Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Jes, dekomence la koncentrado de posedaĵoj kaj monrimedoj okazis per forto, rabo, neimagebla krueleco — sed, kiam ĝi estas finiĝanta, kaj la favoratoj de la miljara vetkuro jam difiniĝis, rompi iliajn krurojn sur fina vojo kaj per sama krueleco depreni de tiuj, kiuj iam iel — tutegale, kiam kaj kiel — gajnis, donante monon, maŝinojn, minkampojn, bienojn, teritoriojn al tiuj, kiuj ilin havas malmulte aŭ tute ne havas, signifas devigi la historion fari duan paŝon sur la sama loko; kaj poste, probable, ankoraŭ unu, kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ, enigante la socion en vicon de plifortiĝantaj memgenerantaj osciloj, similaj al tiuj, pro kiuj pereis Kislenko, kaj tio havas nur unu finon: plenan detruon de molekula strukturo, plenan ekstermon kaj de venkintoj, kaj de venkitoj. Kaj por kio necesas verŝi al la nunaj malposedantoj vinagron en sangon, inciti, kiel oni incitas hundojn ĝis frenezo, parolante pri restarigo de historia justeco! Historio ne scias justecon, samkiel ne scias ĝin la tuta naturo. Ĉu estas justa la gravita konstanto? Ĉu estas maljusta la drivo de kontinentoj? Eĉ homoj ne estas justaj aŭ maljustaj; ili povas esti karitataj aŭ senkompataj, malavaraj aŭ avaraj, antaŭvidaj aŭ blindigitaj, bonkoraj aŭ indiferentaj, sed justeco estas sama ludo de cerbo, ŝvebanta inter abstraktaĵoj, kiel ideala gaso, kiel kvadrata radiko el minus unu.

Kaj jen li prenis tiujn formulojn de la instruo, kiuj portis en si nek preskribojn, per kiuj jam en antikvaj tempoj komencis en Romio ĉiu vica imperatoro, nek rozkoloran deliron pri bazita sur komuna posedo estonta socia ordo, eltiris el ili longan, kiel solitero, ĉeneron de komunigontaj reloj, arganoj, plugiloj, kaldronoj, baskuloj kaj pistoj, kaj anstataŭigis ilin per animo. Kvazaŭ homoj zorgas unu pri alia per baskuloj kaj pistoj! Lokomotivo povas havi eĉ mil jurajn posedantojn, ĉu samtempe, ĉu laŭvice, sed reale posedas la lokomotivon aŭ maŝinisto, aŭ tiu, kiu staras super la maŝinisto kun fusilo en la mano. Homoj zorgas unu pri alia per deziroj kaj faroj, kaj, se sufiĉe granda parto da homoj konstante memoras, ke ĉiu perforto, ĉiu profitcela trompo, ĉiu malestimo riskigas la tutan homan genton, malpliigante ĝiajn ŝancojn elvivi en tia maljusta, morta, vakua, atoma, radia, bakteria Universo — ĉu ne estas tutegale, kiu posedas la lokomotivon?

Jes, homoj kapablas al tio diversgrade, homoj estas diversaj. Sed estas ja pli bone scii, kiu kion kostas, ol per rimedoj de ŝtata perforto igi ĉiujn aspekti unuecaj altruistoj, sed esence — nur ŝajnigi kaj atendi nur signalon, por ekataki unu alian… Jes, kelkaj homoj je tio dume tute ne kapablas. Ili ĝis nun foje pafas.

Por kio, ho dio, por kio ili ĝis nun pafas?!

Mi eĉ ne rimarkis, kiel mi sidiĝis por fumi sur lignotabulan benketon ĉe perono. Tie nun estas muzeo. Kaj en la domo de Pribylovskij mem jam dum preskaŭ jarcento estas centraj institucioj de la patriarkejo.

De ĉi tie hieraŭ vespere eliris la sesa patriarko, eĉ ne pensante, ke li ne atingos sian loĝejon.

Por kio ili pafas?

«Trovu ilin kaj mortigu».

Jam venis tempo.

2

Mi prezentis min, montrinte legitimilon. Fulmorapide butonumante superan butonon de uniforma jako, la deĵoranto haste ekstaris.

— Oni vin atendas, sinjoro kolonelo. Nin jam vespere avertis la ministrejo.

— Kiu enketas la aferon?

— Majoro Usolcev. Ĉambro naŭ.

Usolcev estis ankoraŭ relative juna, sed lia mallarĝa, magra vizaĝo kun kroĉiĝemaj okuloj montris spertan kaj insisteman detektivon. Se tia ulo trovos spuron — jam ne eblos lin fuŝigi.

— Mi neniamaniere intencas damaĝi viajn rajtojn, — manpreminte, tuj diris mi. — Mi ne intencas eĉ kontroli vin. Min simple interesas tiu ĉi afero. Estas kaŭzoj opinii, ke ĝi estas ligita kun la pereo de «Carido».

— Jen kiel, — silentinte kaj kolektinte pensojn, diris Usolcev. — Tiuokaze ĉio estas klara. Nu, ne ĉio, certe… Kia estas naturo de tiu ĉi ligo, ĉu vi povas almenaŭ aludi?

— Se tio plifaciligus serĉadon de la pafinto, mi tion farus. Sed dume mi ne malhelpu al vi, pardonu. Ĉio estas tre nedifinita.

— Bone, sinjoro kolonelo, tiam ni lasu tion, — li denove silentetis. — La pafintoj estis du. La vivo de la patriarko, kiel mi scias, estas ekster danĝero, sed lia stato estas tre serioza, kaj li ĝis nun estas senkonscia. Kvin trafoj — estas simple miraklo, ke estis neniu mortiga… Sidiĝu ĉi tien. Jen cindrujo, se vi deziras. Ĉu vi matenmanĝis? Mi povas ordoni alporti teon…

— Kaj ĉu vi mem matenmanĝis? — ridetis mi. Li konfuzite movis la manplaton laŭ nekonvene por lia aĝo maldensaj haroj.

— Mi vespermanĝis je la kvara matene, do tion tute eblas opinii matenmanĝo.

— Kaj mi manĝetis en la avio. Do, kia estas motivo?

— Esence, la motivo mankas.

A ha, pensis mi.

— Komence ni opiniis, ke tio estas ia stranga rabo, sed du horojn post la afero la teko de la patriarko estis trovita sur strato, sub arbustoj de Moskva bulvardo.

— Ĉu ĝi estis malfermita?

Перейти на страницу:

Похожие книги