— Mi tre-tre forte vin amas. Ĉiam pli kaj pli forte. Se tio daŭros, en kvindekjara aĝo mi iĝos simple blanka veruko ie sub via akselo. Ĉar mi ne povas deŝiriĝi de vi.
— Mi ne deziras verukon. Mi deziras knabinon.
— Kaj kiel vin Paŭlinjo amas! Ĉu vi scias, al mi ŝajnas, ke jam iomete kiel viron. Al ŝi estos malfacile, mi timas, forgesi pri via bildo, kiam venos ŝia tempo.
— Kiam gepatroj amas unu la alian, la infanoj amas la gepatrojn.
— Prave. Ŝi rigardas min, kaj vin amas; rigardas vin, kaj min amas…
— Ĉu al vi ne estas malfacile kun mi, Liza?
— Mi estas tre feliĉa kun vi. Tre-tre-tre.
Folioj sur vento.
Sed ĉu kulpas ili, ke ne scipovas flugi mem? Kiu aŭdacos kapti ilin el vento kaj ĵeti en koton kun krio: «Via flugo estas mensogo, vin tiras la vento! Tio, ke vi flugas nun, tute ne signifas, ke vi povos flugi ĉiam…»?
Tra la kurtenoj el la fenestroj likis avara griza lumo. En la manĝoĉambro, malantaŭ ne tute fermita pordo, egalmezure tiktakis la horloĝo. Senfunde malhelis malsupre la tapiŝo, kiel fumaj fantomoj staris la speguloj. La hejmo.
Ŝia spiro tiklis miajn harojn sub la akselo — tie, kie ŝi intencis alkreski. Preskaŭ metinte ŝin sur min, mi brakumis ŝin per ambaŭ brakoj, forte-forte, preskaŭ spasme — kaj tutegale mi deziris fari tion eĉ pli forte, eĉ pli proksime.
Kaj, kiel ĉiam post amoro, mi por ioma tempo iĝis malkutime babilema. Mi deziris ĉiujn pensojn rakonti al ŝi, ĉiujn nuancojn… almenaŭ tiujn, kiujn eblas.
— Vi neniam rakontis tiel detale pri viaj aferoj.
— Ĉar tiu afero estas ne tia, kiel la aliaj. Ĉu vi komprenas, mi ĉiam pensas — verŝajne, ne hazarde tio estis ĝuste li. Tia justa, tia honesta, tia preta helpi al ĉiu humiligita. Ja li eĉ en la deliro plu defendis iun, plu batalis por iu nur al li sola komprenebla idealo. Jen en kio estas la afero. Simple tiu idealo iĝis monstre perversa.
— Mi ne povas imagi tion.
— Ankaŭ mi. Sed li, mi sentas, imagis. Tio estis por li natura. Kvazaŭ iu iomete ŝanĝis iujn akcentojn en lia animo — kaj tuj tiuj kvalitoj, kiujn ni kutimis, kaj prave kutimis, taksi plej supere, iĝis monstraĵoj. Sciu, mi antaŭe pensis, ke homo ne havas kvalitojn tute malbonajn aŭ tute bonajn, ke tre multo dependas de situacio. En unu situacio mildeco estas utila, sed en alia ĝi montriĝos sia malo kaj iĝos salivemo kaj senhelpa humileco, kaj tiuj situacioj havas egalajn rajtojn okazi. En unu situacio severeco egalas al krueleco, sed en alia ĝuste ĝi estos vera bonkoreco. Pardonu, mi ne povas dume formuli pli bone, la penso drivas… Nun mi ekpensis, ke ĉio estas tute alie. Situacioj, kie bonkoreco estas pereiga, kaj savas krueleco, ne havas ekzistorajtojn. Se la mondo faras el fiereco malmildecon, el fidelo altrudemon, el fidemo stultecon, el helpo perforton — tio estas malbenita mondo.
Ŝi suspiris.
— Certe, Saĉjo. Vi rompas malfermitan pordon. Bonkoreco sen Dio estas salivemo, fiereco sen Dio — malmildeco, helpo sen Dio — perforto…
Mi ridetis kaj karesis ŝian kapon.
— Saĉjo, ĉu ve ne sentas, ke mi pravas?
— Kislenko ankaŭ antaŭe ne kredis je dio — kaj estis bonega homo. Kaj poste plu ne kredis tute same — kaj iĝis rabia hundo.
— Se li kredus je Dio, lin ne ricevus diabloj.
— Kiomajn kredantojn ili ricevas, Liza! Kaj kiomajn ateistojn — ne ricevas!
En la manĝoĉambro, interrompinte pacan tiktakadon, eksonoris la telefono.
— Kiu tio povus esti? — timigite demandis Liza. — Estas preskaŭ la tria horo…
Kaj mia koro stumblis. Kvankam Stanjo neniam telefonis al mi hejmen, kaj des pli neniam telefonus nokte, la unua freneza penso estis — kun ŝi io okazis.
Ne, ne kun ŝi. Telefonis Kruus.
— Pardonu, ke mi ĝenas, — diris li per senkolora pro laco voĉo, — sed vi, kiel mi scias, matene raportos en la ministrejo, kaj mi volis, ke vi sciu. Kislenko mortis.
— Ĉu li ankoraŭ ion diris? — post paŭzo demandis mi.
— Eĉ ne vorton. Bonan nokton.
— Bonan nokton, Voldemaro Olgerdoviĉ. Mi dankas vin. Iru ripozi.
Mi surmetis la parolilon.
— Ĉu io okazis? — tre trankvile demandis el la dormoĉambro Liza.
— Ankoraŭ unu korpo ne eltenis disduiĝon inter justo homa kaj justo diabla, — diris mi.
— Kio?
— Liza… Pardonu. Ĉu vi permesos, kiel escepton… mi rekte ĉi tie fumu, ĉu?
— Certe, Saĉjo, — momente respondis ŝi. Kaj post paŭzo: — Sed pli bone vi tion ne faru, vere.
Mi eĉ ridetis kontraŭvole. En tio estis ŝi tuta. Amata mia.
— Jes, vi pravas. Mi ne fumos.
— Pli bone venu al mi. Mi vin facilete ĉirkaŭkisos.
Mi ekiris al ŝi. Ŝi sidis en la lito, etendiĝinte renkonte al mi; sur la delikata brusto, jaspe brilanta en mallumo, mallerte malhelis anguloza ligna kruceto.
— Ĉu Liza estas tiu, kiu lispas? — demandis mi.
— Ĝuste tiu.
Mi sidiĝis sur randon de la lito, kaj ŝi tuj brakumis min per ambaŭ brakoj. Mallaŭte demandis:
— Li mortis, ĉu?
— Jes.
— Ĉu vi lin tre bedaŭras?
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
— Tre.
— Ja li estas murdinto, Saĉjo.
— Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio lin tiel kripligis.
— La vivon ne fordonu, — petis ŝi. — Vi ja min mortigos.
2