«Puŝkin estis genia reprezentanto de la nobela literaturo de sia epoko», — tiel skribis la antaŭnelonge mortinta kompetenta puŝkinisto akademiano P.N. Sakulin.— «Neniu el la verkistoj de lia epoko solvis kun sama sinteza kompleteco kaj kun sama arteca forto la kurantajn taskojn de la literaturo, kiel tion faris ĝuste Puŝkin… Puŝkin estis verkisto-nobelo kaj ĉiam li konsideris sin reprezentanto de sia klaso. Peneme pliprecizigante sian klasdifiniĝon, li ĝuste rilatigis sin al la meza nobelaro, kiu precipe estis partoprenanta kreadon de la nobela kulturo kaj de la nobela literaturo… De la akra okulo de Puŝkin ne kaŝiĝis la dinamikeco de la socia vivo, kaj li estis sobre taksanta la faktojn. Vidante, ke Moskvo de la tridekaj jaroj (t.e. 1830–1840) jam pli kaj pli perdis «sian aristokratan brilon», li komprenis, ke ĝia «dekadenco» estas rezulto de «mizeriĝo de la rusa nobelaro». Tamen tiu ĉi vidaĵo ne estis por Puŝkin kaŭzo por malesperi. Se la nobelaro dekadencas, do anstataŭe, — vigle konstatas li, — Moskvo «floras en aliaj rilatoj»: la komercistaro pliriĉiĝas, la industrio kreskas kaj la kleriĝo disvolviĝas… La nobela kulturo ne devas esti senmova kaj izolita. La progreso de la lando postulas, ke variu kiel la formo de la kulturo, tiel ankaŭ la konsisto de ĝiaj laborantoj».
En tiu ĉi reala perspektiv-koncepto de Puŝkin troviĝas la ĉefa kaŭzo, kiu faras lin mem kaj lian romanon «Eŭgeno Onegin» egale multvaloraj kaj vere senmortaj malgraŭ forpasado de tempo, ŝanĝiĝo de la kulturo kaj ideoj. La nobela kulturo en Rusio, — skribis alia puŝkinisto-sociologo D. Blagój: — pro la objektivaj soci-historiaj cirkonstancoj, sukcesis atingi la plej grandan gradon de l’ evoluo, kaj Puŝkin estis ĝuste la ĉefa espriminto de tiu kulturo. Tamen, starinte sur la kulminaciaj limsupraĵoj de la siatempa nobela klereco kaj doninte nesuperitajn modelojn de la artparolo, Puŝkin eliris el la fermita rondo de sia klaso. Demokratiĝante direkte al la burĝaro, Puŝkin organizis novan rusan tutpopolan lingvon, li malsuprenigis la altetonajn odmelodiojn de la XVIII jarcento kaj kreis novan literaturon kiel ilon de la realisma vivkoncepto. Pli malfrue, post la kulturo nobela venis en Rusio la epoko de burĝa kulturo, sed pro la specifikaj politikaj kaŭzoj ĝi ne sukcesis ankoraŭ sufiĉe malvolviĝi, kiam ĝi estis uragane repuŝita de la potenca proleta revolucio. Tiu ĉi lasta nur nun forĝas siajn unuajn fundamentajn kulturprincipojn, kaj do ni havas objektive tian situacion, ke la nesuperitaj ĝis nun tiaj artverkoj kiel «Onegin» konservas sian signifon kaj valoron en senmakula pureco.
Jene karakterizas A.V. Lunaĉarskij, tiu ĉi aŭtoritata kompetentulo pri la problemoj de arto, kulturo kaj literaturo, la senmortan signifon de Puŝkin por nia revolucia epoko:
«Ekzistas neniu dubo, ke dum nia kreado ni nepre estas pasontaj tra sufiĉe longedaŭra epoko da serĉoj, formoviĝoj, tra prepara tempo… kaj ke post ili sekvos, neniam pli frue estinta, altega kulminacio de la socialisma kulturo. El la alteco de tiu ĉi nova kulminacio eble la Puŝkina nobela supropunkto ŝajnos esti nur ŝtupo, nur antaŭmonta deklivo. Sed antaŭ tiam, ĝis tio okazos, ni daŭre konsideros la atingitan de Puŝkin parolmajstrecon, se ne kiel modelon… do almenaŭ kiel ion treege superan rilate al eksterordinara proporcieco, eksterordinara harmonieco de tiu ĉi kuŝanta malantaŭ ni lumradia knabe-juneca lingva kaj stila ekvilibraĵo. Puŝkin poreterne eniĝis en la homar-kulturon, kaj la socialisma emancipiĝo de la homaro ne faros baton al li… Tio, kio formortis, la nobeleca, forbalaiĝos de li, ĝi fariĝos objekto de historia esplorado, sed kio vivas, tio floros».