Iel nekonvene komenciĝas tiu longe atendita semajno, pensis mi. Tiu suna, tiu libera, tiu senzorga… Mi alflugis hieraŭ vespere, kaj mi kaj Iraklo preskaŭ ne dormis; babilis, ridis, trinketis junan vinon kaj kalkulis stelojn, kaj mi ankaŭ horojn kalkulis — kaj matene rapidege veturis de Saguramo al la aerodromo, kaj mi kalkulis jam minutojn, kaj diradis: «Jen nun Stanjo ekmovis aleronojn», «Jen nun ŝi eligis ĉasion»; dum Iraklo, sibarite kuŝante sur la benko kaj per unu mano neglekte balancante la stirradon, sincere ridegis kaj per libera manplato montris ĉiujn tiujn aviajn manovrojn. Kaj jen — interpikado. Iraklo videble same sentis streĉon.
— Mi pensas foje, — diris li, evidente penante forigi la streĉon kaj paroligi Stanjon, — ke la Rusia kulturo de la antaŭa jarcento multon perdus sen Kaŭkazo. Se oni fortranĉus ĝin, aperus tia vundo… Elfluus tuta sango.
— Ne elfluus, — neglekte respondis Stanjo. — Mickiewicz,[5] ekzemple, restus, kia estis. Lin malmulte interesis palmoj kaj
— Aĥ, nu eble Mickiewicz, — kun troigite heligita mieno ekkapjesis Iraklo. Senteblis, ke li estis incitita. — Kiel mi povis forgesi!
— Certe, ĝi eniris en karnon kaj sangon, — pacige diris mi. — Kaj ne nur en la antaŭa jarcento, — ankaŭ en la nuna… Eblas opinii, ke ĉi tie estas unu el koroj de Rusio.
— Dio, kiaj floroj! — ekkriis Stanjo kaj impetis de la placeto malsupren laŭ malkruta deklivo; kaj la longa blanka robo kiel senpeza nubo ekbolis malantaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi levis dum kurado lanugon de milionoj da leontodoj. Ŝiros ŝi la modan ĉifonon, pensis mi, ĉi tie estas ja ne polaj veluraj herbejoj… Sed tion mi ne diris laŭte, certe.
— Ĉamo, — sekvante ŝin per rigardo, diris Iraklo — ĉu kun ironio, ĉu kun admiro. Plej verŝajne, kun ambaŭ.
Certe, ŝi kroĉiĝis. Ŝi abrupte haltis tiel, ke preskaŭ falis. Sed jam momenton poste iu ajn dirus, ke ŝi haltis ĝuste tie, kie deziris.
— Konfesu, Stanislava Solomonovna, — kriis Iraklo, — en vi fluas ankaŭ guto da kartvela sango!
Ŝi turniĝis al ni — preskaŭ ĝis la zono en malmola herbo kaj flamantaj floroj.
— En mi estas miksita tiom da ĉio — ne eblas memori! — la voĉo sonoris. — Sed naskiĝis mi en Varsovio. Kaj tute fieras pri tio!
— Vere, — voĉis mi. — Kaj la nazeto estas tia… kun ĝibeto.
— Ordinara juda nazaĉo! — firme obĵetis ŝi kaj forturniĝis, brilante, kvazaŭ neĝa, meze de varmega ĉielarka ŝaŭmo de sunigita deklivo.
— Ĉu ne estas tie iuj venenaĵoj? — demandis mi, penante ne montri maltrankvilon per la voĉo. Iraklo oblikve rigardis al mi per bruna okulo kaj komencis kalkuli:
— Kobroj, tarantuloj, karakurtoj…
— Mi komprenis, — suspiris mi.
Dum ioma tempo ni silentis. La tago arde spiris, fajfetis vento. Iraklo prenis cigaredojn, proponis al mi.
— Dankon, mi ne fumas dum ripozo.
— Mi memoras. Simple al mi ŝajnis, ke nun vi deziros, — li eltiris longan, kun ora cirklo ĉe filtrilo, «Mtkvari». Kaptinte ĝin per la lipoj, li klakis per fajrigilo. Varmega vento forblovadis la flamon. Tamen, li fajrigis.
— Pro kio ni vere povas perdi la tutan sangon, — diris mi, — tio estas pro impetemo.
— Kiel do?
— Mi eĉ mem ne tre bone komprenas. Ekokupiĝi kune, atingi rapide kaj ekdormi sur laŭroj. Nur ĉe ni povus aperi proverbo: «Laboro farita — ripozo merita». Ja laboron, se ĝi estas vera laboro, okupiĝo, sed ne mallongdaŭra glorago, finfari ne eblas, ĝi daŭras kaj daŭras. Sed ne!
Iraklo kun dubo balancis la kapon.
— Ne, ne, eĉ la lingvo tion fiksas. Prenu ilian
Iraklo enspiris fumon, mediteme per duonfermitaj okuloj rigardante al la ok-edra tamburo de la preĝejo. Ŝajnis, la tamburo fandiĝas en ora fajro. Deskuante cindron, li frapetis la cigaredon per meza fingro. Denove balancis la kapon.
— Unue, ni parolis pri Rusia kulturo, sed vi parolas pri rusa nacia karaktero. Jam tio estas substituo. Kaj due, pro kio tiu karaktero vere povas perdi la tutan sangon — tio estas, pardonu, pro ia ekstaza emo al memvipado. Vi eĉ pretekstojn elpensas, kiel speciale, kvankam ili eltenas nenian kritikon. Se sekvi vian logikon — eblas pensi, ke
— Kaptis, — diris mi, silentinte. — Ĉi tie vi min kaptis, — ridetis mi. — Kaj kie! En la medio de mia lingvo!
— La propra lingvo estas tro kutima. Dio scias, kion eblas elpensi, se ronĝas minuskomplekso. De ekstere pli videblas, — li denove enspiris fumon kaj denove oblikve rigardis al mi, ĉi-foje singarde: ĉu li ne ofendis. — Kvankam kion signifas de ekstere… Per unu piedo — de ekstere, per alia — de interne. Kiel multaj en tiu ĉi lando.
Nun jam mi tuŝis per la manplato lian ŝultron.