Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Eŭgeno Onegin

«Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116).

Aleksandro Puŝkin

Поэзия18+

Antaŭparolo

La romano «Eŭgeno Onegin» de la granda rusa poeto A.S. Puŝkin apartenas al malmulta nombro de la epokfarantaj mondverkoj kun tute eksterordinara signifo.

Per «Eŭgeno Onegin» la rusa literaturo unuafoje ekhavis senkompare brilan nacian majstroverkon, kiu ĝis nun restas nesuperita artjuvelo kun eterna valoro.

La fama rusa publicisto kaj literatur-kritikisto V.G. Belinskij (1810–1848), kiu ludis tre gravan rolon en la historio de la rusa socio, jene karakterizis la signifon de «Eŭgeno Onegin»:

«Antaŭ ĉio, en „Onegin“ ni vidas poezie reproduktitan bildon de la rusa socio, prenita dum unu el la plej interesaj momentoj de ĝia evoluo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto „Eŭgeno Onegin“ estas poemo historia en plena senco de la vorto, kvankam en la nombro de ĝiaj herooj mankas eĉ unu historia persono. La historia valoro de tiu ĉi poemo estas ankoraŭ pli alta, car ĝi estis unua kaj brila provo en tiu ĉi speco. En ĝi Puŝkin aperas ne simple kiel poeto nur, sed ankaŭ kiel reprezentanto de la unue vekiĝinta socia memkonscio: estas merito supermezura! Antaŭ Puŝkin la rusa poezio estis ne pli ol kapabla kaj imitema disĉiplo de la Eŭropa muzo… Sed kun Puŝkin la rusa poezio el timema disĉiplo fariĝis talenta kaj sperta majstro… Kune kun la samtempa genia verko de Gribojedov „Malfeliĉo pro saĝeco“, la versa romano de Puŝkin starigis firman bazon por la nova rusa poezio, por la nova rusa literaturo…»

Detale analizante plue la tutan enhavon de la romano, Belinskij speciale substrekis la nacian signifon de la verko por la rusa socio en tiu senco, ke «Eŭgeno Onegin» laŭ sia enhavo kaj laŭ siaj ideoj estis unua vere naci-rusa kreaĵo. Sed tiun ĉi epiteton oni ne devas kompreni false. Apartenante al la tendaro de la t.n. «okcidentanoj» (t.e. partianoj de la eŭropa kulturo por Rusio) kaj energie kontraŭbatalante la ŝovinismemajn «slavofilojn», Belinskij ne estis naciisto kaj, nomante la romanon de Puŝkin «vere naci-rusa kreaĵo», li konsideris nur la veran respeguliĝon de la reala rusa vivo, ne pli.

Efektive, en la romano «Eŭgeno Onegin» ni renkontas tre multajn objektojn, faktojn kaj ideojn, kiuj ne estas rusaj laŭ sia deveno, sed estas nepre alinaciaj. Kaj tamen «Eŭgeno Onegin» pli fidele kaj bone respegulas la veran rusan nacian vivon, ol iu alia verko kun multe da «samovaroj», «bastoŝuoj», «oksikoko» kaj «sarafanoj» (vere naciaj rusaj objektoj).

Kontraŭbatalante la rusnaciajn puristojn, Belinskij skribis:

«La rusa literaturo estas ne aborigena, sed transplantita kreskaĵo. Tiu ĉi cirkonstanco donas specialan karakteron al ĝi kaj al ĝia historio; ne kompreni tiun ĉi cirkonstancon aŭ ne direkti al ĝi la tutan atenton — signifas kompreni nek la rusan literaturon, nek ĝian historion… Iuj kreskaĵoj, transportite en novan klimaton kaj replantite en novan grundon, konservas sian antaŭan aspekton kaj siajn antaŭajn ecojn; la aliaj ŝanĝiĝas en tiu kaj en la alia rilatoj, pro influo al ili de la nova klimato kaj de la nova grundo. La rusa literaturo povas esti komparata kun la kreskaĵoj de la dua speco».

Efektive, antaŭ fariĝi memstara kaj tute originala, en la komenco de sia ekzistado, la rusa literaturo plejparte estis imitanta la literaturon de aliaj pli frue evoluintaj nacioj. Precipe multe en la fino de la XVIII kaj en la komenco de la XIX jarcentoj la rusaj aŭtoroj imitis la francajn klasikulojn, kiuj siavice imitis la senmortajn Romajn kaj grekajn antikvajn modelojn. Restaĵoj de tiu ĉi imitad-kutimo konserviĝis ankaŭ en «Eŭgeno Onegin» en sufiĉe ofta citado de la mitologiaj personoj, sed malgraŭ tio la tuta romano estas trapenetrita de tute alia spirito, ol la malnova pseŭdoklasika tendenco: la tuta «Eŭgeno Onegin» spiras per sana kaj originala realismo, kiu havas nenion komunan kun la pseŭdoklasikismo, sentimentalismo kaj romantismo de la antaŭaj literaturaj verkoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Зеленый дом
Зеленый дом

Теодор Крамер Крупнейший австрийский поэт XX века Теодор Крамер, чье творчество было признано немецкоязычным миром еще в 1920-е гг., стал известен в России лишь в 1970-е. После оккупации Австрии, благодаря помощи высоко ценившего Крамера Томаса Манна, в 1939 г. поэт сумел бежать в Англию, где и прожил до осени 1957 г. При жизни его творчество осталось на 90 % не изданным; по сей день опубликовано немногим более двух тысяч стихотворений; вчетверо больше остаются не опубликованными. Стихи Т.Крамера переведены на десятки языков, в том числе и на русский. В России больше всего сделал для популяризации творчества поэта Евгений Витковский; его переводы в 1993 г. были удостоены премии Австрийского министерства просвещения. Настоящее издание объединяет все переводы Е.Витковского, в том числе неопубликованные.

Теодор Крамер

Поэзия