La edzino de Puŝkin ne havis veran amon al sia edzo kaj ŝia konduto en la «mondo» havigis multajn motivojn por diversaj klaĉoj. Tiuj urbaj klaĉoj kunigis la nomon de la edzino de Puŝkin kun la nomo de George Dantès, brilanta oficiro, adoptita filo de nederlanda ambasadoro en Peterburgo barono Heeckeren. Ĉar Puŝkin havis multajn personajn malamikojn, kiuj parte malamis la poeton pro liaj galaj epigramoj, tiuj malamikoj uzis la okazon por liveri al li kiel eble plej multe da malagrablaĵoj. Puŝkin komencis ricevadi ofendajn anonimajn leterojn, en kiuj ekzemple li estis nomata kiel «historiografo de la ordeno de kornoportantoj» k.t.p. La ekscitita Puŝkin elvokis Dantès al duelo. En novembro 1836 la amikoj de Puŝkin sukcesis evitigi tiun ĉi duelon, sed malgraŭ edziĝo de Dantès kun fratino de la edzino de Puŝkin, farita por solvi la konflikton, la situacio rekomplikiĝis. La 27-an de januaro 1837 okazis la duelo de Puŝkin kun Dantès, en kiu Puŝkin estis mortige vundlta. En kruelaj suferoj la poeto vivis dum du tagnoktoj kaj la 29-an de januaro 1837, je la 2 h. 45 m. posttagmeze, li mortis, ĉirkaŭita de siaj amikoj. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al la librobretoj; li diris: «Adiaŭ, amikoj!»
(La biografio estas kompilita precipe laŭ la enkonduka artikolo por la plena verkaro de A.S. Puŝkin, redaktita de Valerij Brjusov).
Eŭgeno Onegin
Romano en versoj
El la rusa lingvo tradukis kaj komentis N.V. Nekrasov
Pétri de vanité il avait encore plus de cette espèce d’orgueil qui fait avouer avec la même indifférence les bonnes comme les mauvaises actions, suite d’un sentiment de supériorité, peut-être imaginaire.
Tiré d’une lettre particulière.[1][Dediĉo]
Al Petro Aleksandroviĉ Pletnjov[2]
Sen la intenco mondon tenti,Nur kun la ŝat’ al amikec’,Dezirus mi al vi prezentiDonacon indan laŭ la dec’Al via bela bonanimoPlenplena de la sankta rev’Kaj de la poezi-intimo,Supera simplo, nobla dev’;Do tamen kun favor’ sen limoAkceptu donon de la muz’,Ĉapitrojn gajajn, jen amarajn,Jen idealajn, jen vulgarajn,Senzorgan frukton de l’ amuz’,De la maldorm’ en nokta denso,De la inspira penlabor’,Observojn de malvarma mensoKaj notojn de malĝoja kor’.Ĉapitro unua