Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Ŝi rapide alkuris altan blokon el ruĝaj brikoj, en kies niĉo apenaŭ aŭdeble lirlis kristale pura akvo. Penante stari malproksime de ĝi, por ne malsekigi la robon, kaj eĉ metinte unu manon malantaŭ la dorson, per manplato de la alia ŝi ĉerpis kaj trinkis, trinkis. Nur ŝi ne malvarmumu… Tuj post sunardo, kaj ŝia gorĝo estas malforta, mi sciis.

Ŝi forturniĝis, rektiĝis, forskuante akvon de la mano. La vizaĝo estas feliĉa, la okuloj brilas, kaj tremetas sennoma floro en nigraj bukloj. Kaj humide briletas la mentono.

— Bongusta! Kaj dudek sep pekoj estas for! Ĉu mi povas ankoraŭ, ĝi ne sekiĝos?

— Kiom via animo deziras, Stanislava Solomonovna. Mi vidas, vi estas granda pekulino. Aŭ vi decidis rezervi por estonteco? Nur ne malvarmumu.

Li kvazaŭ legis miajn pensojn.

Eble, li vere legis iomete. Amiko.

— Aleksandro hieraŭ same komencis trinkegi, — Iraklo ruze rigardis al mi kaj denove palpebrumis. — Sed poste rapide komprenis, ke ekzistas trinkaĵoj multe pli kuracaj.

Stanjo tute infanece tiris la kolon, por ke de la mentono ne falu gutoj sur la robon.

— Ankoraŭ dek kvin, — ŝi denove turniĝis al ni, viŝante la ridetantajn lipojn per malantaŭa flanko de la manplato. — Ĉu? Ne, pli kuracaj ne ekzistas.

— Sed ĉu junaj vinoj? — evidente ofendiĝis Iraklo.

— Dankon, Iraklo Georgieviĉ, sed tio estas ne por mi.

Ĉu io okazis al ŝi?

Ŝi subite aliris min. Rigardis iomete el sub la frunto.

— Ĉu ĉi tie eblas preni duŝon, Saĉjo? Ĉu mi sukcesos antaŭ la tagmanĝo?

— Sendube. Mi tuj vin kondukos.

Finfine aperis io konata en intonacioj. Kaj tuj forflugis la tristo, restis nur miro: pri kia mallumo mi deliris, el kia kesto de Pandora? Ja ĉio estas bona, ĉio estas mirakla. Trankvilo, suno. Spiri…

— Kiel bele estas ĉi tie, — diris ŝi.

— Jes. Mi sciis, ke al vi plaĉos. Ni iru.

— Ĉu vi scias, kion mi pensis tie, ĉe Ĝvari? Estas absolute necese foje vidi per propraj okuloj tiujn belajn lokojn, pri kiuj antaŭ tio oni nur legis kaj nur de poetoj sciis, kiel ili estas belaj. Konvinkiĝi, ke ili ne estas elpensitaj. Tiam tuj iĝas klare, ke ankaŭ ceteraj belaĵoj, pri kiuj ni legas — konscienco, fidelo, amo — ankaŭ ne estas elpensaĵo.

— Ĉu al vi foje ŝajnas, ke ili estas elpensaĵo?

Ŝi kuntiris la ŝultrojn.

— Same kiel al vi.

— Nu, ne-e…

Ŝi subridis kun malgaja ĉionindulga supereco.

— Rakontu al iu alia. Mi ja scias.

Maljuna oĉjo Revaz', kvazaŭ elsaltinta el pentraĵoj de Pirosmani, sidis en plektita fotelo apud enirejo, en ombro, svingante por ventumo per lasta numero de «Apolono», kaj evidente atendis nin — ekvidis kaj tuj ekstaris.

— Gamarĝobat,[13] sinjorino! Gamarĝobat, batono knjaz![14]

— Saluton, oĉjo Revaz'.

«Revaz» kaj «knjaz», danke al lia prononco, konsistigis, laŭ mi, idealan rimon. Mi oblikve rigardetis al Stanjo — ĉu ŝi rimarkis? Ĉu ne naskos ĉi tiu detalo, ekzemple, epigramon? Al mi ĉiam estis treege agrable kaj eĉ flate, se en ŝiaj versoj mi divenis eĥojn de impresoj, de kiuj mi estis se ne kaŭzanto, do almenaŭ atestanto. Ne, ŝia vizaĝo restis malatenta.

— Tio estas Stanislava Solomonovna, granda talento, — diris mi. — Tio estas Revazo Vaĥtangoviĉ, granda animo.

— Saluton, Revazo Vaĥtangoviĉ.

— Eniru dom', mi petas. Dom' estas malvarme, — li parolis kun forta misprononco, sed al mi eĉ la misprononco plaĉis, eĉ la misprononco estis saturita je suno. Li faris paŝon flanken, preterlasante Stanjon al ŝtupetoj, kaj, kiam ŝi trairis, kliniĝis al mi. Diris duonvoĉe: — Al vi depeŝo venis, batono. En kovert', — kaj, ŝovinte la manon en poŝon de vasta pantalono, trovis la koverton. Donis al mi.

— Dankon, oĉjo Revaz', — mi deŝovis la dekstran kubuton, kaj oĉjo Revaz' metis la koverton sub mian akselon — mi alpremis ĝin al la flanko kaj, plu portante la centkapan bebon, enmanigitan al mi de Stanjo, eniris en la domon.

Ĉi tie, en vere malvarmeta antaŭĉambro, Stanjo kaj princineto Tamriko jam turtumis, sukcesinte konatiĝi sen mi.

— Viroj ĉiam hastas ne tie, kie necesas, kaj ĉiam malfruiĝas ne tie, kie necesas, — diris la princineto, ekvidinte min. — Mi jam ĉion scias — kaj kiel nomiĝas nia gastino, kaj pri Ĝvari, kaj ke necesas duŝo. Vi estas libera, Saĉjo.

Jes. Stanjo scipovis esti fulmorapida, mi ja havis okazon tion sperti.

— Tiam mi vere leviĝos en mian ĉambron por minuto kaj almenaŭ liberigos la manojn.

— Mi ordonos porti al vi vazon kun akvo, — la princineto per rigardo de sperta eksperto mezuris la bukedon. — Du vazojn.

— Metu ĝin dume singarde, — diris Stanjo, starante dorse al mi. — Mi venos — aranĝos.

Mi faligis la bukedon sur tablon, ŝiris la koverton laŭ rando. Certe, la papero ŝiriĝis ne tie, kie necesas, — la fingroj hastis kaj senpaciencis; saltanta en la okulojn surtajpo «Al princo Trubeckoj A. L. en proprajn manojn» kun krako duoniĝis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Прийти в себя
Прийти в себя

Украинский журналист Максим Зверев во время гражданской войны в Украине оказывается в армии ДНР и становится командиром диверсионной группы «Стикс». Попав под артобстрел, он внезапно перемещается в прошлое и попадает в самого себя — одиннадцатилетнего подростка. Но сознание и опыт взрослого Максима полностью сохраняется. Пионер Зверев не собирается изменить свою жизнь и страну, но опыт журналиста и мастера смешанных единоборств невозможно скрыть. Вначале хрупкий одиннадцатилетний мальчик ставит на место школьных хулиганов и становится признанным лидером сначала в своем классе, а потом и в школе. Однако такое поведение очень сильно выделяет советского школьника среди его товарищей. Новые таланты Зверева проявляются на спортивном поприще — в боксе и в самбо. И вот однажды одиннадцатилетний пионер, который в школе получил красноречивое прозвище «Зверь», привлекает к себе внимание сначала милиции, а потом и всесильного КГБ. Причина в том, что, случайно столкнувшись с вооруженными бандитами, Максим вступает в неравную схватку и выходит победителем, убивая одного бандита и калеча другого. После знакомства с необычным пионером, которому присвоен псевдоним «Зверь», в управлении «Т» проявили к феноменальному мальчику, который продемонстрировал уникальные бойцовские качества, особое внимание…

Александр Евгеньевич Воронцов , Александр Петрович Воронцов

Фантастика / Альтернативная история / Попаданцы