— Ĉiu virino estas prokrastita mino, — kliniĝinte al mi, mallaŭte konsolis Iraklo. — Oni neniam scias, en kiu momento ŝi enuos demonstri fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas. Nur… — li subridis. — Nur eble kruron forŝiros eksplodo, ne pli.
Mi silentis.
Fidelon antaŭ aliuloj Stanjo neniam demonstris.
Antaŭ la demontiĝo ŝi turniĝis, mirigite rigardis al ni iomete el sub la frunto.
— Kion do vi?.. Ni iru.
Ni ekiris. La bebo balancis centon da diverskoloraj kapetoj.
Adiaŭe mi ĉirkaŭrigardis la diafane belan vastaĵon malsupre — ankoraŭ unu paŝo, kaj la pinto, sur kiu staris Ĝvari, konveksante malantaŭ niaj dorsoj, ŝirmus la valon. La koro ekdoloris pro amo al tiuj lokoj. Ĉu amo povas esti senresponda? Iraklo… liaj amikoj… «Miaj amikoj estas viaj amikoj!» De kie do venas tiu nigra sento, ombranta blindigan lumon de suda tago — sento, ke tiu ĉi belo jam ne estas mia, ke mi vidas ĝin lastan fojon? Kiu sendis al mi tiun mallumon? Strange, sed mi estas certa: ĝi venis el ekstere, el nekonataj al mi malvastaĵoj, ĝi estas fremda…
Ni komencis malleviĝi. Renkonte al ni, elfalante el grandega turista aŭtobuso, per densa vico leviĝis homoj, sur kiuj pendis amaso da vidaparataro, aŭdiĝis multevoĉa hispana parolo, kaj mi ekĝojis, kiel ni bone sukcesis — ni estis ĉe Ĝvari nur triope.
La aŭto de Iraklo atendis nin ĉe vojrando, tie, kie ni lasis ĝin antaŭ horo, — luksa, neĝblanka kabrioleto «Russo-Balt», kun forigebla supro. La supro estis forigita, la pordoj — malfermitaj, ŝlosilo kun sukcena breloko, montranta kapeton de Egle la Kolubra Reĝino — sendube donaco de iu balta belulino — defie fideme elstaris el la regpanelo. En tio estas la tuta Iraklo. Kvankam, verŝajne lian aŭton oni konas en la regiono.
— Iraklo Georgieviĉ, permesu, ke mi sidu apud vi, antaŭe?
— Mi opinios tion honoro, Stanislava Solomonovna.
Ŝi donis al mi la bebon.
— Tenu vi, bonvolu. Ĉi tie ĝi ne lokiĝas, ŝirmas la stirradon. Se simple ĵeti sur la benkon, ĝi disfalos.
— Certe, mi tenos, ne dubu.
Neniun homon eblas renkonti dufoje, pensis mi, solece eksidante sur vastan malantaŭan benkon. Dum homo vivas, li ŝanĝiĝadas ĉiusekunde, eĉ se li mem tion ne rimarkas ĝis iu tempo — kaj jen pasas semajno, eĉ eble kvin tagoj, kaj li estas alia, vi renkontas jam ne tiun, kiun adiaŭis; saman alton li havas, samajn kutimojn kaj emojn, sed li mem estas alia, li vin ne memoras; kaj — ĉio rekomenciĝas. Kaj kun mi ja okazas sama inferaĵo; ja ankaŭ mi vivas kaj, sekve, ŝanĝiĝas ĉiusekunde. Tiel estas malhoneste! Mi ne deziras!
Sed ŝajnigi sin antaŭa, por ne vundi tiun, kiun renkontis post kvintaga disiĝo — ĉu estas honeste?
Do, digna homo devas esti malhonesta, por kompensi malhonestecon de la mondo. Ja ĝi estas fia, fia mondo, se ĝi estas konstruita tiel: gardema — mensogas, honesta — tuj vundas per vero…
Varmega jubilanta vento, ĉirkaŭante ventoŝirmilon, blovis en la vizaĝon. Disverŝaĵoj de floroj ĉe vojrandoj kuradis kaj anstataŭis unu alian. Siblante, la vojo dancis renkonten, kiel serpento.
Bela malhonesta mondo.
Iraklo brave bremsis ĝuste apud pordego de sia Sagurama vilao. Elsaltis el la aŭto, galante malfermis pordeton flanke de Stanjo.
— Mi petas.
Poste, subridante, malfermis pordeton por mi. Kun la bukedo mi estis tute senhelpa.
— Mi petas ankaŭ vin.
Premante per ambaŭ manoj, li mem malfermis antaŭ ni klapon de la aĵura pordego. Malkrute supren en la malluman profundon de la ĝardeno estis foriranta vojeto.
— Bonvenon al la azilo de suomo povra.[11]
Amuze, li jam ne unuan fojon nomas tiel sian familian neston. Mi neniam kuraĝis demandi, pri kio temas. Mi suspektas, ke la ludo aperis jam antaŭlonge, danke al multjara familia amikeco de princoj Ĉavĉavadze kun baronoj Mannerheim. Ĝiaj radikoj foriras en, verŝajne, tridekajn jarojn. Ankaŭ Iraklo siatempe longe servis kune kun Urho. Mi neniam estis aparte proksima al Urho, kaj neniam havis okazon viziti lian palaceton apud Viipuri, sed, mi opinias, se tio okazus, ĉe pordego li nepre invitus eniri en malriĉan kabanon, alkroĉiĝintan al kruta deklivo de alianca montaro.[12] Aŭ ion similan.
Finfine ombro. Nur en la ĝardeno mi komprenis, kiel, malgraŭ tuta mia amo al suno, pro malkutimo mi laciĝis de ĝi. Vera malvarmo ne estis, tamen, eĉ ĉi tie — seka varmigita aero langvore ludis per foliaro, blovetis inter arboj, bizare ĵetante ondojn de odoroj de unu al alia, tiel, ke, pasante preter oleandro aŭ jasmeno, ni subite sentis aromon de glicino, kaj apud la glicino subite traflugis strieto de viskoza melaso de genisto. Aperis deziro sidiĝi sur teron, apogi sian dorson kontraŭ trunko de ekzemple jen tiu pistakarbo, fermi la okulojn kaj spiri, spiri…
— Mi volas atentigi vin, Stanislava Solomonovna, — jen antikva fonto. Ĝi estas sorĉa. Jam antaŭ pli ol tricent jaroj homoj rimarkis, ke ĉiu gluto forigas unu pekon.
— Ho-o! Mi ĝuste nun havas tian soifon! Necesas trinki kaj trinki!