoj, eĉ ne nur per dancoj kaj kartludo: ĝi parolis kaj legis franclingve, la muziko kaj desegnado ankaŭ enestis kiel necesaĵo en la plano por infanedukado… Sed kio estas la plej grava — tiu ĉi klaso ekhavis sian literaturon, jam pli facilan, viglan, sociecan kaj laikan, ol la peza, lerneja kaj libra… Influo de la literaturo al la socio estis multe pli grava, ol oni opinias ĉe ni pri tio: pliproksimigante kaj amikigante personojn de diversaj klasoj per kontakto de gusto kaj per aspirado al nobla ĝuado pri la vivo, la literaturo transformis la klason al socio… En la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento, la rusa literaturo el imitado direktiĝis al originaleco: aperis Puŝkin. Li ŝatis la klason, en kiu preskaŭ ekskluzive esprimiĝis la progreso de la rusa socio kaj al kiu apartenis li mem, — kaj en «Onegin» li decidis reprezenti al ni la internan vivon de tiu ĉi klaso, kaj kune kun ĝi ankaŭ la socion en tiu aspekto, en kiu ĝi estis dum la elektita de li epoko, t.e. en la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento…» La ideologio de la nobela klaso de bienposedantoj estas ĉie klare videbla en «Eŭgeno Onegin». Devenante el nobelfamilio, kiu estis unu el la plej antikvaj kaj «gloraj», sed kiu kun la tempo malriĉiĝis kaj estis repuŝita per la nova nobelaro, Puŝkin mem, tute nevole, esprimis en sia romano ĉiujn ideojn, proprajn por sia socia grupo. Li esprimis sian aspiradon al la bieno kampara, kiu estis ekonomia bazo de la provinca nobelaro. Sen signo de malfavoro li citis kelkaloke la unuajn elementojn de la naskiĝanta burĝaro, sed kun ironio li primokis la superan novaristokratan «mondon», kiel grupon socie malamikan por li kaj por lia klasgrupo.