— Du sekundojn kaj duono. Sekundon, por ŝovi la manon al brusto aŭ en pendantan sur ŝultro sakon, sekundon, por elmeti, kaj duonsekundon, por leviĝinte sur piedpintoj, fari «plaŭd'!».
— Komprenite, — denove diris mi. — Bone… Kia vetero estas tie?
— Dankon, ke almenaŭ ne pluvas. Kaj ĉe vi?
— Kaj ĉe ni — ŝvito pluvas de ni, — respondis mi. — Nu, sukceson. Se en la laboratorio io aldone montriĝos — telefonu. Mi dume ne intencas reveni.
Mi surmetis la parolilon kaj levis la okulojn al kviete atendanta Bolsoĥojev — tiu duonfermis la okulojn, submetante la vizaĝon al la ventolilo; liaj haroj, nigraj kaj malmolaj, hirtiĝis kaj dancis en aera fluo.
— Nu jen, — diris mi. — Eksploda aparato, kiun povus konstrui eĉ infano. Estas bone, ke ĉe ni maloftas infanoj kun similaj inklinoj. Oksigena kartoĉo kaj acida kapsulo.
Bolsoĥojev malfermis la okulojn kaj denove domaĝe kapjesis. Poste subite ekvigliĝis, iom lame — verŝajne ŝvelis la piedo pro sidado — alkuris la telefonon kaj kaptis la parolilon. Mi deŝoviĝis, por ne malhelpi. Bolsoĥojev klavumis iun mallongan numeron kaj, atendinte, kiam tie oni levos parolilon, temperamente ekparolis kazaĥlingve. Mi deŝoviĝis pli; ĉi tie, diablo min prenu, mi ne povus diri eĉ «
— Pardonu, Aleksandro Lvoviĉ. La hodiaŭa stapla deĵoranto ne komprenas la rusan.
— Lasu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Ne li ne komprenas la rusan, sed mi ne komprenas la kazaĥan. Bedaŭrinde. Mi al
Bolsoĥojev iomete ekridetis, jam aŭskultante, kion oni diras al li de tie. Poste ion diris, balancinte la kapon, kaj surmetis la parolilon. Silentis iom. Dum ioma tempo ni silente rigardis unu al la alia.
— Ne pli frue ol antaŭhieraŭ Kislenko ricevis en la staplo likvan oksigenon. Dek ok kartoĉojn. Por hieraŭa tago estis planita longa superalta flugo de ekologia sondilo «Ozono», tio estis por ĝi.
— Necesas spuri sorton de ĉiu kartoĉo, — diris mi. — Ĉu ne povus iu krom li…
— Ni sekvos, — respondis Bolsoĥojev. Paŭzis. — Ja tio estas li, li, Aleksandro Lvoviĉ.
— Kaj klarigi, kiu ordonis al Kislenko ricevi la oksigenon kaj kiam, — mi denove frotis la frunton. — Oĥ, vidas mi, ke estas li… Invitu la atestantojn, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Kaj la unua estu tiu, kiu vidis, ke Kislenko aspektis «iel strange».
Riparisto Aslanov depoziciis, ke antaŭhieraŭ, t.e. en tago antaŭ la katastrofo, li renkontis Kislenkon ĉe la pas-kontrolo. Verŝajne, tiu revenis el la hejmo post tagmanĝo. Li staris apud la interna elirejo, jam sur la teritorio de la aerodromo, kaj rigardadis sian paspermesilon, evidente, ĵus montritan al la gardisto. Aslanov tiam ŝercis: ĉu vi vin mem ĉesis rekoni sur foto, ĉu maljuniĝis, dikiĝis? Kislenko levis al li la okulojn, kaj ili estis iaj strangaj, estingiĝintaj kaj obtuze-nekomprenemaj, kvazaŭ la teĥnikisto eĉ Aslanov-on, sian malnovan kamaradon kaj ĉiaman kunludanton je domeno kaj damoj, ne rekonis, pli ĝuste, ne tuj rekonis, sed kun peno rememoris. Aslanov-on afekciis la vizaĝo de Kislenko — ĝi estis laca kaj ĉu krueliĝinta, ĉu malfeliĉa. «Mi eĉ pensis, ke almenaŭ lia edzino estas mortanta», — diris Aslanov. Tamen, tiu vizaĝesprimo post momento malaperis, Kislenko ekregis sin. Li ion balbute ŝercis — Aslanov eĉ ne memoris, kion ĝuste, sed diris strangan, memoriĝintan frazon: «Ĉu ĉiuj freneziĝis…» Aslanov, iomete ofendiĝinte, eĉ petis precizigi, sed Kislenko, verŝajne jam fine rekonsciiĝinte, ekridis, frapis lin laŭ la ŝultro kaj diris: «Tion mi pri miaj aferoj diris». Poste li ekiris al la hangaroj. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: bona kamarado, bonega laboranto, vera komunisto.
Elektroteĥnikisto Ĉonia depoziciis, ke vespere de la sama tago renkontis Kislenkon en la metiejo, tiu estis ion tornanta per tornilo. Krom li, en la ejo estis neniu. Al Ĉonia, veninta en la metiejojn hazarde, serĉante perditan notlibreton — li poste trovis ĝin en tute alia loko, en la kantino — ŝajnis, ke Kislenko estis konfuzita kaj maltrankviligita de la renkonto. Ĉonia pri nenio lin demandis, sed Kislenko mem komencis klarigi: diris, ke fabrikas por la fileto donacon por naskiĝtago… Interalie, la filoj de Kislenko havas naskiĝtagojn en novembro kaj marto. Sed dum la interparolo Ĉonia pri tio ne rememoris — li estis zorgigita de la perdo kaj rapide foriris. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: tian justan, kompateman, ĉiam pretan helpi homon oni malofte povas renkonti.
Samtempe tri atestantoj depoziciis, ke en la mateno antaŭ la katastrofo Kislenko aspektis forte ekscitita. Sed tiam oni tion ne atentis — ĉiuj estis en bona humoro, sciante, ke okazos renkonto kun la grandprinco, homo, kiun, kiel mi ankoraŭfoje konvinkiĝis, ĉiuj ĉi tie profunde estimis.