La 8-an de januaro 1815, en la publika solena ekzameno, ĉeestita de la plej fama tiutempa veikisto
La disciplino en la Liceo ne estis tre forta, kaj la liceanoj povis sekrete aranĝadi eĉ malgrandajn diboĉvesperojn. Ĉe la pliaĝaj kursoj al la liceanoj estis prezentita eĉ relativa libereco. La liceanoj vizitadis la hejman teatron de grafo Tolstoj kaj amindumis liajn servut-aktorinojn. Dum tiu ĉi tempo la juna Puŝkin travivis siajn unuajn amsuferojn.
En la fino de la Licea vivo Puŝkin ekhavis interrilatojn kun la plej bonaj tiutempaj poetoj — K.N. Bátjuŝkov, V.A. Ĵukóvskij, princo P.A. Vjázemskij[3]. Li fariĝis membro de literatura societo «Arzamas», en kiu grupiĝis ĉio juna kaj freŝa en la rusa literaturo. Samtempe Puŝkin ankaŭ interproksimiĝis kun grupo da husaroj, inter kiuj estis du tre talentaj personoj P.P. Kaverin[28] kaj P.J. Ĉaadajev[48]; la dua el ili havis giandan influon al la juna Puŝkin.
En 1817 Puŝkin finis la kurson de la Liceo. Ĉe la fina ekzameno li estis devigita tralegi poemon «Senkredeco», ordone sugestitan al li de la Licea estraro je puno pri esprimitaj de li «ateistaj» ideoj.
Puŝkin ne ricevis iun superan klerecon el la Liceo. Nur pro siaj geniaj kapabloj li sukcesis ĉerpi ion por si el la sensistemaj liceaj lekcioj pri la plej diversaj sciencoj, prelegitaj ofte en amplekso de universitata programo. Pli poste Puŝkin mem multe pligrandigis siajn sciojn per fervora legado.
Fininte la Liceon, Puŝkin devis ekofici kaj estis akceptita en la Kolegio por eksterlandaj aferoj. Sed li preskaŭ tute ne okupis sin pri la ofico kaj ekpraktikis sensisteman vivmanieron de la supera «mondo». Li volonte vizitadis la tiamajn «salonojn», sed pli multe li ĝuadis la plezuraventurojn. Li partoprenis en la societo «Verda Lampo», kiu estis iom frivola, iom literatura kaj iom politika kaj en kiu kolektiĝis progresema nobela junularo, havinta rilatojn kun tiutempe multaj sekretaj organizaĵoj, celantaj starigi demokratan konstitucion en Rusio. En tiu ĉi medio, sub influo de la nomita jam P.J. Ĉaadajev, A.I. Turgenev k.a. kaj ankaŭ sub influo de legado kaj propraj meditoj, dum tiu ĉi periodo kombiniĝis la politikaj vidpunktoj de Puŝkin.
Jam en la lastaj monatoj de la Licea vivo Puŝkin verkis versojn kontraŭ la ekzistinta tiam monarkia cara reĝimo, kaj tiu ĉi tendenco evoluis ĉe Puŝkin ankoraŭ plu post la Liceo. Li komencis per sufiĉe modestaj alvokoj al la registaro apogi sin sur la leĝeco (en la odo «Libereco» 1817) aŭ liberigi la servutan kamparanaron (en «Kamparo» 1818), sed iom post iom li venis logike ĝis la ekstremaj revoluciaj konkludoj (en «Al Ĉaadajev» 1818 k.a., sed precipe en «Ponardo» 1821). Tiaspecaj versaĵoj kaj epigramoj pri la caro, pri la militministro Arakĉéev, pri la klerigministro princo Golicin, pri la arkimandrito Fotio kaj pri aliaj subtenantoj de la tiama registaro estis multe disvastiĝantaj per manskribitaj kopioj. Pri tiuj ĉi versoj de Puŝkin oni denuncis al la caro Aleksandro I kaj li decidis puni la aŭtoron. Estis intencite ekzili lin al Siberio, sed nur defendo de V. Ĵukovskij savis lin de tiu ĉi minaco, ĉar Ĵukovskij kiel edukinto de la tronheredanto havis kelkan influon ĉe la kortego. Tial oni decidis nur ke Puŝkin estu ekzilita for el la ĉefurbo kaj veturu ofici en la sudo. En tiu ĉi tempo Puŝkin finis sian unuan grandan poemon «Ruslano kaj Ludmilo»[5].
Puŝkin veturis al la urbo Ekaterinosláv (nun Dnipropetróvsk), sed grave ekmalsanis kaj estis kunprenita de la preterveturinta familio de Rajevskij al Kaŭkazo. La naturo de Kaŭkaza montaro multe impresis al Puŝkin kaj tie ĉi li verkis sian duan grandan verkon «Kaŭkaza kaptito». Plue, Puŝkin veturis al Krimeo kaj tie ĉi li verkis la trian grandan poemon «Baĥĉisaraja Fontano».
El Krimeo Puŝkin veturis Besarabion al la urbo Kiŝinév, kie li devis ofici. Tiu ofico ne estis granda ŝarĝo por Puŝkin, ĉar lia estro, bonanima maljunulo, generalo Inzov prezentis al li plenan liberecon. Puŝkin multe enuis en Kiŝinév, sed ankaŭ sufiĉe multe laboris: li verkis tie la poemojn «Fratoj-rabistoj», «Gabrielado» kaj multajn aliajn versaĵojn. En Kiŝinév Puŝkin multe interesiĝis ankaŭ pri la tiutempaj politikaj okazintaĵoj: ribelo de la grekoj, revolucia movado en Napolo kaj en Hispanio, morto de Napoleono[93] k.t.p. En Kiŝinév maturiĝis la politikaj kaj religiaj opinioj de Puŝkin, ĉar ĝuste tie li verkis la jam pli frue cititan revolucieman versaĵon «Ponardo» kaj la antireligian poemon «Gabrielado», kies aŭtoreco faris poste multajn embarasojn al Puŝkin.
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки