— Oj, stultulino mi estas! — ŝi svingis la manojn. — Molestas per paroloj, sed la viro, nature, volas ankoraŭ drinki! Ĉu vi volas, mi surmetu ion kaj kuru malsupren, tie sur la tablo restis botelo.
— Vi estas tro zorgema.
— Ne ekzistas «tro». Jam antikvuloj diris: nobla virino post kuniĝo devas zorgi pri amato, kiel patrino pri infano — ĉar virino en kuniĝo naskiĝas, sed viro mortas. Kaj sportistoj rimarkis: post tiu afero rezultoj de virinoj pliboniĝas, sed de viroj — fi!
— Mi penu elvivi, — respondis mi kaj, etendinte la manon en fendon inter la litkapo kaj la muro, eltiris preskaŭ plenan botelon da «aĥaŝeno». Pardonu, Ivano Volfoviĉ, mi nenion memoras. Stanjo ekridis. — Ĉu vi trinkos?
— Ne. Mi de vi estas ebria, tio sufiĉas.
Mi verŝis por mi du glutojn en pokalon, trinkis. Demandis singarde:
— Ĉu vi estas en ordo?
— En absoluta. Ja ne maltrankviliĝu vi, simple estas sana vivmaniero. Mi ankaŭ fumi ĉesis.
— Sed kio okazis?
Ŝi ekridis ruze. Karesis unu el bukedoj. Al ŝi vere plaĉis, kiel mi rigardas al ŝi, kaj ŝi paŝadis, promenis laŭ la ĉambro — de la ŝranko al muro kun ponardoj kaj sabroj, de la sabroj al muro kun familiaj fotoj, poste al grandega surplanka vazo… El la haroj super la orelo, tremante, plu elstaris forgesita trunketo de anonima floro, nuda kaj orfa, al ĝi ne konvenis nudeco; ĉiujn ĝiajn petalojn ni fordraŝis je la kuseno.
— Ja vi min tiel petegis! Tian konvinkan argumenton donis!
— Kian?
— Mi ne diros.
— Jam antaŭ duonjaro mi rezignis petegi…
— Min argumentoj atingas, kiel ĝirafon.[16] Ne maltrankviliĝu, Saĉjo. Simple mi pensis: mi estas je kvar jaroj pli aĝa, ol ŝi, mi devas tre-e observi min. Almenaŭ subteni egalecon, — kaj subite ŝi montretis dum momento la langopinton. — Ja mi eĉ ne scias, kiel ŝi aspektas. Kaj Paŭlinjo. Vi almenaŭ fotojn montru.
— Por kio?
— Ja parencaj homoj.
— Se tio ne estus vi, mi decidus, ke virino senlime paradas.
— Tio signifas, ke mi senlime bele sentas. Kaj sentas mi, ke mi senlime amas vin.
— Kun vi estas malfacile paroli. Vi tiel posedas vortojn…
— Vi posedas min, kaj mi posedas vortojn. Do, vi posedas vortojn prokure. Reĝu silente, kaj parolos mi.
Ŝi eksidis sur la fenestrobreto, per nuda dorso al la ĝardeno, superverŝita per flav-roza lumo.
— Vortoj… Ili, damnitaj, estas kreitaj ĝuste por trompo. Homoj estas diversaj, ĉiu havas sian amon, sian malamon, sian timon. Kaj vorto estas unu sama por ĉiuj. Tiu, kiu parolas, subkomprenas tute ne tiun amon kaj ne tiun timon, kiun subkomprenas, aŭdinte, la alparolato. Tial estas pli bone silenti pri tiuj temoj… aŭ paroli nur por ĝojigi tiun, kiu estas apude… aŭ, se diri serioze, klarigadi ĝuste sian amon. Ja nur por tiu sola vorto necesas tutan romanon, tutan poemon verki. Mi jen, dum flugis, — ŝi ridetis, — du versaĵojn pri vi verkis. Tamen, tion, ke ili estas pri vi, neniu komprenos.
— Kaj ĉu mi? — stulte fierante, demandis mi.
— Kaj vi, — ŝi denove ridetis, — des pli.
— Legu.
— Ne.
— Legu.
— Ne, ne. Mi ne deziras nun. Ja ju pli oni maĉas sian komprenon, des pli oni foriras de la aliula. Por kio vi foriru de mi? Jen vi, apude. Tio ne tre ofte okazas. Baldaŭ vi denove forveturos ien, kaj mi dume publikigos — tiam legu, — ŝi metis unu kruron al la fenestrobreto, ĉirkaŭvolvis ĝin per la brakoj. — Kia mirakla aero iras de ekstere, — profunde enspiris ŝi. — Ni ankoraŭ promenos antaŭ vespermanĝo, ĉu? El la fonto trinkos.
— Nepre. Kaj antaŭ vespermanĝo. Kaj antaŭ dormo.
— Antaŭ dormo tio estas aparte necesa.
«…Senprokraste reveni ĉefurbon…»
Mi verŝis plenan pokalon kaj eltrinkis, ne deŝirante. El la pokalo ekscite venis odoro de vinberĝardenoj, naĝantaj en suna oceano.
— Ĉu al la aerodromo vi veturis el la hejmo?
— Hejmo… — la suna oceano ekverŝiĝis en la sangon. — Hejmo estas loko, kie eblas ne adaptiĝi. Ne kontroli vortojn. Esti laca, kiam laciĝis, silenti, kiam silentemas — kaj dum tio ne timi, ke ofendos. Ne ŝajnigi sin eĉ je momento — nek per gesto, nek per rigardo…
— Tiel neniam estas.
— Eble. Tial mi neniam havis hejmon.
— Sed eble, simple vi neniam estis hejme?
— Sukcesa bato.
— Saĉjo, mi ne volis ofendi! Vi estas la plej bona, mi ja scias! Simple mi tre volas esti via hejmo… kaj al mi ŝajnas, mi povus. Sed kiam mi pensas, ke vi vizitos la hejmon du-tri-foje monate, kaj ceteran tempon estos en la alia… kaj eble, eĉ en la tria — jen tie, jen tie hejmoj aperados kaj defalados de vi, kiel folioj, sekiĝantaj pro manko de vi… Ho ne, ne. Ĉiam mi diras stultaĵojn. Kapricas. Ne aŭskultu. Tio estas, ĉar mi malstreĉiĝis, ja mi nun tro bone fartas. Kaj se mi subite naskus de vi, ĉu vi min forlasus?
— Ne, certe, — malrapide diris mi.
— Ne? Ĉu vere ne? — ŝia voĉo eksonoris, kaj eklumis la vizaĝo.
— Stulta vorto — forlasus… Ja vi estas mia familio. Mi estus kun vi, kiom povus. Sed, vidu… jam rompita. Ĉar neniam plu sentus min digna homo.
— Sed ĉu nun vi sentas?