Читаем Eŭgeno Onegin полностью

La, sotto i giorni nubilosi e brevi,Nasce una gente a cui l’ morir non dole.[179]Petr.[75]
I
Vidinte, ke Vladimir irisFor el la hal’, Onegin nunEnuon ree ekakiris,Kontenta pri la venĝa pun’.Kaj Olga ankaŭ eksopiris,Al Lenskij iri ŝi deziris,Kaj la kotilion’ sen fin’Inkube tede premis ŝin.Sed jen ĝi finis. Vespermanĝo.Jam komenciĝis la prepar’De la litaĵoj por gastar’Tra l’ tuta domo. DormaranĝoAllogas ĉiujn. Pri vetur’Al hejm’ Onegin riskis nur.
II
Paciĝis ĉio: en salonoLa peza ronkas PustjakóvKun sia peza vivduono;Gvozdin, Bujánov, PetuŝkóvKaj Flánov ne en bona fartoEkkuŝis sur seĝar’ kun arto,Kaj en manĝej’ sur planka trab’Monsieur Triqué en nokta ĉap’.La fraŭlinar’ ĉe TatianaKaj Olga dormas kun feliĉ’.Kaj sole ĉe fenestra niĉ’Sub la radio de Diana[52]Ne dormas Tatiana nur,Rigardas ŝi al nokt-obskur’.
III
Per veno de Eŭgen’ subita,Per lia karesem-esprim’Kaj per kondut’ kun Olga glitaĜis profundeco de l’ anim’Ŝi penetritas; ne komprenasŜi lin eĉ iel; kaj ĉagrenasŜin ĵaluzema kormalsan’.Samkvazaŭ malvarmega man’Ekpremas koron kaj terurasDe nigrabismo fundekstrem’.«Mi falos», Tanjo diras mem:«Sed la pere’ pro li plezuras.Ne plendas mi: por kiu cel’?Ne helpos al feliĉ’ akcel’».—
IV
Antaŭen, historio mia!Novul’ atendas nin sur lim’.Ĉe Krasnogórje idilia,Bien’ de Lenskij, en proksim’Nun loĝas, eĉ kun bonspirito,Samkiel filozof-ermito,Zaréckij, iam skandalant’,Ĉeful’ de kartludista band’,Drinkeja tribunul’ ekstrema,Sed nun simplulo estas liKaj fraŭla patr’ de famili’,Fidinda bienul’ pacemaKaj eĉ honesta vir’ sen mok’:Boniĝas tiel la epok’!
V
De l’ mond’ flatema iam voĉoInstigis lin al eg-aŭdac’:Per la pistolo sen riproĉoLi povis trafi al kart-as’Je la kvinklafta longdistanco,Sed en milita cirkonstancoLi distingiĝis en ekstaz’En unu foj’: al kot’ kun ŝmac’Li de l’ ĉeval’ ebrie falisKaj tuj la francoj kaptis lin!Moderna Regulus[180], li sinAl la katenoj mem installsPor ĉiutage ĉe Verri[181]Botelojn prunte trinki tri.
VI
Li povis sprite polemiki,Ŝajniĝi sen inteligent’,Saĝulon lerte mistifkiĈu kaŝe, ĉu en evident’,Eĉ kvankam liaj faroj multajPor li ne restis senrezultajKaj iufoje en okaz’Lin mem trafadis embaras’.Li sciis iam gajsagaci,Respondi kvazaŭ malsaĝul’,Silenti iam kun kalkul’Kaj iam kun kalkul’ malpaci,Amikojn igi en koler’Ekstari ĉe la barier’,
VII
Aŭ ilin al la pac’ revokiPor kuntagmanĝ’ en reciprok’,Kaj poste ilin jam primokiPer gaja ŝerco kaj mensog’.Sed alia tempora[182]. Bravado(Samkiel ankaŭ amrevado)Forpasas kun la vigla jun’,Kaj do Zaréckij mia nun,Kaŝinte sin de l’ vivminacojSub densa ombro de frangol’,Saĝule vivas nun en sol’,Brasikon plantas laŭ Horatius,Anserojn bredas por negoc’,Instruas bubojn pri aboc’.
VIII
Li estis tamen ne malsaĝa,Kaj sen estim’ al lia kor’Eŭgen’ lin ŝatis pro kuraĝaDe liaj rezonadoj mor’.Li renkontadis lin kun ĝojoKaj ankaŭ en ĉi tiu fojoNe miris, kiam en maten’Li lin ĉe si ekvidis jen.Zaréckij rompis kun ridetoKomencajn vortojn de salut’Kaj al Onegin sen diskut’Leteron donis de l’ poeto.Onegin ĉe fenestro ĝinTralegis mute ĝis la fin’.
IX
Ĝi estis nobla kaj tre ĉarmaElvok’ mallonga aŭ kartel’:L’ amikon kun ĝentil’ malvarmaElvokis Lenskij al duel’.Onegin per ekmov’ unua,Turninte sin sen vorto plua,Al la sendito de l’ poet’Respondis: ĉiam en la pret’.Zareckij do ekstaris inde;Li resti ne deziris pli,Klopodojn hejme havis li,Kaj tuj eliris; sed restinteEn sol’, Eŭgeno sen kontent’Sin mem riproĉis en prudent’.
X
Kaj juste: lin jam ne amuzisSub sobra juĝo tiu dram’.Li sin pri multo ekakuzis:Unue li ne pravis jam,Ke pri la milda jun-amsentoLi ŝercis tiom sen atento.Kaj due, la dekokjarul’Frenezi rajtas en korbrul’,Ĝi pardoneblas. Sed Eŭgeno,Ŝatante la junulon mem,Ja devus sen ekscitiĝem’Ne esti pilko je fadeno,Ne esti bub’ kun luktfervor’,Sed vir’ kun saĝo kaj honor’.
XI
Li povus al sincer’ instigiKaj ne hirtiĝi kvazaŭ best’;Li devus tute senarmigiLa junan koron. «Sed en rest’Jam tro malfruas; tempo pasis…Cetere — pensas li — okazis,Ke intervenis kun insist’Klaĉema, sperta duelist’ …Jes, certe: nur ignoron fianMeritus lia ruza klaĉ’,Sed flustroj, mokoj, babilaĉ’ …Kaj jen do opini’ socia![183]Risorto de l’ honor’ kaj hont’!Sur ĝi turniĝas do la mond’!
XII
Bolante je malam’ sen baro,Atendas hejme la poet’;Kaj jen venigis la najbaroRespondon de l’ duela vet’.La ĵaluzul’ sin sentas feste!Li timis nur, ke lertagesteŜercigus ĉion la rival’Per elpensaĵo laŭ formal’Kaj bruston turnus for de l’ pafo.Nun ĉiuj duboj estas for:Jam morgaŭ ili en aŭror’Ĉe muelej’ kun ĝusta trafoAlvenu kaj al la tempi’Ekcelu aŭ al la tibi’.
XIII
Malami la koketulinonDecidis kaj revidi eĉNe volis Lenskij ŝin obstine,Horloĝon sekvis li kun streĉ’,Sed svingis li per mano fine —Kaj venis al la najbarinoj.Konsterni Olga-n per vizit’Li opiniis en subit’,Sed estis vane: tute sameRenkonte al la junpoet’Ŝi saltis de la peronet’,Simile je l’ espero, flame,Kun ĝoj’, kun pura konscienc’Kaj kun neniu diferenc’.
XIV
«Hieraŭ kial vi foriĝis?»Unue ŝi demandis lin.En Lenskij sentoj tuj miksiĝisKaj mute li konsternis sin.Foriĝis la ĵaluz’, koleroSub tiu ĉi rigard-sincero,Sub tiu dolĉa simpl-esprim’,Sub tiu vigla bon-anim’!..Kaj li kun ravo rigardetas.Li vidas: daŭras plu la am’;Kaj kun sincera peto jamLi la pardonon peti pretas,Li serĉas vortojn en sufiĉ’,Li preskaŭ sanas pro feliĉ’ …
XV
[Jes, jes, — atakoj de l’ ĵaluzoJa estas samo kiel pest’,Samkiel febro, splen-kontuzo,Samkiel frenezeca est’.Ĝi flamas kiel tif’ akuta,Ĝi ardas en delir-kondutoKun sonĝ-inkuboj, kun vizi’.Amikoj miaj, gardu di’!Teruras tiu ĉi torturoPli ol eĉ iu gilotin’.Se iu eltoleris ĝin,Nu, tiu ĉi eĉ kun plezuroEn fajron irus en trankvil’Aŭ metus kapon sub hakil’.
XVI
Mi per riproĉo ne dezirisTrankvilon tuŝi de la tomb’;Ŝi mortis, kiun mi admirisEn mia juna viv’ sen tromp’,Al ŝi mi dankas pro la spertoTerura kaj pro l’ amkonverto.Ŝi kiel al naivinfan’Al la anim’ per dolĉa man’Instruis pri l’ amara temo;Flamigis sangon ŝi en kor’,Ŝi ĝin agitis por ammor’Kaj por kruela ĵaluzemo;Sed pasis tiu peza tag’;Do dormu mia vund-imag’!][184]
XVII
Kaj ree ema por sopiri,Kun Olga apud sia brak’,Vladimir ne kapablas diriEĉ vorton pri l’ pasinta tag’;Li pensas: «Mi savanto estu.Malhelpu mi, ke malhonestuLa kripligant’ de l’ juna kor’Per sia flat’ kaj tent-labor’;Ke vermo aĉa kaj venenaPenetru al la bellili’Kaj velku ĝia junfoli’Post viv’ apenaŭ dumatena».Signifis tio laŭ logik’:Duelu mi kun la amik’.
XVIII
Se scius li pri l’ vund’ malsanaĈe Tatiana en la kor’!Se ankaŭ scius Tatiana,Se povus ŝi en ĝusta hor’Ekscii, ke sur mort-arenoKonkuros Lenskij kaj Eŭgeno;Ha, eble tiam ŝia am’L’ amikojn rekunigus jam!Sed pri ĉi tiu amo tuteNeniu sciis laŭ natur’.Onegin ja silentis nur;Suferis Tatiana mute;Scipovus nur la vartistin’,Se sagacec’ pli dotus ŝin.
XIX
Dum la vespero Lenskij restisDistrita, jen kun gaj’, jen mut’;Sed kiu muzlulita estis,Samspecas ties ĉi kondut’:Sidiĝis li ĉe klavikordojnKaj prenis samajn nur akordojn,Rigardis Olga-n kun esper’Kaj flustris: ĉu feliĉ’, en ver’?Malfrue; venas tempo iri.Dolorpremiĝis lia kor’;De Olga disiĝante for,Li sentis sian koron ŝiri.Kun miro lin rigardas ŝi:«Vi sanas?» — Jes.— Kaj iris li.
XX
Pistolojn, ĵus li hejmen venis,Esploris li kun certa cel’;Senvestiĝinte, li elprenisDe Schiller libron ĉe kandel’;Sed lin ĉirkaŭas unu penso;La kor’ ne dormas en intenso:En brila belo je vizi’Li vidas Olga-n antaŭ si.Vladimir fermas for la libronKaj prenas plumon; lia vers’Sonore fluas en dispers’Pri amabsurd’. Lirikan vibronSentante, laŭtdeklamas li,Samkiel Delvig[185] en ebri’.
XXI
Ĉi tiuj versoj konserviĝis;Mi havas ilin ankaŭ nun:«Ho, kien, kien vi foriĝis,Tagar’ de mia ora jun’?Venonta kion portas tago?Mi ĝin ne trovas en imago,Ĝi en profundo kaŝas sin.Sed pravas la fatal-destin’.Ĉu falos mi per sag’ trafite,Ĉu ĝi traflugos preter mi,Egale bona estos ĝi:Vivhoroj pasas intermite;Benata estu tagseren’Kaj ankaŭ de mallumo ven’!
XXII
«Ekbrilos morgaŭ sunradioKaj ludos hele luma tag’;Sed mi, mi eble jam sen scioEn tomba kuŝos sarkofag’,Kaj la memoron pri l’ poetoEnglutos la fluanta Leto[186],La mondo jam forgesos min;Sed ĉu vi venos, belulin’,Por larmi super urno miaKaj pensi: ja min amis li,Kaj ja dediĉis li al miMatenon de junvivo sia!..Ho, amikin’, koramikin’,Alvenu do: mi vokas vin!..»
XXIII
Ĉi tiel verkis li malklare(Ĝin romantismo nomas ni,Sed romantismon eĉ kompareNenian fakte vidas mi),Kaj fine antaŭ la matenoKun laca kapo li apenaŭEkdorme klinis sin en fal’Ĉe l’ moda vorto ideal’;Sed ĵus li forgesiĝis dorme,Jam la najbar’ en plena pret’Envenas al la kabinet’Kaj vekas Lenskij-n tuj informe:«Leviĝu: jam la sepa hor’.Onegin eble ĉe l’ deĵor’.»
XXIV
Sed li eraris: ĉar plendormisEŭgeno tiam en la lit’.Jam noktaj ombroj sin disformisKaj kriis kok’ en koincid’;Onegin dormas plu profunde,La suno lumas jam abunde,Kaj neĝblovado sur eben’Turniĝas brlle; sed Eŭgen’Ankoraŭ sin ne ellitigis,Ankoraŭ dormo regas lin.Sed jen vekiĝis li en fin’Kaj la kurtenojn for disigis;Li vidas, ke delonge pliFrutempe devis iri li.
XXV
Tuj sonorigas li. KurvenasAl li servisto — franc’ Guillot[187],Tolaĵon kaj pantoflojn tenasLi por Eŭgenon helpi do.Rapidas sin Onegin vestiKaj al Guillot ordonas estiKun li kaj preni sen babil’La keston kun batalarmil’.Jen li sidiĝas en glitĉaronKaj flugas al la muelej’.Jen venis li. Malvarme plejLi de Lepage[188] la pistolparonOrdonas porti kaj por hor’Konduki la ĉevalojn for.
XXVI
Atendis Lenskij ĉe la digoLin jam senpacience plej;Zareckij dume kun intrigoĈikanis pri la muelej’.Onegin pardonpete venas.«Sed kie estas, — ne komprenasZareckij, — via sekundant’?»Klasika duelist’-pedant’,Li estis vera metoduloKaj nur permesis laŭ la mor’Ne iel homon murdi for,Sed laŭ severa art-regulo.Laŭ leĝoj de la origin’(Pro tio ĉi ni laŭdu lin).
XXVII
«La sekundant’? — Eŭgen respondas:—Jen estas li, monsieur Guillot.Sen kontraŭdir’ li korespondasAl ni, eĉ kvankam ne hero’Kaj eĉ ne fama hom’ li estas,Sed nepre bona knab’ honesta.»Zareckij haltis en ĉagren’.Al Lenskij diris nun Eŭgen’:«Komenci ĉu?» — Jes, — senprotesteRespondis Lenskij. Ili nunEkiris post la digon. DumZareckij kun la knab’ honestaKontraktas grave kun solen’,La malamikoj staras jen.
XXVIII
La malamikoj! Ĉu disigisDelonge ilin sangavid’?Ĉu antaŭlonge ilin ligisLa amikeca kundivid’De l’ penso, manĝo kaj afero?Nun ili kun heredkolero,Timige kvazaŭ en inkub’,Malvarmasange kaj sen dub’Mortigon celas reciproke…Ĉu ne ekridi en subit’Ĝis ne verŝiĝis sangfluid’;Ĉu ne paciĝi nun surloke?..Sed timas la malprava hont’Sovaĝan juĝon de la mond’.
XXIX
Jen nun ekbrllis la pistoloj:Ŝargilon enmartelas man’;En tubon glitas kugl-ampolojKaj jam unue klakis ĉan’.Ŝutiĝas per grizeta sabloSur breton pulv’. En firm-establoStreĉita estas la silik’.Post arbostumpon sen instig’Guillot ekstaras konsternite.L’ amikoj senpaltiĝas nun.Zareckij paŝojn tridek duĜust-elmezuris difinite.L’ amikoj staras sen human’Nun kun pistol’ en ĉies man’.
XXX
«Nu, proksimiĝu».Plej rigideLa malamikoj al la cel’Per firma iro malrapideKvar paŝojn faris sen ŝancel’,Kvar ŝtupojn de la mort-diveno.Pistolon sian nun EŭgenoUnua jam en akurat’Komencis levi dum irad’.Kvin paŝojn ili pli aldonis,Kaj Lenskij ankaŭ jam en pret’Komencis celi rekte — sedOnegin pafis… Jen eksonisPor la poet’ fatala hor’:Pistolon li ellasas for, —
XXXI
La manon metas li sur koronKaj falas. Ĉeson de la viv’Rigard’ esprimas, ne doloron.Simile sur montar-dekliv’,Brilante sub la suna brulo,Defalas glite neĝobulo.Al la junul’ ĉe tiu vid’Onegin kuras kun rapid’,Rigardas, vokas lin… sed vane.Li estas for. La junpoet’Frufinon trovis en kviet’!Ekspiris ŝtormo uragane,Flor’ velkis en matena klar’,Fajr’ estingiĝis sur altar’!..
XXXII
Senmove kuŝis li, kaj strangaRipozis pac’ sur lia frunt’.Vaporiĝante fluis sangoSur trapafita brust’ el vund’.Ĵus brulis antaŭ nur momentoEn tiu koro ama sento,Inspir’, espero kaj malam’:Sed nun en ĝi fariĝis jamSamkiel en loĝej’ sen homo,Mallum’ eterna kaj malbru’;Ĝi reviviĝos jam ne plu.Per kret’ fenestroj de la domoŜmiritas. Mankas la mastrin’,Kaj mankas voj’ por trovi ŝin.
XXXIII
Agrablas tre per epigramoInciti al la malamik’Kaj vidi, kiel kun ornamoDe siaj kornoj laŭ efik’En la spegulon li rigardasKaj sin rekoni tre singardas;Eĉ pli agrablas, kiam liMalsaĝe blekas: estas mi!Ankoraŭ pli agrablas ŝancoPor li prepari ĉerkon nunKaj celi jam al lia frunt’El respektinda spacdistanco;Sed sendi lin al prapatrar’Ne tre agrablas, estas klar’.
XXXIV
Kaj kiam per pistolo viaMurditas juna kamarad’,Pro nur rigard’, respondo iaVin ofendinta dum drinkad’,Aŭ pro alia bagatelo,Aŭ eĉ fiere al dueloMem elvokinta vin sen tim’,Vi diru rekte el anim’,Do kion sentus vi ĉevide,Se sur la tero antaŭ viKun morto sur la frunto liTutrigidiĝas malrapideKaj mutas kvazaŭ je la mok’Al via senespera vok’?
XXXV
Preminte korangoroplenePistolon sian per fingrar’,Rigardas Lenskij-n nun Eŭgeno.«Nu, mortis», diris la najbar’.Li mortis!.. Pro ĉi tiu diroEŭgen’ ektremas kun sopiroKaj iras voki homojn mem.Zareckij metas kun zorgem’Kadavron sur glitveturilon;Terur-trezoron tiun ĉiTransportas al la hejmo li.Ĉevaloj ronkas, ŝtalbridilonSapumas ili per blankŝaŭm’Kaj jen ekflugis ili jam.
XXXVI
Amikoj, la poeton certeKompatas vi: ja dum florad’De la esperoj, eĉ sensperte,Nur ĵus el la vindita stat’,Li velkis! Kie estas ardoKaj nobla akcelad-hazardoDe l’ junaj sentoj, juna saĝ’Kun dolĉo, ideal’, kuraĝ’?Do kie estas amdeziroj,Aspir’ al scio kaj labor’,Tim’ je malvirt’ kaj malhonor’,Kaj vi, intimaj revsopiroj,De la netera viv’ vizi’,Sonĝar’ de l’ sankta poezi’!
XXXVII
Tre eble, por la glor-admir’ aŭPor bon’ de l’ mond’ naskiĝis li;Silentiĝinta lia liroLaŭtigi povus kun magi’Sonoron dum jarcentoj. AnkaŭAtendis sur ŝtupar’ de l’ rangojLin eble plej supera ŝtup’.Aŭ eble lia ombr’, sen dub’,Kun si forportis kun enigmoSekreton sanktan kaj por niPereis voĉo de geni’,Kaj ne atingos alta himnoDe l’ tempoj ĝin tra tomba bar’,Nek danka ben’ de l’ popolar’.
XXXVIII
[Kun multe da venen-doloro,Sen fari multe da bonfar’,Li povus per senmorta gloroAperi en la gazetar’.Kun trompo aŭ kun boninstruo,Sub malbenad’ aŭ laŭda bruo,Minace povus pasi liĜis morti en la finstadi’Ĉe vid’ de siaj glor-trofeojJen laŭ Kutuzov[189]Nelson[190],Ekzile laŭ NapoleonAŭ pendigite laŭ Riléev[191].............................................................................................................][184]
XXXIX
Sed povus esti ankaŭ: sortonLi ordinaran havus jam.Laciĝus la junaĝaj fortoj,Paciĝus la anima flam’.Ŝanĝiĝus la poet’ je multo,Forlasus muzojn kaj kun stultoEdziĝus; en feliĉa stat’,Kornul’, li dormus en ĥalat’[100];Ekkonus vivon li reale,Podagron havus frue li,Dikiĝus ĉiam pli kaj pli,Enuus, manĝus kaj finaleEn lito mortus li en mez’De familia plorfrenez’.
XL
Sed kio estus ajn, leganto,Ve, la poeto, junamant’,Enpensiĝema belrevantoMurditas per amika man’!Ekzistas loko: ĉe l’ bieno,En kiu loĝis l’ id’ de l’ beno,Kreskadas kune pinoj du:Sub ili serpentumas flu’De riveret’ al valo strie.Paŝtisto tien venas porRipozi en tagmeza hor’,Rikoltistinoj ĉerpas tieLa akvon. Tie en silent’Tre simpla staras monument’.
XLI
Ĉe ĝi (dum ekkomencas fluonPrintempa pluv’ al la kampar’)Paŝtist’, el bast’ plektante ŝuon,Pri Volga[192] kantas kun amar’;Kaj juna urbanin’ apere,Gastanta en kampar’ somere,Dum sole ŝi en firma sid’Tra l’ kampoj rajdas kun rapid’,Haltigas antaŭ ĝi ĉevalon,Tirinte bridon por moment’,Kaj jen tralegas kun atent’,Turninte for ĉapelvualon,Surskribon simplan — kaj larmer’Ĉe ŝi aperas kun sincer’.
XLII
Kaj paŝe plu ŝi rajdas soleEn meditemo kaj sen vort’;Okupas longe ŝin nevoleDe Lenskij la fatala sort’;Kaj pensas ŝi: «Sed Olga kion?Ĉu longe ŝi kor-emocionSuferis kun turmenta plor’?Kaj ŝia do fratin’, ĉu for?Kaj kie ankaŭ la dandeto,Strangul’, ermit’ el mondpublik’,Por modulinoj malamik’,La mortiginto de l’ poeto?»Pri li detale per rakont’Mi reraportos en estont’,
XLIII
Sed nur ne nun. Eĉ kvankam koreHeroon mian amas miKaj lin nur lasas provizore,Nun ne pensemas mi pri li.Al prozo mia aĝo celas,Ĝi rimon petoleman pelas,Kaj mi — mi ja konfesas mem —Ĝin sekvas sen diligentem’.Makuli fluge tutfoliojnNun mia plum’ ne emas plu;Ĉu en silento, ĉu en bru’,Severaj zorgoj, sed aliaj,Kaj revoj, sed malvarmaj jam,Maltrankviligas min sen flam’.
XLIV
Ekkonis novajn mi preferojn,Ĉagreno nova kaptas min;Sed mi ne havas plu esperojnKaj mi bedaŭras pri la fin’.Revado! Kie via suno?Kaj kie, rimo via, juno?Ĉu do laŭvere sen opon’Forvelkis, velkis ĝia kron’?Ĉu ankaŭ do, sen elegio,Forflugis jam en efektiv’Printempo eĉ de mia viv’(Ĝis nun mi ŝercis nur pri tio)?Ĉu do neeblas jam reven’?Ĉu jam mi tridekjaros jen?
XLV
Do mi vivmezon nun ricevas,Konfesi tion devas mi.Do adiaŭi nun ni devas,Junaĝo mia gaja, vi!Mi dankas vin por ĝu-admiroj,Por korsuferoj, por sopiroj,Por brufestenoj sen kompar’,Por via tuta donacar’;Mi dankas vin. En maltrankviloKaj en silento kun feliĉ’Mi ĝuis vin… ĝis la sufiĉ’;Sufiĉas! Kun animfaciloNovvojon mi komencas nunPor ekripoz’ en oportun’.
XLVI
Mi retrospektu. Do, adiaŭ,Vi, lokoj, kie en kutim’Maldiligente kaj pasieMi tagojn vivis en intim’.Kaj vi, inspiro de l’ juntagoj,Instigu min al mensimagoj,Vigligu min el dorminklin’,Pli ofte vizitadu min,Ne lasu ke la kor’ poetaKrudiĝu kaj en plena dron’Pereŭ kiel peza ŝton’En morta ranto societa,[En mezo de fierular’Kaj stultular’ sen iu far’,
XLVII
En mez’ de ruzaj, hipokritajInfanoj de dorlot-eduk’,Krimuloj tedaj kaj malspritaj,Juĝistoj kun tendenca juk’,En mez’ de vantulinoj piaj,En mez’ de sklavoj senkonsciaj,En mez’ de plej ĝentila ag’De perfidad’ en ĉiu tag’,En mezo de rigor-postulojDe senanima konvenec’,En mez’ de teda malplenec’De babiladoj kaj kalkuloj,][193]En tiu marĉo, kie miMin banas, amikar’, kun vi!
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия