Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Jes, sed, juĝante laŭ ĝia aspekto, oni nenion prenis el ĝi. Kvankam oni fosis en ĝi, kaj sur unu el la paperoj ni trovis spuron de etfingro. La teko estis forĵetita, kvazaŭ dum kurado aŭ el aŭto, parto de la paperoj elfalis sur la teron.

— Kio entute estas en la teko?

— Nenio alloga por rabistoj. Parto de manuskripto, super kiu laboras la patriarko. Personaj dosieroj de aspirantoj al liberiĝanta posteno de estro de laboratorio de etika memagordado ĉe la patriarkejo — la antaŭan labestron oni elektis deputito de Dumo. Almanako de skandinavaj sagaoj, adaptitaj por infanoj, en traduko de Ule Vanganen — la sekretario diris, ke la patriarko aĉetis la almanakon hieraŭ tage, kiel donaco por la nepo. Financa raporto de sakristiano…

— Eble, la rabistoj opiniis, ke tie estas io pli valora, kaj konvinkiĝinte pri sia eraro, forigis la krimpruvaĵon.

— Tio estas la sola, kio venas en la kapon. Sed kiu en normala mensostato povus imagi, ke la patriarko portas en la teko briliantojn aŭ narkotaĵojn?

— Eble, la rabo estas nur maskigo de politika ago? — demandis mi. Usolcev kuntiris la ŝultrojn kaj respondis:

— Rare sentalenta maskigo.

— Sed eble iu estis ne en normala mensostato?

La majoro silentis iom kun foresta aspekto.

— Tiun replikon, sinjoro kolonelo, tian plursignifan kaj misteran, mi opinias kaŭzita de tiu informo, kiun vi, verŝajne, disponas, sed mi — ne. Nenion al vi mi povas respondi.

— Sinjoro majoro, vi komprenis min malĝuste! — diris mi, kaj pensis: kia ofendiĝema li estas. — Mi nur intencis informiĝi, ĉu ne okazis en la urbo lastatempe iaj aliaj, malpli gravaj incidentoj, ligitaj kun neklarigebla vandalismo, neprovokita agreso kaj tiel plu. Eble, simple agis maniulo!

Usolcev dum kelkaj sekundoj esploreme rigardis al mia vizaĝo, kaj poste subite larĝe ekridetis, kvazaŭ petante pardonon pro la eksplodo. Kaj mi konfuzite pensis, ke, savu min dio, li povis taksi miajn vortojn pri neprovokita agreso kiel aludon al sia propra konduto. Mi tute ne deziris lin ofendi. Li plaĉis al mi.

— En mian kapon tio ne venis, — konfesis li, — sed, verŝajne, tial, ke mi precize scias, ke tiaj incidentoj en la urbo ne okazis. Kio koncernas maniulon, do… unue, en nia okazo ili estas du, kio estas rarega okazo — ke du maniuloj agas kune. Due, la afero estis ne impulsa, sed preparita. De la patriarkejo ĝis la hejmo de la patriarko estas malpli ol duonhoro da paŝado, kaj dum bona vetero la patriarko, nature, ne uzis aŭton. La atenco estis farita en la plej oportuna por tio loko, en ĝardeneto, limanta loĝejan kvartalon, kie troviĝas la hejmo de la patriarko — tie estas malpli hele kaj estas malpli da homoj, ol ie ajn sur la itinero de la patriarkejo ĝis la hejmo; kaj la maniuloj evidente jam observis, kiel iradas la patriarko kaj kien. Ankaŭ lokiĝis ili ne en hazarda maniero, kaj tio signifas, ke ili evidente estas profesiuloj, almenaŭ — unu el ili.

Kun tiuj vortoj Usolcev ekstaris; alveninte la tablon, li prenis unu el paperoj kaj alportis al mi. Tio estis rekonstruita laŭ depozicioj de nemultaj atestantoj skemo — kiu kiel staris, kiu kiel moviĝis; per ruĝaj streketoj estis markitaj linioj de pafoj — da ili estis ok; per ruĝaj krucetoj estis markitaj lokoj, kie estis la patriarko en momentoj de trafoj, da ili estis kvin; li ankoraŭ penis kuri, poste rampis, kaj per dika ruĝa rondeto estis markita loko, kie li haltis. Mi rigardis, kaj tuta bildo de tiu tri- aŭ kvarsekunda batalo de unu senarma kun du armitaj homoj pli klare ol la realo staris antaŭ miaj okuloj; la dentoj knaris pro kompato al li kaj pro malamo al ili.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Jes, ili tre ĝuste staris. Post la unua pafo la patriarko ekkuris — rekte al la dua, kaj tuj trafis al la kuglo, truinta la dekstran pulmon.

Sed pafis ili ne tre bone. Banditoj, jes, sed ne teroristoj-profesiuloj. Vere, tio pli similas al rabatako, ol al terorisma ago.

Se oni volus lin murdi, ili murdus lin, komprenis mi. Jes, ili povis pensi, ke li estis morta, sed neniu al ili malhelpis, neniu fortimigis, ili disponis pli ol sekundojn; se ilia celo estus ĝuste murdo, ĉiu el ili povus fari kelkajn paŝojn kaj finmurdi la kuŝantan per tuŝa pafo.

Do, la celo estis rabo.

Sed, se ili bezonis la tekon, por kio necesis tia pafado? Sufiĉus aliri, kontuzi, elŝiri… simple aspergi ion en la vizaĝon, kapti la tekon kaj fuĝi!

Kaj krome, kion do ili, vere, atendis trovi en la teko de la patriarko de komunistoj, strikte, kvankam ne tiom fervore, kiel kristismaj monaĥoj, sekvantaj principon de neakirado?

Do, ankaŭ ne rabo.

Ĉu kruele, sed ne ĝismorte, kripligi, sed ŝajnigi rabon, por nin impliki?

Sed Usolcev pravas, ŝajnigi eblus pli bone — ĵeti la tekon ne al arbustoj je du paŝoj de la loko de la atenco, sed ekzemple, en Volgon, metinte internen du ŝtonojn — kaj neniu neniam ĝin trovus.

Sed eble ili bezonis ĝuste la paperojn? Ili informiĝis, eksciis ion — kaj forĵetis, kiel rubaĵon. Sed kion? Ĉu la financan raporton? Ĉu detalojn de biografio de iu kandidato al labestro? Nekompreneble…

Necesas skrupule analizi ĉiujn paperojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги