Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Tute serioziĝinta pro la legito Papazjan redonis al mi la raporton, kaj foriris, kaj mi direktis min al lingvistoj. Kaj ankaŭ tie ĉio estis malbona. La vorton «OMON» sciis neniu. Komputila prilaboro de la termino montris, ke plej probable ĝi estas mallongigo, kaj ni por nelonge retrovis esperon — sed kiam la kompo komencis elŝuti sennombrajn variantojn de malĉifrado, de ankoraŭ tute simplaj «Obeanta Majoro Observanta Naturon» kaj «Ordeno de Monda Ordigo de Nacioj» ĝis tute nedigesteblaj, mi kaj la operatoro nur kraĉis sen anticipa interkonsento; kaj se priatenti, ke la mallongigo povus esti alilingva? Unuvorte, tiu fadeno same nenien kondukis.

Tiam mi revenis en mian kabineton.

4

— Ho, saluton! Kie vi estas?

— En la oficejo.

— Ĉu vi jam revenis?

— Jam hieraŭ. Tuj post la dekdua mi provis telefoni al vi el la flughaveno, sed neniu alvenis.

— Ha, do ankaŭ vi telefonis?

— Ĉu vi estis hejme?

— Jes, mi kuŝis senforte. Kaj, kiel ĉiam, iu simple disŝiradis la telefonon, sed mi preferis morti, ol ekstari. Tre malfacila estis tago, mi kuradis ĉie, kiel ĉevalo — serĉis, ĉu ne bezonas iu haki lignaĵon.

— Pardonu, mi ne komprenas.

— Laboron mi serĉis, Saĉjo, kio ja ĉi tie estas nekomprenebla. Mono necesas.

— Stanjo, — singarde diris mi, — eble mi tamen povus…

— Ŝajne ni jam parolis pri tio, — seke interrompis ŝi. — Ni ne rekomencu.

Helpon per monbiletoj ŝi neniam akceptis en ajna formo. Eĉ, kiel tio nomiĝas, por mastrumado. Eĉ prunte: de aliuloj ŝi opiniis sin rajta pruntepreni, sed de mi — ne. Ŝi povis pretere mencii, ke en la hejmo laŭlitere mankas manĝaĵo, kaj tuj aranĝi por mi caran tagmanĝon aŭ vespermanĝon; kaj ŝi, sidante kontraŭe kaj bekante el sia telereto, informis intertempe, ke mono restis por du tagoj, kaj se iu «Nova vorto», ekzemple, prokrastos honorarion, do necesos meti dentojn sur breton — kaj en mian gorĝon ne povis trairi peco, kvankam kuiris ŝi ĉiam mem kaj ĉiam bonege. Unufoje mi provis silente submeti sub paperon sur ŝia skribotablo ducentrublan monbileton — matene, jam surstrate, mi trovis tiun monbileton en palta poŝo. Mi preskaŭ forbrulis pro honto.

— Do, ĉu troviĝis hakenda ligno?

— Imagu, jes. Ŝajne mi ricevos postenon de malsupera redaktisto en literatura sekcio de «Rusa hebreo». Kaj kio estas tre valora — ne necesas ĉiutage iri al la oficejo. Eblas alkuri unu aŭ du fojojn dum semajno, preni tekstojn — kaj iri hejmen.

— Sed kio okazis, Stanjo? Kial subite akriĝis monbezono?

— Venis tia momento. Por ŝpari por estonta vivo. Nu, estas neinterese rakonti, Saĉjo.

Kaj ĉio. Ŝi aludas al malfacilaĵoj, sed neniam rakontos, en kio ili estas. Iam, kiam tiu trajto nur komencis riveliĝi en ŝi — en unuaj monatoj estis nenio simila — al mi ŝajnis, ke ŝi faras tion intence. Poste mi komprenis, ke alie ŝi ne povas, en tio estas ŝi tuta. Konscii, ke ŝia vivo ne estas paradizo, mi, certe, devas, sed scii ion konkretan por mi estas senutile, ĉar ja tutegale mi ne povas iel helpi, kaj ŝi eĉ ĝeni min ne deziras, ŝi mem sukcesos… Foje al mi ŝajnis, ke mi falas de glacia muro; mi kroĉiĝas, penas teni min, ĝissange rompante la ungojn, kaj ne povas — ili glitas laŭ polurita blendo.

— Ĉu vi venos hodiaŭ?

— Mi tre volus.

— Kiam?

— Eĉ nun.

— Bonege. Sed sciu, mi havas al vi peton, pardonu. Hodiaŭ al mi neatendite venas Janusz Kwiatkowski — ĉu vi memoras, mi rakontis, tiu redaktoro el Lodzo. Tio estas ne homoj, sed krokodilidoj. Matene li telefonas kaj diras, ke elflugas. Ĉi tie li havas aferojn por tri tagoj en fonduso de subteno de okcident-slavaj literaturoj, do, anstataŭ pagi por hotelo, li min informas, ke loĝos ĉe mi, kaj jen ni, malnovaj amikoj, finfine bone intervidiĝos. En novembro li vizitis min preterveturante, vidis, ke mi havas du ĉambrojn… Vespere li venos, ĉu vi imagas?

— Kun peno, sed imagas.

— Ĉu mi povas, ĉu ne — li eĉ ne demandis. Kaj mi, ĝenerale, iomete malsanas, kaj en la hejmo ĉio mankas. Ĉu vi ne povus aĉeti ian manĝaĵon?

— Sendube, — diris mi, — certe. Vi povus ne klarigadi tiom longe. Post horo mi elveturos.

— Dankon, vere! Kaj jen kio ankoraŭ: ĉu la ŝlosilojn vi havas ĉe vi?

— Certe.

— Mi nun havas tute truan kapon, tial mi diras, dum memoras — lasu ilin, mi donos ilin al li por tiuj tri tagoj. Ne sidos ja mi apud la pordo, aŭskultante lian sonorilon…

— Certe, — diris mi. — Atendu.

— Kison.

— Reciproke.

Mi trairis preter deĵoranto, grumblinte: «Mi estos post tri horoj»; furioze skrapante per la kalkanumoj je asfalto, preskaŭ kuris al mia aŭto. La ŝlosilo eniris en la startigilon nur post tria provo. La motoro ekronkis, ekgraŭlis. Mi preskaŭ forgesis signali turniĝon. Turnis al Miliona strato, kun fajfa rapido traveturis preter la palacoj, preter Marsa Kampo, kaj enfluis en densan torenton, kiu, kiel senfine longa, artika testudo rampis laŭ Sadovaja-strato suden.

Перейти на страницу:

Похожие книги