— Jen, vidu, denove malkonformo. Sed la plej grava sekvos. Plenuminte la programon — transdoninte, ekzemple, pakaĵon al iu, aŭ instalinte minon — jes, minon, okazis precedencoj — la «peono» nenion memoras pri siaj agoj kaj plu vivas senzorge. Kaj eĉ se oni lin pridemandas, li negas ĉion kun maksimuma natureco. Mi neniam eĉ aŭdis, ke la programo estis konstruita alie, por krimuloj tio estas la plej alloga varianto. Post malblokado de memoro, se ĝi estas sukcesa — ĉe mi ĝi kutime estas sukcesa, — modeste enŝovis Kruus, — la «peono» rememoras pri tio, kion li faris en senkonscia stato kaj eĉ foje rememoras la sugestian operacion mem. Kvankam tio okazas malpli ofte, ja tie staras la plej fortaj blokoj… Kaj en ĉi tiu okazo, mi petas rimarki, ĉio estas mala. Kislenko preskaŭ tagnokton antaŭ la krimo aspektas, kvazaŭ li rekonsciiĝis en nekonata mondo. Sed aspektas li tute inteligente, nur perpleksite — sed «peono» aspektas, male, stultete, aŭtomatece, sed pri nenio miras. Poste Kislenko rapide adaptiĝas, lia tuta memoro estas je lia dispono, kaj li kondutas ne nur inteligente, sed, pardonu, inĝenie — el evidente hazarde trovitaj materialoj produktas eksplodan aparaton.
— Eble, tamen, Sapgir, aŭ iu el superaj estroj de la administracio de la aerodromo? — tute perdante firmaĵon sub la piedoj, senhelpe supozis mi. — Ili ja sciis pri la planata flugo de «Ozono»…
Sed ne pri baldaŭa flugo de «Carido», — tuj interrompis mi min mem. Pri tio neniu sciis. La grandprinco decidis flugi subite — komprenis, ke povas permesi al si du tagojn.
— Plue, — ne aŭdante min, prelegis Kruus. — Farinte la agon, li, anstataŭ forgesi ĝin kaj iĝi normala, iĝas eĉ pli malnormala. Fakte, li estas en ŝoko kaj, plej probable, ĝuste pro la farito. Kiam mi penas malbloki lian memoron, anstataŭ rememori sin krimanta, li, juĝante laŭ lia sovaĝa krio «Mi ne volas! Li estas viva!», iĝas antaŭa, kutima si, bona kaj kompatema homo, kiu nun ne plu povas vivi kun tia pezo sur la konscienco. Kiam mi lasas lin, li daŭras lukti kontraŭ nekompreneble kiu, troviĝante en iu iluzia mondo. Kio estas tiu mondo, laŭ kelkaj fragmentaj frazoj ne eblas diri, sed mi kredigas vin, ke en la korpo de Kislenko ekloĝis nun iu alia. Kaj kontraŭ antaŭa Kislenko li luktas ĝismorte.
— Skizofrenio… — balbutis mi. Kruus kuntiris la ŝultrojn. — Kaj la legitimiloj? — rememoris mi. — Kial li bruligis la legitimilojn?
— Kion mi povas diri? — denove kuntiris la ŝultrojn la psiĥologo. — Necesas transporti lin al Peterburgo — tie, kun tuta aparataro, ni provos kompreni. Kaj necesas hasti. Li laŭlitere forbrulas antaŭ niaj okuloj.
El la silento aŭdiĝis rapide proksimiĝanta bruo de aŭto. Hastema, malsupra lumo de aŭtolanternoj lekis delikatan haŭton de arboj — verdetaj dum tago trunkoj elsaltis el la mallumo kiel morte-blankaj fantomoj kaj ree kaŝiĝis. Deĵetinte la cigaredstumpon, mi ekstaris por rigardi, kiu alveturis.
Ĝuste kiel mi atendis, tio estis Grigoroviĉ. Forveturante de la aerodromo ĉi tien, mi sendis lin konversacii pri Kislenko kun prioro de ĉi-tiea stelo de komunistoj. La konversacio donis neniajn rezultojn. Bonega homo, honesta, skrupule digna, ĉiam strebanta helpi kaj defendi. Ne kapablas ofendi eĉ muŝon. Post la morto de Altanses Erkinbekova li estis unu el kandidatoj al Tjuratama prioro. Apenaŭ ne elektiĝis.
— Jes, — diris mi kun malfacila suspiro, — ĉi tie por ni ne plu estas aferoj. Certe, ni esploru la version pri la estro, sed… Doktoro, ĉu transportado ne malutilos al nia suferanto?
Kruus longe serĉis sian tukon. Finfine trovis. Viŝis la lipojn. Poste la frunton.
— Mi absolute ne scias, — poste respondis li.
Denove Peterburgo
1
Ŝin mi amis tute alie. Ŝi estis, kiel knabino: verŝajne tia ŝi restos ĉiam. Kaj komence, longe, mi kvazaŭ estis trankviliganta kaj karesanta infanon, kaj ŝi estis fidanta min kaj alpremiĝanta; sed en iu momento, kiel ĉiam, tiu senlima vira potenco super la delikata, elasta, ĝoja, subite rompis kluzojn, kaj mi ekbolis; kaj ŝi jam ne simple estis obeanta — ŝi avide submetadis sin, kaptadis kun jubila krio, kaj mi estis malfermanta translimajn profundojn kaj reversiĝanta, penante fordoni al tiu di-benita abismo la tutan animon kaj esencon; kaj vere por momento estis mortanta…
Per speciala avio ni ekflugis nokte kaj, iomete atinginte la sunon, venis al Pulkovo en malfrua vespero. Rekte el la flughavena domo mi telefonis al Stanjo — neniu respondis. Kaj nun, kvankam, antaŭ ol revenis spiro, revenis ankaŭ ronĝanta maltrankvilo pri ŝi — ĉu ŝi ne ekmalsanis, kie ŝi povas esti en tia malfrua horo, ĉu funkcias la telefono — mi estis feliĉa, ke mi venis al Vasiljevskij.
— Karulo mia…
— Ĉu?
— Bela mia…
— Jes, tia mi estas.
— Vi sopiris pri mi, mi sentas.
— Tre.
— Kiel tio plaĉas al mi.
— Kaj al mi.
— Kiel al mi plaĉas ĉio, kion vi faras kun mi!
— Kiel al mi plaĉas fari tion kun vi!
— Eble, vi ankoraŭ manĝi deziras? Vi ja ne manĝis bone dum la tuta tago!
— Mi amas vin, Liza.
— Ho Dio! Kiom longe vi ne diris tion al mi!
— Ĉu?
— Tutajn dek du tagojn!
— Kaj ĉu vi…