Ŝi tranĉvundis fingron. Ekkrietis, ŝovis la manon sub akvostrion — kaj konsternite turniĝis al mi.
— Sed por kio?
— Estas afero. Feliĉon, Stanjo!
Ŝi paŝis al mi, kiel en Saguramo kaŝante la manojn malantaŭ la dorso, por ne guti sur sin, nek sur min; ofendite, en knabina stilo paŭtis.
— Kaj brakumi-kisi?
Mi brakumis-kisis.
5
En mia kabineto mi — parte por distriĝi, sed plejparte pro servodevo — sen speciala entuziasmo provis rekte per ĉemanaj rimedoj kontroli mian version. Rubriko «fruaj tendencoj de komunismo», ŝlosilvorto «kriminalaj». Sed la vidigilo komencis elmeti ŝimajn, konatajn nun nur de malvastaj fakuloj kaj senpasiaj disketoj faktojn kaj nomojn. Francaj bombistoj: murdu per eksplodpaketo veturantan, ekzemple, el teatro, tute senkulpan oficiston — kaj ni tuj iĝas je paŝo pli proksime al justa sociordo. Bakunin.[48]
«Nenion kostas ribeligi ajnan vilaĝon». «Revoluciaj inteligencianoj, per ĉiuj eblaj rimedoj faru vivan ribelan ligon inter disigitaj kamparanaj komunumoj». Neĉaev.[49] Murdisto, degenerulo. Nura nomo de la gazeto, kiun li komencis eldonadi eksterlande, multon kostas: «Popola revenĝo». Artikolo «Ĉefaj bazoj de estonta socia ordo», la mil okcent sepdeka jaro: oni donu al la socio kiel eble plej multe, kaj mem konsumu kiel eble plej malmulte (sed kio estas socio, se ne tiuj «oni»? eble, nur estraro), laboro estas deviga sub minaco de morto, ĉiujn produktojn de laboro distribuas inter laborantoj eksklude laŭ altaj rezonoj por neniu kontrolebla kaj entute de neniu konata sekreta komitato… Certe, revante pri tielaĵo publike, en pensoj oni tenas, ke oni sukcesos iĝi prezidanto de tiu komitato. Kanajlo.Ĉiuj ĉi mornaj sektoj, malvastaj, kiel neniam vizitataj de suno kanjonoj, forputris jam en la sepdekaj jaroj kaj en Eŭropo, kaj en Rusio; dum ioma tempo ili plu bruletis en la Oriento, hibridiĝante kun naciisma fanatikeco kaj rezultigante foje terurajn hibridojn, sed poiome ankaŭ tie ili malaperis. Ŝajne, mi denove serĉis vane.
Telefonis Papazjan kaj petis lin akcepti — mi diris, ke mi povas eĉ tuj. Mi surmetis la parolilon kaj ekfumis. La humoro estis abomena. Kwiatkowski verŝajne jam venis. Kaj Stanjo estas tia bela kaj tia… preparita. Kaj jen ankoraŭ tiuj projektistoj de nova socio, al kiuj eĉ mi, komunisto, volis pafi — simple kiel al rabiaj hundoj, por ili ne mordu homojn. Sed tio estas, certe, kiel dirus Liza, koleremo — terura peko. Certe, ne pafi, — ĉu mi estas Kislenko? Simple kuraci kaj, ĉiuokaze, izoli. «Popolamikoj»…
— Nu, kio? Ĉu vi vere jam finis? — malsprite ŝercis mi, kiam la leŭtenanto eniris.
— Tute ne, male.
— Sidiĝu. Kio okazis?
Li eksidis.
— Mi permesis al mi iom vastigi interpreton de la ricevita tasko, — eldiris li kaj stumblis, atende rigardante min. Mi paŭzis, penante kompreni. Zorgeme estingis cigaredstumpon en la cindrujo, premis per ĝi flagretantajn pecojn de cindro.
— Kiamaniere?
— Komprenu, — kun preteco komencis klarigi li, — la materialo, kiun vi donis al mi por rigardi, estas simple terura, kaj ĝi vin, verŝajne, iom hipnotigis. Mi pensis: ja ne ĉiuj homoj estas tiom decidemaj kaj principemaj, kiel kompatinda Kislenko. Ne ĉiu, eĉ tiele freneziĝinte, tuj kuraĝos je murdo. Kaj mi permesis al mi provi rigardi kun samaj simptomoj malpli gravajn aferojn — rabatakojn, huliganaĵojn…
— Sed tio estas jam vere infera laboro.
— Vi pravas, sendube. Sed tamen ĝi donis ian rezulton. Rigardu. En la nuna kaj la antaŭa jaroj, — li etendis al mi folieton kun numeritaj faktoj, — murdoj, similaj al niaj, ne okazis. Sed incidentoj malpli gravaj — estis. Du sensencaj batadoj en Suĥumo. Ses tute neklarigeblaj kruelaj interbatadoj en vilaĝetoj en mia patra regiono, inter Laĉino kaj Ĥankendo. Absolute neprovokita kaj absolute sencela, dum tago, atenco al policano sur Maneĝa placo en Moskvo.
Mi atente tralegis la liston. Interese…
— Ja vi estas bravulo, leŭtenanto, — diris mi. Li ruĝiĝis pro plezuro; li ĝenerale facile ruĝiĝis, ĝuste kiel Liza. — Bravulo. Mi dume havas neniun ideon, ĉu estas ĉi tie ia ligo kun nia afero, sed tipologia simileco estas evidenta.
— Nu jes! — ekscitite kapjesis Papazjan. — Kaj kio estas plej grava, ĉiuj subjektoj de la krimoj aŭ estis evidente ebriaj, kaj tial iliaj klarigoj, ke ili ne memoras pri siaj agoj kaj ne povas ilin klarigi, tuj estis kreditaj, aŭ perdo de memoro estis atribuita al, ekzemple, ricevita bato al la kapo, kaj plu analizi la akcidenton same neniu penis.
— Interese, — jam laŭte diris mi. — Kaj, certe, ĉar krima ago estis ne tiom kruela kaj malhumana, kiel en la okazo kun Kislenko, do ankaŭ pereiga psiĥa ŝoko ne aperis, homo vivis plu. Memoro pri la aberacia memrealiĝo, verŝajne, simple estas forpremata en subkonscion. Interese, diable! Se ni kontrolus, ĉu ŝanĝiĝis karaktero de tiuj homoj, ĉu ili iĝis pli incitiĝemaj, malafablaj, timemaj…
— Ankoraŭ unu infera laboro, — kun entuziasmo diris Papazjan.
— Ne, ne distriĝu dume. Se aperos jam tute interesa statistiko, tion kontrolos aliuloj. Daŭrigu tiel, kiel vi komencis — vastigite.