Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Mi longe staris sub varmega duŝo, poste sub malvarma. Poste sidis en profunda, hejmeca fotelo en la kabineto; lanugeca, peza, kiel gladilo, komforta Timoteo varmigis miajn genuojn, mi gratis ĝin malantaŭ la orelo — ĝi kun plezuro turnis grandfruntan kapon per mentono supren, kaj mi gratis al ĝi la mentonon, kaj aŭskultis Paŭlinjon, kiu, instaliĝinte sur divano sub kloŝlampo, submetinte unu piedon sub sin, finfine laŭtlegis al mi sian fabelon. Mirinde, kiajn psiĥologiajn nuancojn elpensis tiu etulino. Se verkus mi, la giganto nepre komencus konfiskadon de manĝaĵoj de tiuj, kiuj jam pri nenio pensas, havante ĉion jam pretan. Ne, kontraŭdiris ŝi, deŝirante sin de la teksto, tiuokaze ili komencus pensi nur pri manĝo, kaj ĉio. Kaj tiuj, kiuj jam antaŭ tio pensis nur pri manĝo, komencis pensi, kiel saviĝi, kiel helpi al si, — unue ĉiu pensis, kiel helpi al si mem, poste ili poiomete komprenis, ke helpi al si eblas nur kune, tiel, ke ĉiuj helpu al ĉiuj.

Mi aŭskultis kaj pensis: bela knabino, tre similas la panjon. Jam la brusto ŝvelas, ho dio. Ĉu vere Paŭlinjo havas talenton? Pro tiu penso haroj stariĝis, mi kaj fieris, kaj timis. Ĉu mi dezirus al la filineto sorton de Stanjo? Malfacila sorto. Kvankam ekzistas, certe, literaturistoj, kiuj banas sin en riĉo — sed, laŭ mi, ilin neniu amas, krom tiuj, kiuj drinkas kun ili ĝis senkonsciiĝo; sed tio same ne estas bona sorto, ni tian ne bezonas. Malfacila, senkompata vivo — kaj por si, kaj por tiuj, kiuj estas apude. Ne hazarde, verŝajne, inter literaturistoj mankas komunistoj, kaj se eĉ aperos iu, do li verkas aĉe: lispado, edifeco, nuraj moralaĵoj kaj nenio viva. Verŝajne, tiuj homoj kaj nature, kaj laŭ devo de sia servo ne povas ne esti tiuj, kiujn oni kutime nomas egoistoj. Sciencisto, por malkovri ion novan, uzas, ekzemple, komputilon kaj sinkrofazotronon; inĝeniero, por krei ion novan uzas tabelojn kaj desegnilojn — sed literaturisto, por malkovri kaj krei novan, uzas nur vivajn homojn, kaj ne havas li alian manieron, alian vojon. Ne havas alian stablon kaj testejon. Jes, li estas sprita kaj agrabla interparolanto; jes, li povas kortuŝe kaj fidele zorgi pri homoj, kiujn li renkontas unu fojon dum duonjaro; jes, li kapablas je mirindaj eksplodoj de sindonemo, abnegacio, — sed tio estas nur labora instinkto, kiu scias: alie ne eblas penetri en aliulon, sed ja necesas ekkoni tiun, necesas ekbruligi flamojn de pasioj, eksenti fremdajn sentojn propraj, kaj la proprajn — grandaj, por poste elsuĉitaj el tiu ĉi sindono impresoj, difraktiĝinte, digestiĝinte, iam kuŝiĝu sur paperon, kaj dekoj da miloj da fremdaj homoj, legante, sentu akrajn korpikojn kaj balancu kapojn: kiel ĝuste! kiel prave!.. kaj, satsuĉinte, li elrampos el vi, mem suferante pro subita fremdiĝo ne malpli, ol vi — sed tutegale eliras neeviteble, deŝiriĝas kun sango, timigite hakas etenditajn al li en senespera peno reteni manojn kaj lasas tiun, por kiu, ŝajne, vivis, en cindro, en ruinoj kaj ploro. Ĝuste kiel Stanjo min nun.

Kaj alie — li ne povas. Tia laboro.

— Paĉjo, — mallaŭtete demandis Paŭlinjo, kaj mi komprenis, ke ŝi jam delonge silentas. — Pri kio vi tiel enpensiĝis?

— Pri vi, filinjo, — diris mi, — kaj pri viaj regnanoj.

— Vi ne timu, — diris ŝi, alirante. Ŝi sidiĝis sur kubutapogilon de mia fotelo kaj metis la manon sur mian ŝultron. — Mi ne malutilos al vi. Simple necesas ja iel ilin rekonsciigi. Nu, dum ioma tempo ili sentos doloron, jes. Mi nun komencis duan parton. Ĉio finiĝos bone.

Almenaŭ pro tio dankon, pensis mi. La pordo malfermiĝis, kaj en la kabineton eniris Liza. Ŝi ekridetis, rigardante al nia konfida etoso.

— Karaj knaboj kaj karaj knabinoj! Ĉu vi ne deziras iomete manĝi? Saveljevna jam aranĝis la tablon.

— Deziras, — diris mi kaj ekstaris.

— Deziras, — ripetis Paŭlinjo tre solide kaj ankaŭ ekstaris.

Kroĉinte la manojn, ni nehaste, kiel plenaĝuloj, ekiris al la manĝoĉambro post Liza.

Ŝi iris iomete antaŭe, en longa, libera robo ĝis kalkanoj — la vespa talio estis ĉirkaŭligita per vasta zono. Hela nebulo de haroj balanciĝis laŭ takto de paŝoj. Mi flugos matene, pensis mi. Tutegale nokte tie mankas aferoj — ĉu en la flughaveno sidi? Por kio? Netolereble mi volis atingi Lizan kaj flustri: «Pardonu… pardonu…» Mi ofte sonĝis: mi ĉion-ĉion al ŝi rakontas, kaj ŝi, laŭ ilia kristana moro, per potenco, donita al ŝi de Dio, absolvas miajn pekojn… Foje eĉ, ŝajne, mi balbutis tion dum dormo. Kion ŝi aŭdis? Kion komprenis?

Ni vespermanĝis. Poste, babilante pri bagateloj, trinkis teon kun papavaj kringoj. Poste Paŭlinjo, preninte transistoran ricevilon, foriris al si — kuŝiĝi dormi kaj dormige vagi laŭ la etero, eble tie troviĝos iu moda melodio. Kaj Liza verŝis por ni ankoraŭ po taso, poste ankoraŭ. Ŝi povis trinkadi teon laŭ malnovaj kutimoj — ĝis sepa ŝvito — nu, kaj mi kune kun ŝi.

— Kia bona vespero, — diris Liza. — Kia bona vespero estas, ĉu vere?

Перейти на страницу:

Похожие книги