Vjaĉeslavo Rybakov
Gravitavio «Carido»
Romano
El la rusa tradukis Jurij Finkel
Dankojn pro lingvaj korektoj kaj konsiloj al:
Saguramo
1
Elasta maso de varma vento nehaste ruliĝis renkonte al ni. Ĉio brilis, kvazaŭ jubilante: blua ĉielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre, ludila, anguloze ŝvebanta akutpinta bloko de majesta Sveticĥoveli. Kaj — silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastaĵo, saturita per dolĉa ebrio de genisto, kaj impete ekplaŭdas, ondiĝante pro ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.
— Kia belo, — afekciite diris Stanjo. — Dio, kia belo! Ĉi tie eblas stari dum horoj…
Iraklo kontente gruntis en sian barbon. Stanjo turniĝis, gardeme movis la fingropintojn laŭ kruda, flav-okra muro de la preĝejo.
— Varma…
— Suno, — diris mi.
— Suno… Kaj en Peterburgo nun estas pluvo, vento, — ŝi denove karesis la muron. — Mil kvincent jarojn staras ĝi kaj varmiĝas ĉi tie.
— Kelkfoje ĝi estis forte detruita, — diris Iraklo malgaje. — Persoj, araboj… Sed ni rekonstruadis, — kaj en lia voĉo aŭdiĝis sama fiero, kiel en la diskreta grunteto antaŭ minuto, kvazaŭ li mem, kun siaj proksimaj kamaradoj, rekonstruadis tiujn belaĵojn, projektis komplikajn parafojn de riveroj, starigis montan palisaron laŭ maldekstra bordo de Kurao.
— Iraklo Georgieviĉ, ĉu estas vere, ke alto de preĝejo Ĝvari, — kaj ŝi denove, salutante la grandŝtonan aspran muron jam kiel malnovan amikon, movis laŭ ĝi la manplaton, — rilatas al alto de la monto, sur kiu ĝi staras, kiel kapo de homo al ties korpo? Mi ie legis, ke ĝuste tial ĝi aspektas tiel harmonie el ajna punkto de la valo.
— Mi ne mezuris, Stanislava Solomonovna, — digne respondis Iraklo. — Artosciencistoj asertas, ke estas tiel.
Ŝi ete kapjesis, jam denove rigardante en malproksimon, kaj paŝis antaŭen, forte ektirinte post si preskaŭ nigran sur sunverŝita pavimo makulon de sia stumpigita ombro. «Gar!..» — nevole komencis mi, sed ĝustatempe haltis. Se mi sukcesus diri «Gardu vin!», aŭ, des pli, «Gardu vin, Stanjo», ŝi tute povus aliri la randon mem de la deklivo kaj balanci la piedon super tricentmetra abismo. Eble, eĉ saltus, kiu scias.
— Iraklo Georgieviĉ, — ne turniĝante al ni, ŝi montris per la mano dekstren, kontraŭ fluo de Aragvo, — kaj je-en tie, post riverturno… estas iuj ruinoj, ĉu?
— Ruinoj de fortikaĵo Bebrisciĥe. Tie estas tre bele, Stanislava Solomonovna. Kaj estas vera inundo de tiom ŝatata de vi genisto, aero estas miela. Ankaŭ tien ni nepre veturos, sed alian fojon. Post tagmanĝo, aŭ eĉ morgaŭ.
— Apenaŭ post la tagmanĝo, — voĉis mi. — Stanjo ja estas ĵus post la vojaĝo.
Al Ĝvari ni veturis survoje de la flughaveno.
Stanjo turniĝetis kaj el sub la frunto rigardis min per vaste malfermitaj, mirigitaj okuloj.
— Mi neniom laciĝis.
Deturniĝinte, ŝi aldonis neglekte:
— Nur se por la dua tagduono vi havas aliajn planojn…
Kaj denove, kiel ĉiam pli kaj pli ofte dum lastaj semajnoj, mi eksentis min kvazaŭ je mil verstoj[1] for de ŝi; kvazaŭ je mil jaroj for de ŝi. Kvazaŭ en tombo for de ŝi.
Ŝi nehaste ekiris laŭ rando de la placeto; ni, vole-nevole, sekvis ŝin.
— Kaj tute ili ne bruas, kunfluiĝante,[2] — diris ŝi, rigardante malsupren. — Kaj ne brakumas. Oni brakumas jen kiel, — ŝi momente montris. Kiel angulozaj serpentoj ekflugis la brakoj, ŝi mem fleksiĝis, kurbiĝis malsupren risorte — kaj mia koro stumblis, la korpo memoris. — Sed tiuj ĉi pace, sensone, eĉ sen plaŭdeto eniras unu la alian. Kiel maljunaj, dum tuta vivo fidelaj geedzoj. Strange li vidis…
— Kaj Ĝvari neniam estis monaĥejo, — subridetante, aldonis Iraklo.
— La poeto bezonis — do, li pravis, — tuj respondis Stanjo, ne rimarkante, ke atakas ne tiom la replikon de Iraklo, kiom sian propran antaŭan. — Se poeto en apudvoja ŝtono ekvidis vespermanĝon — li faros el ĝi vespermanĝon, estu certa.
— Sed ja la vespermanĝo estos papera, Stanislava Solomonovna!
— Unu tiu papera transvivos milon da viandaj.
Kun gaja indulgemo Iraklo disigis la manojn, agnoskante sian malvenkon — kvazaŭ lin konfuzus infano per argumento kiel «Sed ja feoj ĉiam venas ĝustatempe».
— Ĉu mi ordonu hodiaŭ paperan sacivon,[3] — mediteme diris li poste, — paperan aĥaŝenon…[4] — kaj palpebrumis al mi.
Stanjo, iranta je paŝo antaŭe, eĉ ne turniĝis. Iraklo iom konfuzite ĉirkaŭglatigis la barbon.
— Tamen, mi timas, ke mia kuiristo min ne komprenos, — balbutis li.