Читаем Gravitavio «Carido» полностью

La ministro ekpensis, ŝajne — kun ioma malplezuro. Verŝajne la demando ŝajnis al li rekta ĝis sentakteco — li deziris, ke mi faru oportunan por la kabineto de ministroj decidon memstare.

— Pli bone turnu vin kiel privata persono, — nevolonte diris li post longa, ĝena silento. — Komprenu… ekflaros gazetistoj kaj leviĝos ondo — jen, imperia servo denove enmiksiĝas en aferojn de konfesioj. Ekgrumblos Sinodo, el Dumo ekŝutiĝos interpelacioj. Al ili nur preteksto sufiĉas… Pruvu poste kvindekan fojon, ke vi ne estas fiulo.

— Bone, Anatolo Feofilaktoviĉ, mi ĝuste tiel agos, — diris mi. Li abrupte reenŝovis la horloĝon en la poŝon.

— Ĝis la funebra ceremonio restis kvardek minutoj, kaj mi ankoraŭ devas razi min kaj alivestiĝi. Ivano Volfoviĉ, ĉu vi iras?

— Jes, certe.

— Do, ni renkontiĝos malsupre. Kaj vi, Aleksandro Lvoviĉ?

— Mi esprimos miajn kondolencojn al la pereintoj per akcelita enketado de la afero, — diris mi.

3

Super Lepora insulo ventre murmuregis basoj de adiaŭa saluto. Alte tintetis vitroj. La funebra procesio etendiĝis de Isaaka katedralo laŭ la tuta kajo kaj tra tuta Triunua ponto. Venis reĝino de Grandbritio kun pli aĝa filino, bela kaj avara je demonstro de sentoj — ŝin oni siatempe opiniis ebla fianĉino por la grandprinco; venis la kronprinco de Germanio, ne tro sukcese kaŝanta sub malvarma masko sian afekcion pro la tragika pereo de la kuzo — Vilhelmo-Frederiko mem jam ne kapablis forlasi la Potsdaman palacon; kvazaŭ plenmano de Kristnaskaj piceaj ornamaĵoj moviĝis, tenante sin proksime unu al la alia, parencaj monarkoj de Skandinavio; la prezidanto de Tutĉinia Kunveno de Popolaj Reprezentantoj respektoplene subtenis la kubuton de Pu I — jam tute kadukiĝinta, sekiĝinta, kiel grilo, ĉirkaŭvolvita ĝis la okuloj, sed tamen riskinta persone demonstri lastan omaĝon; decidinte ne prokuri la aferon al la filo, venis mikado, kaj post li — multenombraj reĝoj de Indoĉinio. Preskaŭ ĉiuj kronoj de la mondo, malĝoje klinitaj, kiel unu familio defilis laŭ tiuj lokoj, kie mi kutime perpiede paŝadis hejmen, kaj ilin vipis malseka balta vento.

Rigardante sur ekranon de televidilo, staranta en angulo de la kabineto, mi antaŭ ĉio vokis al mi la estron de la grupo «Buki» leŭtenanton Papazjan.

— Jen, ankaŭ por vi aperis laboro, Azero Akopoviĉ. Kaj ne nur por vi persone, sed por la tuta grupo. Tiel estos pli gaje. Faru por mi ekstrakton el ĉiuj eblaj kriminalaj informoj laŭ jen proksimume kia principo: murdatencoj aŭ provoj de diversioj, inklude sukcesajn, kun ne tute klaraj kaj tute neklaraj motivoj. Unuavice serĉu okazojn, kiam kriminto post la krimo iĝis psiĥe nevalida aŭ pereis, aŭ mortis en neklarigitaj cirkonstancoj.

— Komprenite, — kapjesis la leŭtenanto. Mi sentis, ke li impetas al la laboro: la enketo estas sensacia, la grupo ekzistas jam dum pli ol tagnokto, sed ankoraŭ ne ricevis eĉ unu taskon. — Laŭ kiu regiono?

Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.

— Ĉu laŭ tuta Rusio? — penis diveni li.

— Laŭ la tuta mondo, — diris mi. Li fajfetis. — Sed laŭ Rusio, certe, antaŭ ĉio.

— Dum kia periodo? — juĝante laŭ la voĉo, lia entuziasmo iomete estingiĝis.

Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.

Lia vizaĝo etendiĝis. Ankaŭ li silentis — diveni li jam ne kuraĝis.

— Dum ĉirkaŭ cent kvindek jaroj, — diris mi finfine. — Kiom sufiĉos fidinda statistiko. Moviĝu en direkto, kontraŭa al la kronologia: la nuna jaro, la antaŭa jaro, la antaŭantaŭa jaro kaj tiel plu.

Li kuraĝe aŭskultis, rimarkeble serioziĝinte. Kaj tiam mi, por jam fine mortbati lin surloke, neglekte informiĝis:

— Ĉu du horoj al vi sufiĉos?

— Sed timu ja dion, sinjoro kolonelo!.. — ekkriis li, sed mi rapide etendis la manon kaj tuŝis lian manplaton, streĉiĝintan sur la tablo.

— Ne, Azero Akopoviĉ, tio jam estis mia ŝerco. Mi iomete vin gajigas antaŭ la atako. La laboro estas infera, mi bonege komprenas. Ne hastu, faru skrupule. Sed ankaŭ ne prokrastu. Mi tuj donos al vi kopion de mia raporto pri Kislenko — elporti el la kabineto mi ne permesos, rigardu ĉi tie. Tiam vi pli bone komprenos, kion mi serĉas. Kaj vi memstare faros selekton de faktoj, kiujn trovos viaj knaboj. Mi ne havas por tio tempon.

Dum Papazjan, lokiĝinte en angulo, kun profesia rapideco foliumis la raporton, mi telefonis al ĉifristoj kaj demandis, ĉu ne venis al mia nomo raportoj de Karavajĉuk. Tiuj venis. Kiel estis atendite, okazis neniaj incidentoj en Usona parto de la projekto «Ares». Tamen, la usonanoj kun treega afablo dankis pro la averto, promesis pligrandigi gardadon de okupitaj en la projekto personoj kaj esprimis esperon, ke ni trovos eblon informi ilin pri rezultoj de la enketo, se tiuj rezultoj, el nia vidpunkto, tuŝos interesojn de Nord-Amerikaj Ŝtatoj. Sur la version «Ares» eblis meti finan krucon.

Перейти на страницу:

Похожие книги