Читаем Eŭgeno Onegin полностью

Ho, Moskvo, amfilin’ Rusia,Ĉu trovi saman kiel vi?Dmitriev[194].Ĉu eblas do ne ami Moskvon?Baratinskij[125].Malŝati Moskvon! Jeninflu’ de la soci’!Pli bonas kie do?— Ne estas kie ni.Gribojedov[183].
I
Pelate de printemp-radioj,Neĝar’ el montoj en defal’Defluis per malpuraj striojAl subakvita herba val’.Rldete la natur’ serenaTra dorm’ renkontas jarmatenon;Pli bluas la ĉiel’ en klar’;Verdiĝas pufe la arbar’Ankoraŭ travidebla fore.Por kamp-tributo la abel’Jam flugas el la vaksa ĉel’.Sekiĝas kampoj multkolore;Brutar’ paŝtiĝas, kaj en pal’De l’ nokt’ jam kantis najtingal’.
II
Malĝojas mi pro via veno,Printempo! De la am’ sezon’!Ho, kia stranga malserenoEn mi naskiĝas je reson’!Kun kia peza korturmentoMi ĝuas je printempa ventoBlovanta kontraŭ la vizaĝ’Sur fono de l’ kampar-pejzaĝ’!Do ĉu mi jam ne konas ĝuon,Kaj ĉio, kio kun facil’Vigligas nin per ĝoj’ kaj bril’,Nun donas tedon kaj enuonAl mia jam malviva kor’,Kaj ĉio ŝajnas sen kolor’?
III
Aŭ ĉu sen ĝoj’ pri la revenoDe la velkinta foliar’Ni rememoras kun ĉagrenoPri perdo de l’ pasinta jar’;Aŭ ĉu refloron de l’ naturoNi ligas en konstern-teruroKun velk’ en nia propra aĝ’Ne renaskebla, je domaĝ’?Verŝajne, venas al la pensojDum sonĝo de la poezi’Printemp’ alia en vizi’Kaj niajn korojn kun intensojTremigas ĝi per rev-girland’Pri bela nokt’ en fora land’ …
IV
Jen tempo: bonaj dormemuloj,Saĝuloj kiel Epikur’[195],Vi, senpasiaj feliĉuloj,De Levŝin[196] idoj laŭ natur’,Priamoj[175] kan kampar-inklinoj,Kaj vi, sentemaj sinjorinoj,Printemp’ vin vokas al kampar’,La tempo de varmec’ kaj klar’,De floroj, de laboroj kampajKaj nokt-promenoj kun inspir’.Al kampoj do! Kun ĉi aspir’Veturu do en vicoj rampajKaleŝe aŭ en poŝta ĉar’El post la urba barilar’.
V
Kaj vi, leganto gravinflua,En la kaleŝ’ kun oportun’Veturu el la urbo brua,En kiu gajis vi ĝis nun;Kun mia Muz’ kapricpoemaNi iru al kverkar’ bruemaĈe flua riveret’ sen nom’,En loko, kie stranga hom’ —Eŭgeno senokupa mia,Ermite loĝis vintre ĵusEn proksimec’ de l’ sen amuz’Revanta Tanjo emocia;Nun mankas li pro forvetur’ …Malĝoja signo restas nur.
VI
Ni iru inter montorondoAl loko, kie riveret’Tra tilibosko per fluondoHerbejon pasas en kviet’.Kantadas tie najtingalo,Sovaĝa floras roz’ en valo,De font’ aŭdiĝas plaŭda son’ —Videblas tie tomba ŝton’Sub pin’ duobla altapinta.Surskribo diras kun solen’:«Vladimir Lenskij kuŝas jen,La tiomaĝe pereintaPer brava morto de hero’.Poet’ — junul’, ripozu do!»
VII
Ĉe tiu urno tra silentoSur pina branĉo en aer’Svingetis iam frua ventoFlorkronon belan kun mister’.Vespere al ĉi tiuj pinojVenadis iam du fratinojKaj ĉe la tombo sub la lun’Ploradis ili en komun’.Sed nun… jam forgesiĝis pleneLa monumento kaj la voj’Al ĝi. Kron’ mankas en ĉi foj’;Paŝtisto sola tie peneKaduka, griza kantas nurDum ŝuplektad’ el basta ŝnur’.
VIII
[Sed foje en vespera horoFraŭlino venis tien ĉi,Kaj ŝajnis, kvazaŭ per angoroTre agitita estis ŝi.Kaj kvazaŭ kun sekreta timo,Kun plor’, kun plendo en animoĈe l’ tombo staris la fraŭlin’Kun brakotrem’ kaj kapoklin’.Sed tuj per paŝoj rapidemajAtingis juna ŝin ulan’Kun belstatur’ kaj forta san’,Kun lipharetoj hok-ekstremaj,Kun larĝaj ŝultroj de soldat’Kaj kun fiera sprontintad’.
IX
Ŝi la ulanon ekrigardisKaj ekpaliĝis kun ekspir’:Rigardo lia brila ardisĈagrene kun nenia dir’.Kaj kune en silento decaKun li el tiu lok’ orfecaLa fianĉin’ de Lenskij jenForiris jam sen realven’.Almenaŭ el la tomb’ ne venisFantomo lia kun ĵaluz’En tiu tago sen amuz’,Kaj en malfrua hor’ ne tenisLa junan paron en mister’Eltomba lia reaper’.][197]
X
Ho, Lenskij malfeliĉa mia!Nelonge ŝi priploris vin.Ho ve, ja al ĉagreno siaPerfidas juna fianĉin’.Alia ul’ ŝin tentis sperte,Alia ul’ sukcesis lerteDelogi ŝin per ama flat’,Ulano gajnis ŝin por ŝat’,Ulan’ de ŝi amata estas…Kaj jen kun li ĉe la altar’Sub krono prude ŝi en star’Kun la klinita kap’ majestas,Kun flam’ okula, vanga ruĝ’Kaj kun rideto sur la buŝ’.
XI
Ho, mia Lenskij! Ĉu post limoDe l’ tomb’ en eterneco vinKonsternis la perfida krimoDe via kara fianĉin’;Aŭ apud la dormanta Leto[186]Sensenta estas la poetoBeate muta sen respond’Kaj lin ne tuŝas viv’ de l’ mond’?..Jes! senpasia plenforgesoAtendas nin post nia mort’.Tuj eksilentas la malord’De la ĉirkaŭa bru’ sen ĉeso,La heredantoj kun ekscit’Disputas tiam pri divid’.
XII
Kaj baldaŭ en la familiaBien’ ekregis plensilent’.Kun Olga la ulan’ al siaVeturi devis regiment’.Kun larmoj la maljunulinoPloradiaŭis la filinonKaj preskaŭ falis eĉ sen viv’,Sed Tanjo estis en pasiv’;Kaj nur vizaĝo ŝia ĉarmisPer morte palkolora ton’,Dum ĉiuj iris al peron’Kaj ĉiuj adiaŭe svarmisĈe la kaleŝ’ de l’ juna par’,Salutis Tanjo kun amar’.
XIII
Kaj longe tra nebulo muteRigardis sekven ŝi sen fin’ …Do solas Tatiana tute!Ho ve, nun ŝia amikin’,Kunvivulino multejara,Amata kolombino kara,Jen estas disigita forPer vol’ de l’ sorto kun rigor’.Vagadas ŝi sen cel’ en solo,Ĝardenon venas kun enu’ …Nenio ŝin gajigas pluKaj mankas iu ajn konsoloAl ŝia subpremita plor’ —Kaj disŝiriĝas ŝia kor’.
XIV
Kaj en solec’ kruelanimaPli brulas ŝia korpasi’,Kaj pri Onegin malproksimaLa koro laŭtas multe pli.Ŝi lin neniam plu revidu;En li malami ŝi deciduMurdinton ja de sia frat’;Pereis la poet’ laŭ fat’!..Sed lin neniu jam memoras,Perfidis lia fianĉin’.Forges’ englutas ankaŭ lin,Samkiel fum’ ĉielen foras;Sopiras eble koroj duPri li ankoraŭ… Kial plu?
XV
Krepuskis la ĉiel’. VesperoKvietis. Zumis nur skarab’.Jam ĉesis ĥoroj; post riveroFumante brulis ligna trab’De fiŝistar’. En hor’ silentaSub lumo de la lun’ argentaReveme trans la kamp-eben’Nun Tanjo iris en promen’.Ŝi iris, iris. Kaj subiteSinjoran domon vidas ŝi,Vilaĝon, boskon antaŭ si,Kaj parkon super bord’ levite.Rigardas ŝi — kaj ŝia kor’Ekbatis forte kun dolor’.
XVI
Kun grandaj duboj ŝi rezonas:«Ĉu mi aliru, ne aŭ jes?Li mankas. Oni min ne konas…Do vidu mi kun interes’.»Alpaŝas kun premita spiroNun Tatiana, kaj kun miroRigardas ŝi al ĉio ĉi…Malplenan korton venas ŝi,Tuj hundoj ŝin atakis boje.Je ŝia timigita kri’Alkuris tuta famili’Da kortobuboj Tuj survojeLa hundojn ili pelis forKaj helpis Tanjon kun fervor’.
XVII
«Ĉu eblas nun la domon vidi?» —Demandis Tanjo. Buboj tujJen al Anisja[198] ekrapidis,Zorganta pri la ŝlosiluj’;Anisja venis laŭ bonordo,Kaj malfermiĝis jen la pordoKaj nun eniras Tanjo doAl dom’ de nia famhero’.Rigardas ŝi: sur la bilardoRipozas la baston’ sen mov’,Maneĝa stiko sur la sof’ …La gardistin’ al Tanj’ kun klar’ doRakontas: «La sinjoro jenSidadis apud ĉi kamen’.
XVIII
«Kaj tie ĉi tagmanĝis kuneKun Lenskij ofte li laŭ mor’.Bonvolu plu min sekvi nune.Jen kabineto de l’ sinjor’;Li tie ĉi ripozis iam,Aŭskultis ekonomon nian,Kaftrinkis, legis en maten’ …Kaj la sinjor’ malnova jenĈi tie loĝis iam ankaŭ,Bonvolis karteludi liJe «stultuleto» eĉ kun miĈe la fenestr’ en tiu flanko.Ripozu li en supra sfer’Kaj lia cindro en la ter’!»
XIX
Rigardas Tatiana ĉionĈirkaŭe kun kortuŝa sent’.Kaj malatentas ŝi nenion.Animon ŝian kun turment’Plenigas ĉio per ĝojstampo:La tablo kun malplena lampo,Kaj libr-amaso, kaj la lit’,Kaj la cetera rekvizit’,Kaj la aspekto el fenestro,Kaj luna lum’ kun pala fort’,Kaj la portret’ de Byron lord[79],Kaj statuet’ de l’ militestroKun streĉa frunto sub ĉapel’,Kun brakkruciĝo sen ŝancel’[93].
XX
Kaj longe Tatiana restasRavplene en la moda ĉel’.Sed jam malfrue. Vent’ ekestasMalvarma. Nigras la ĉiel’.Nebulas la river’ malklare;Kaj nia juna vagulin’Jam hejmen devas turni sin.Kaj Tanjo sian fort-impresonForkaŝas kaj ne sen ekspir’Revenas al returna ir’.Sed tamen petas ŝi permesonPlu veni al ĉi tiu sojl’Por legi librojn en izol’.
XXI
La gardistinon TatianaFinfine adiaŭis for.Revenis ŝi senakompanaPost unu tag’ en frua hor’.Kaj en la kabineto muta,Rifuĝe for de l’ mondo tuta,Finfine restis ŝi en sol’Kaj longe ploris sen konsol’.Kaj poste ŝi la librojn prenis.Komence ŝi sen granda em’Rigardis ilin, sed la tem’De l’ libroj ŝin en mir’ ektenis.Eklegis Tanjo kun volont’,Al ŝi aperis nova mond’.
XXII
Ni kvankam sclas, ke EŭgenoLegadon ŝati ĉesis jam,Sed kelkajn verkojn li almenaŭNe ĵetis for el la program’;L’ aŭtoron de Giaour, Juan[199] kajAliajn kelkajn librojn ankaŭ,En kiuj estas sen mensog’Respegulitaj la epok’Kaj la moderna homnaturoKun ĝia variem-tendenc’,Sekec’ kaj egoism-esenc’,Revema troe sen mezuro,Kun ĝia kruda mensimag’,Bolanta en sencela ag’.
XXIII
Konservis signon multaj paĝojDe tre videbla ungoprem’,Kaj pli al tiuj ĉi notaĵojAtentas Tanjo kun viglem’.Kaj vidas Tatiana treme,Ideon kiun favoremeOnegin konsideris pliKaj kiun mutkonsentis li.Renkontis ĉie ŝi nesoleKrajonajn strekojn sur marĝen’Kaj la animo de Eŭgen’Esprimas ĉie sin nevole,Jen per vortet’ en iu lok’,Per kruco aŭ demanda hok’.
XXIV
Kaj nun do iom kaj post iomKomencas ekkompreni jamPli bone Tanjo — dank’ al dio —Lin, kiun devas ŝi kun am’Prisopiradi en sincero.Strangul’ ĉagrena kaj danĝera,Id’ de l’ infer’ aŭ de l’ ĉiel’,Diablo tiu kaj anĝel’,Li kio estas? Ĉu imito,Fantom’ senkorpa, aŭ en rest’Moskvano en Harolda vest’,De l’ fremdo misinterpretito,Nur modvortaro estas li?..Do ĉu li estas parodi’?
XXV
Ĉu la enigmon ŝi sukcesisDiveni, ĉu troviĝis nom’?La horoj flugas; ŝi forgesis,Ke oni en la hejma dom’Ŝin jam atendas; du najbarojPritemas tie ŝin senfare.— Jam Tanjo estas ne knabin’, —Eldiris la maljunulin’: —Ja Olga estis pli junaĝa.Ŝin edzinigi venis hor’;Sed kion fari? Ĉiujn forŜi malakceptas sendomaĝe.Kaj ŝi sopiras sen plezur’Kaj ĉie sola vagas nur.—
XXVI
«Ĉu enamiĝis ŝi?» — Sed kiun?Bujánov ne allogis ŝin.Sin svatis Petuŝkóv — nenion!Husar’ Piĥtin vizitis nin;Nu, kiom Tanjon li aspirisKaj kontentigi ŝin deziris!Mi pensis: estos do prosper’;Ve! malsukcesis la afer’.—«Do kion plue? Ja rezultasNur Moskva fianĉin-foir’!Troviĝos tie iu vir’!»— Ho ve, karul’! Enspez’ nemultas.—«Sufiĉos por la vintr’ al vi;Se ne, do pruntedonos mi.»
XXVII
Al tiu bonkonsil’ ekfidisTre la maljunulino nun;Ŝi prikalkulis — kaj decidisVeturi Moskvon post aŭtun’.Novaĵon tiun aŭdas Tanjo.Por juĝo de la mond’ en van’ jaPrezenti trajtojn de naiv’De la provinca simpla viv’!En malnovmodaj vestoj iri!Kun malnovmoda morkondut’!Por Moskvaj dandoj esti lud’Kaj mokojn tuj al si altiri!Terure! Ne, eĉ sen kompar’,Pli bonas resti en kampar’!
XXVIII
Rapidas ŝi al kamp-anguloj,Levante sin en frumaten’,Kaj kun malgajaj larmokulojŜi ekparolas en ĉagren’:«Adiaŭ, pacaj horizontoj,Kaj vi, konataj valoj, montoj,Kaj vi, arbaro kaj torent’;Adiaŭ, bela firmament’,Naturo gaja, vi, adiaŭ;Mi ŝanĝas vin por la renkont’Kun brua bril’ de l’ vanta mond’ …Vi ankaŭ for, libero mia!La sorto kien pelas min?Preparas kion la destin’?»
XXIX
Promenoj ŝiaj nun pli longas.Jen riveret’, jen val-dekliv’Nun Tatiana-n pli allogasPer sia ĉarma perspektiv’.Samkvazaŭ kun amikoj korajŜi kun herbejoj, boskoj forajKonversacias en sincer’,Sed forrapidas la somer’.La oraŭtuno jam aperis.Tremanta, pala, la natur’Vestita estas en purpur’ …Kaj jen la nordo ekkolerisPelante nubojn — kaj en fin’Alvenas vintro-sorĉistin’.
XXX
Alvenis ĝi kaj jen ekpendisPer neĝoflokoj sur branĉar’;Ĝi beltapiŝe sin etendisSur kampoj kun blindiga klar’;Riveron ĝi kun bordoj moleGlat-egaligis ŝvel-tavole;Ekfrostis. Kaj ĝojigas ninL’ amuz’ de l’ vintro-bonpatrin’.Nur Tanjo nia ne aspirasRenkonti ĝin ĉe la aper’Kaj spiri per la frost-aer’;Per neĝ’ unua ne dezirasVizaĝon lavi ŝi kun ĝoj’;Timigas ŝin la vintra voj’.
XXXI
Jam estas multe prokrastitaLa lasta dat’ por ekvojaĝ’.Denove estas riparitaLa forgesita ekipaĵ’.Laŭ la kutim’ tri plenaj ĉarojŜarĝiĝas per mastrumilaroj,Kofrar’ kun multa rekvizit’,Seĝaro, vazoj kun konfit’,Matracoj, kaĝoj kaj gekokoj,Pelvar’, potar’ kaj tiel plu.El servistej’ aŭdiĝas bru’De adiaŭaj plorsufokoj:Kondukas oni jam en ord’Dek ok ĉevalojn al la kort’.
XXXII
Enjungas oni ilin bone,Finpretigata estas manĝ’,La ĉarojn superŝarĝas oni,Insultoj sonas dum aranĝ’.Sur vila ĉevalaĉ’ malgrasaGvidisto sidas barbamasa.Servutular’ ĉe l’ kort-enir’Alvenis por adiaŭdir’.Kaj jen eksidis fine ĉiuj,La ĉaroj glitas trans la plac’.«Adiaŭ, vi, angul’ de pac’!Izola refuĝej’, adiaŭ!Ĉu mi revidos iam vin?»Demandas Tanjo plore sin.
XXXIII
Se al la civiliz-stimuloDediĉos ni pli da atent’,Verŝajne iam (laŭ kalkuloDe filozofa kompetent’ —Post kvincent jaroj) niaj vojojBoniĝos pli je kelkaj fojoj.Ruslandon tutan ŝosear’Kunligos ĉie jam sen bar’.Trans akvoj pontoj fergranitajArkiĝos per larĝega blok’,Disiĝos montoj, kun arog’Tuneloj estos trafositaj,Kaj eĉ en ĉiu ajn staci’Fondiĝos la restoraci’.
XXXIV
Nun niaj vojoj tre malbonas[200],La pontoj putras en forlas’,En staciejoj dormon donasNeniam pul- kaj cim-amas’;Restoracioj mankas. SoleEn la malvarma hal’ izolePrezlisto pendas por belvid’Kaj mokas nur al apetit’,Dum kiam la vilaĝ-ciklopoj[201]Ĉe flam’ kuracas en kviet’Per rusa peza martelet’Facilkaleŝon el Eŭropo,Benante sulkojn de l’ vojrand’Kaj kavojn de l’ gepatra land’.
XXXV
Sed dum la vintro kun intensoAgrablas tre la veturad’.Samkiel moda vers’ sen pensoLa vintra vojo estas glat’.Aŭtomedonoj[202] niaj kuras,La trioĉaroj[203] flugveturasKaj verstoj[204] en malordinar’Vidiĝas kvazaŭ palisar’[205],Sed propraforte tre domaĝeVeturis Lárina por ŝpar’,Ne per rapida poŝta car’,Kaj tial multe dumvojaĝeEnuis Tanjo sen plezur’:Sep tagojn daŭris la vetur’.
XXXVI
Kaj tamen jam proksime estas.De l’ blankaŝtona Moskv’ en klar’Per oraj krucoj jam majestasAntikva brila kupolar’.Ha, fratoj! Kiom mi kontentisSubite kiam mi eksentisĜardenojn, templojn, domojn jamJen antaŭ mi en panoram’!Ho, kiom ofte entumulteDum mia vaga vivdestin’Mi rememoris, Moskvo, vin!Ho, Moskvo… kiom estas multeĈi nom’ por ĉiu rus’ trezor’!Revokas kiom lia kor’!
XXXVII
Jen la kastel’ de Petr’[206] aperasMalhele sur arbara fon’.La novan gloron ĝi fieras.Kun van’ en ĝi NapoleónAtendis dum feliĉo fina,Ke Moskvo antaŭ li sin klinuKun ŝlosilar’ de l’ glora Kreml’[207].Ne, Moskvo mia sen ekzempl’Al li ne iris riverence.Ne feston kun donac-gratul’,Preparis fajron ĝi kun brul’Por la hero’ senpacienca.Kun meditem’ el tie ĉiAl la bruleg’ rigardis li.
XXXVIII
Adiaŭ do, vi, atestantoDe l’ fiaskinta glorinvad’.Kolonoj blankaj de l’ urbrandoVidiĝas. Tra Tverskaja-strat’Trans kavoj glitas jam la ĉaro.Aperas budoj, lanternaro,Virinoj, buboj, viramas’,Veturilar’ en preterpas’,Ĝardenoj, domoj, buĥaranoj[208],Butikoj kun diversa var’,Bulvardoj, rajda kozakar’[209],Modmagazenoj kaj kabanoj,Leonoj sur pordega mur’,Monedoj super templa tur’.
XXXIX
Ho, Moskvo! Moskvo!...........[210]
XL
Okupas horojn du kompleteLaciga tiu ĉi promen’,Ĉe Ĥaritonij[211] en stratetoLa ĉaro haltis fine jen.Nun venis ili de l’ vojaĝoAl la onklino maljunaĝaKvarjare jam en ftiz-malsan’.Kun okulvitroj, ŝtrump’ en man’,Kalmuko[212] en ĉifonkaftanoMalfermas pordon kun sinklin’.Renkontas ilin la princin’Per kri’, kuŝante sur divano.Nun la maljunulinoj duBrakumis sin kun larmoflu’.
XLI
— Princin’, mon ange! — «Pachete!»[214] — Alina!«Ĉu imageble?» — Pasis jamĈu longe? — «Karulin’! Kuzino!Sidiĝu — kia vera dram’!Nun estas kvazaŭ scen’ romana…»— Filin’ jen mia, Tatiana.—«Ah, Tanjo! do aliru vi —En sonĝo kvazaŭ estas mi…Kuzin’, ĉu lasis vin memoroPri Grandison?» — Ha, Grandison!Nu, kion do? — «Ĉe Simeon’En Moskvo loĝas li ankoraŭ;Li min vizitis laŭ iam’;La filon li edzigis jam.
XLII
Kaj tiu… tamen ni rakontuPli poste pri ĉi tiu tem’.Sed Tanjon ni jam morgaŭ montru.Domaĝe mi ne povas mem,Apenaŭ trenas mi la krurojn.Sed vin lacigis la veturoj;Ripozi kune iru ni…Oh, mankas fortoj… lacas mi…Lacigas min ne nur ĉagreno,Sed eĉ la ĝojo… Karulin’,Ne taŭgas tute mi en fin’.La maljunec’ — ho, abomeno…»Kaj jam, tutlaciĝinte for,Komencis tusi ŝi kun plor’.
XLIII
Kortuŝas Tanjon ĝis intimoKaresoj de l’ malsanulin’;Sed ĉe l’ novloko sen kutimoŜi tre malbone sentas sin.Sub silka kurtenet’ alkovaNe dormas ŝi sur lito nova;Kaj la preĝeja frusonor’,Reanoncanto de l’ labor’,Matene levas ŝin; eksidasŜi ĉe fenestro en malklar’.Tagiĝas pli, sed ne kampar’Vidiĝas antaŭ ŝi: ŝi vidasTutfremdan korton je surpriz’Kun muro, kuirej’, remiz’.
XLIV
Kaj jen: por tagmanĝad’ sen finojVenigas oni Tanjon nunAI ĉiuj avoj kaj avinoj,Por montri ŝin en oportun’.La parencinojn elekstremeRenkontas oni karesemeKun pan’ kaj sal’[215], kun ĝojekkri’:«Ĉu Tanjo! Kiom kreskis vi!Nur ĵus ja ŝajne mi vin baptis!Kaj mi vin pinĉis je orel’!Kaj mi vin nutris per pastel’!Kaj mi vin sur la brakojn kaptis!»Kaj veas la avina ĥor’:«Jen flugas niaj jaroj for!»
XLV
Sed ili ŝanĝis sin apenaŭ;Tutsamas ili eĉ sen pruv’:Onklin’ de la princin’ ElenaSin vestas per la sama kuf’;Ŝminkadas sin Lukérja Lvovna,Mensogas plu Lubóvj Petrovna,Iván Petroviĉ — malsaĝul’,Semjón Petroviĉ — avarul’,Ĉe Pelageja NikolavnaMonsieur Finmouche[216] en amikec’Kaj sama hund’ kaj sama edz’,Kaj tiu ĉi, kutimklubano,Silente surdas laŭ la sam’Kaj manĝas kun la sama am’.
XLVI
Filinoj Tanjon ĉiel servas;De l’ jungracioj Moskvaj gap’Komence en silent’ observasJen Tanjon de l’ pied’ ĝis kap’.Ŝin ili opinias stranga,Provinc-afekta kaj palvanga,Malgrasa iom, estas ver’,Sed tre beleta en ceter’;Kaj poste laŭ sinakomodoAmikiniĝas ili jam,Ŝin kisas kaj dum sinornam’Ŝin frizaranĝas laŭ la modo,Kaj fundsekretojn de la kor’Al ŝi konfidas kun fervor’,
XLVII
Amvenkojn siajn kaj esperojn,Petolojn, revojn kun delog’.Senkulpe fluas tuj kverojKun spic’ facila de mensog’.Kaj danke por babilo tiaPri propra korkonfeso ŝiaInsistas ili kun aspir’.Sed Tanjo kvazaŭ en delir’Aŭskultas ilin senatente,Ŝi ĉion preterlasas for,Sekreton ŝi de sia kor’,Trezoron de l’ felic’, silenteKonservas sen parol’ en pi’,Konfidas al neniu ŝi.
XLVIII
Deziras tamen TatianaAtenti al la bona ton’,Sed tia trivialo vanaOkupas ĉiujn en salon’;Aspektas ĉio tiel pale;Mensogas oni eĉ sengale;En la senfrukta senutil’De klaĉoj, famoj kaj babil’Ide’ neniam elaperasEĉ nur senkaŭze en subit’;La mens’ sekigas sin sen sprit’;La kor’ neniam eksinceras;Malsaĝo gaja je renkont’En vi eĉ mankas, vanta mond’!
XLIX
Arĥivaj fraŭloj jen en grupoRigardas Tanjon kun afekt’Kaj inter si pro senokupoPri ŝi parolas kun neglekt’.Nur arleken’ sentimentalaŜin ial trovas idealaKaj apud pordangul’ por ŝiLaboras jen pri elegi’.Okaze apud ŝi eksidisVjázemskij[3] persone memKaj ĉarmis ŝin per alta tem’,Kaj apud li do ŝin ekvidisKaj informiĝis pri la nom’Maljuna kun peruko hom’.
L
Sed tie, kie Melpomena[217]Laŭtblekas per tirkria ton’Kaj antaŭ la malvarmoplenaPubliko svingas per ĥiton’[218],Dum dormas Thalia[219] sen aŭdoDe la favora vokaplaŭdo,Kaj kie Terpsiĥora-n[40] nurAdmiras oni kun plezur’(Ĉi tiuj moroj kaj inklinojSamtempas ĉiam min kaj vin),Al Tanjo ne direktis sinLornetoj de l’ ĵaluzulinoj,Nek modkritikoj kun sever’El la loĝioj kaj parter’.
LI
Venigas oni Tanjon ankaŭEn Klubon. En ĉi tiu lok’Ekscito, premo, spacomanko,Mazurka bru’, densec’, sufok’,Kandela bril’, vizaĝoj ŝvitaj,Per homoj haloj plenigitaj,Da fianĉinoj luksa ĥor’Impresas tuj ĝis kapdolor’.Ĉi tie dandoj fanfaronasPer la lorneto, modsurtut’Kaj aroganta fikondut’.Ĉi tie la husaroj spronasPor brili, ĉasi al la kor’Kaj fluge malaperi for.
LII
La nokto havas multajn stelojn,En Moskvo multas knabinar’,Sed tamen en la blu’ ĉielaLa luno restas sen kompar’.Kaj tiu, kiun kun admiroMi timas ĝeni per la liro,Samkiel la majesta lun’,En mez’ unike brilas nun.Kun kia ĉieleca ardoLa teron tuŝas ŝi dum ir’!Ondigas sin la brust’ en spir’!Kaj dolĉas kiom la rigardo!Sufiĉas tamen; ĉesu mi:Mi jam tributis al pasi’.
LIII
Bru’, rido, riverencaj klinoj,Galop’, mazurko, valso, kur’ …Sed sole inter du onklinoj,Nerimarkate, sen plezur’,Silente Tatiana sidas,De l’ mondo bruon ŝi ne vidas;Ŝi sufokiĝas tie ĉi…Aspiras al kamparo ŝi,Al la malriĉaj vilaĝanoj,Al la izola angulet’,En kiu fluas riveret’,Al siaj floroj kaj romanoj,Al tiu loko ĉe tili’,En kiu ŝin vizitis li.
LIV
Eraras tiel ŝia penso:Forgesis ŝi eĉ pri la bal’,Dum ŝin rigardas kun intensoJen iu grava general’.Tuj la onklinoj sen diskutoEkpuŝis Tanjon per kubutoKaj ambaŭ flustris por kompren’:— Maldekstren tuj rigardu jen.—«Maldekstren? Kio tie estas?»— Egale, vi rigardu nur…En tiu grup’, kun grav-statur’,Ĉe du en uniforma vesto…Jen iris li… ĉe fin’ de l’ hal’ …—«Ĉu tiu dika general’?»
LV
Nun pro la venko kun respektoGratulu Tatiana-n niKaj flanken vojon ni direktuAl tiu, kiun kantas mi…Jen estas loko oportuna:Mi kantas pri l’ amiko juna,Pri lia multestranga viv’.Do verkon mian longan viNun benu, Muzo de eposo!Migrantan kun apogostang’Ne erarigu min al flank’.Sufiĉe. Ŝarĝo for kolosa!Honor’ al klasikism-eduk’:Malfrue, tamen — enkonduk’.
Перейти на страницу:

Похожие книги

Недосказанное
Недосказанное

Свободны от связи, но не друг от друга… Пришло время выбрать на чьей ты стороне… Внешне Разочарованный дол – это тихий английский городишко. Но Кэми Глэсс известна правда. Разочарованный дол полон магии. В давние времена семья Линбернов правила, устрашая, наводя ужас на людей с целью их подчинения, чтобы убивать ради крови и магических сил. Теперь Линберны вернулись, и Роб Линберн собирает вокруг себя чародеев для возвращения городка к старым традициям. Но Роб Линберн и его последователи – не единственные чародеи Разочарованного дола. Необходимо принять решение: заплатить кровавую жертву или сражаться. Для Кэми это больше, чем простой выбор между злом и добром. После разрыва своей связи с Джаредом Линберном она вольна любить кого угодно. И кто же будет ее избранником?

Нина Ивановна Каверина , Сара Риз Бреннан

Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Поэзия / Cтихи, поэзия / Стихи и поэзия
Сибирь
Сибирь

На французском языке Sibérie, а на русском — Сибирь. Это название небольшого монгольского царства, уничтоженного русскими после победы в 1552 году Ивана Грозного над татарами Казани. Символ и начало завоевания и колонизации Сибири, длившейся веками. Географически расположенная в Азии, Сибирь принадлежит Европе по своей истории и цивилизации. Европа не кончается на Урале.Я рассказываю об этом день за днём, а перед моими глазами простираются леса, покинутые деревни, большие реки, города-гиганты и монументальные вокзалы.Весна неожиданно проявляется на трассе бывших ГУЛАГов. И Транссибирский экспресс толкает Европу перед собой на протяжении 10 тысяч километров и 9 часовых поясов. «Сибирь! Сибирь!» — выстукивают колёса.

Анна Васильевна Присяжная , Георгий Мокеевич Марков , Даниэль Сальнав , Марина Ивановна Цветаева , Марина Цветаева

Поэзия / Поэзия / Советская классическая проза / Современная русская и зарубежная проза / Стихи и поэзия