Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Kislenkon oni trovis ĉirkaŭ la dua horo sur strato, nemalproksime de haltejo de buso, kursanta inter la aerodromo kaj la urbo, sed ne tiu, sur kiu li kutime eliris, sed je du haltejoj poste; verŝajne, la sian li simple preterveturis. Verŝajne, en la buso li eksentis sin malbone, li komencis perdi konscion — sed iel elrampis, vagis ĝis kaŝita sur bordo de kanaleto, en arba ombro, benko, kaj tiam fine senkonsciiĝis. Kiam tio okazis — ne eblas diri precize; Tjuratamo estas urbo labora, tage sur strato eblas renkonti malmultajn homojn. Trovis Kislenkon du gimnazianoj, irantaj hejmen post lecionoj. Ili vokis policanon. Jen bildo: falinte flanken, sidas sur la benko homo, el la buŝo fluas strieto de salivo, odoras je alkoholo, la pantalono estas malseka pro urino. Certe, la policano decidis, ke la homo estas ebria ĝis senkonscia stato. Li vokis «rikoltistojn de ebriuloj». Tiuj, kvankam okazo estis rara, ne tre cerbumis; veturigis en la helpejon, faris klisteron, injekton kaj lasis dormi. Dum la transportado Kislenko ion balbutis, kvazaŭ deliris, sed kiu ja aŭskultas en tiaj okazoj? Tamen, unu sanitaristo, el junaj, al li ĉio ĉi ankoraŭ ŝajnis nova, fiksmemoris treege, el lia vidpunkto, absurdan frazon — ĝuste pro sia absurdeco ja ĝi fiksiĝis en la memoro. Malklare balbutinte ion pri, kiel li nekompreneble esprimis, «demokrataj fiuloj», Kislenko subite tre klare diris: «La popolo malsatas, kaj al vi ĉi tie ne sufiĉas ordinaraj estroj, ankoraŭ carojn vi denove establis…»

Du aliaj sanitaristoj ne povis konfirmi la depozicion de la juna kolego, sed unu necerte kapjesis: jes, pri la caro estis io, sed kio ĝuste — ne fiksiĝis en la memoro.

Nur matene kuracistoj ekmaltrankvilis serioze — Kislenko ne rekonsciiĝis; li jam evidente ne dormis, sed estis sen konscio, kaj de tempo al tempo terure ekkriis. Oni faris analizojn. Spurojn de narkotaĵoj oni ne trovis, spurojn de alkoholo — trovis en minimuma kvanto. Tiom homeopatia dozo neniel povus kaŭzi similan efekton. Verŝajne, tiel mi pensis, Kislenko simple trinkis kvindek gramojn por kuraĝo antaŭ la afero aŭ tuj post ĝi, por malstreĉiĝi. Ne pli. Sed malstreĉiĝi li ne sukcesis.

Oni penis lin rekonsciigi. Provis ĉion — de la plej elementaj rimedoj, kiel salamoniako, ĝis komplikaj kompleksaj injektoj — ĉio estis vana. Oni penis determini personecon, sed ne trovis iujn ajn legitimilojn, kaj kiam, poiome ekkomprenante, ke la okazo estas ja tro netriviala, oni informis la urban polican administrejon, tiam jam Kruus venis.

— Por purigi la konsciencon mi ripetis ĉiujn analizojn, — rakontis Kruus, kaj mi rigardis la renversitan, sekiĝintan, jam kovritan per grizetaj vangoharoj vizaĝon de Kislenko sur kuseno. Ĝi tiom ne similis la foton en la paspermesilo… Kvazaŭ la teĥnikisto pasis tra iu katastrofo, tra terura, mezepoka milito, kie oni senhaŭtigas vivajn homojn, kie suĉinfanojn oni ĵetas en flamon. De tempo al tempo liaj lipoj sensone moviĝis. Lumo de surtabla lampo, staranta sur norma hospitala ŝranketo ĉe la litkapo, elhakis el la vizaĝo akrajn nigrajn ombrojn, ili ŝajnis truoj. — Nenio, ĉio estas pura. Estas neniaj spuroj de psiĥomimetikaj, halucinogenaj drogoj, de drogoj, plialtiĝantaj sugestieblon… Entute estis neniaj drogoj, krom tiuj, kiujn oni injektis al li ĉi tie. Memorante vian implicite eldiritan hipotezon, mi penis malbloki lian memoron, — la lipoj de Kruus ektremetis. Ŝovinte la manon ien profunde sub evidente fremdan ĥalaton, kaj umadinte ĉe la brusto, li eltiris sian larĝan naztukon kaj viŝis la vizaĝon. Pretere mi rimarkis, ke la naztuko jam perdis sian aromon. Ĝi odoris je medikamentoj, je malseka kahela planko, je homa korpo, suferanta sur la lito — sed ne plu je parfumo. — Kaj tiam, Aleksandro Lvoviĉ, mi preskaŭ trafis sur apudan liton por longe.

— Kiel?

Kruus ŝovis la tukon reen.

— Li rekonsciiĝis. Li malfermis la okulojn, sidiĝis sur la lito. Mi memoras, ke mi sukcesis ekĝoji — ja ĉio iras glate, ni tuj komencos esplori… Kaj tiam li ekkriis: «Ne! Mi ne volas! Ja li estas viva! Li ridetas al mi!» Mi konfesu al vi, ke tian suferon, tian malesperon mi observis neniam dum mia vivo. Li provis desalti de la lito. Lin kun peno tenis du sanitaristoj. Tiam li komencis krii: «Mortigu min!» Kaj mi, parte pro timo, parte dezirante almenaŭ iel trankviligi liajn evidentajn, kvankam tute nekompreneblajn al mi suferojn, rapidis endormigi lin. En trankviligan, malstreĉigan dormon.

— Ĉu liajn kriojn vi iel fiksis?

Перейти на страницу:

Похожие книги