Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Steĉjo Ĉereviĉnij dum la tuta mateno umadis en najbara al «Carido» nesto, — kapjesinte, daŭrigis Bolsoĥojev. — Unu nia serĉavio, «Pomo», antaŭ tri tagoj revenis post ĝenerala riparo, kaj Steĉjo estas tia pedanto… Iu sensilo malbone funkciis, ne kontaktis, ŝajne, kaj li estis esploranta la skemon. Ĝis «Carido» al li estis sufiĉe fari nur unu paŝon. Sed en la hangaro ja ĉiam estas homoj. Aliaj teĥnikistoj, kaj krome gardisto, starigita ĉe «Carido» post la teĥnika kontrolo, ĵuras, ke Ĉereviĉnij el la motora sekcio de «Pomo» ne eliris. Post forflugo de la grandprinco li tie ankoraŭ umadis dum ĉirkaŭ kvar horoj, eĉ malfruis por tagmanĝo. Fine, la gardisto mem, Vardvano Nuriev. Dudek jaroj da senriproĉa servado. En depozicioj de atestantoj estas, certe, truoj je unu aŭ du minutoj, sed ĝenerale ĉio montras, ke proksime al la gravitavio li ne aliris. Kaj krome: duonhoron antaŭ surposteniĝo, li venis al la laborejo, tra paskontrolo venis, kun tute malplenaj manoj.

— La eksplodaparaton al li povus transdoni, ekzemple, tiu Ĉereviĉnij. Ĝi povus esti anticipe kaŝita, ni diru, ie en «Pomo». Sufiĉas nur duonminuto…

— Jes, tiel ankaŭ povus esti. Versioj estas pluraj, sed la plej probabla ŝajnas alia. Tamen, se vi permesos, Aleksandro Lvoviĉ, unue mi volus fari al vi demandon.

— Je dio, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, bonvolu.

— Ĉu la fakto de minado de «Carido» estas absolute pruvita? — Bolsoĥojev per voĉo substrekis la vorton «absolute». — Ĉu ne estos tiel, ke ni vane…

— Sed kial vi demandis, Jaĥonto Aldabergenoviĉ? Ĉu vi havas iujn dubojn?

— Nu, kiel diri… — ĝenite balbutis la kolonelo, kaj subite, decidinte, diris: — Ne nur dubojn, sed mi simple ne povas imagi!

Kruus kompreneme kunpremis la lipojn, kaj forturnis rigardon, bedaŭre balancante la kapon. Klimov nazgruntis, turmentante per flavaj dentoj malmultekostan cigaredeton, havantan malbonsignan aspekton. Grigoroviĉ, kovrante sin de la suno per la manplato, observis la akcipitron, dronantan en blanka ĉielbluo.

— Jen ni parolas nun kvazaŭ pri io sufiĉe ordinara, afero kiel multaj… sed mi sentas min kiel en deliro, kiel en koŝmara sonĝo! Jen tiel, simple, murdi kvin homojn — kaj eĉ pli, Aleksandron Petroviĉ-on! Ja lin ĉiuj amis ĉi tie… Eble, tamen estis malfeliĉa akcidento?

— Ho ve, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, — respondis mi. — Formale tio ankoraŭ ne estas pruvita, sed la fizikistoj kredigas, ke la motoro neniel povis doni eksplodon. Mi matene en Kramatorskon speciale telefonis, parolis kun tri inĝenieroj de la gravitmotora uzino — ne. Ĉiuj unuvoĉe: ne. Nu, kaj kio koncernas la fakton — miaj homoj frumatene elflugis al Lodejnoe Pole, por skrupule esplori kolektitajn fragmentojn de la ŝipo. De vi ni provos telefoni tien — eble, ili jam ion trovis.

Bolsoĥojev silentis iom.

— Do, en la aŭton, ĉu? — diris li malgaje. — Ĉu ni veturu al la hangaroj?

Ne hastante, ni ekiris al la ĵipo. Unua komprenis Klimov:

— Ni ne lokiĝos.

— Jes, vere, — Bolsoĥojev eĉ stumblis. — Pardonu… mi vin solan atendis, Aleksandro Petroviĉ. Oni min iel malĝuste informis.

— Ni iru perpiede ĉiuj kune, — proponis mi. — Ĝuste laŭ vojo vi sukcesos priskribi la situacion.

Bolsoĥojev kun preteco kapjesis kaj faris al la ŝoforo, atendanta en la ĵipo, liberigan geston per la mano. La ĵipo, mallaŭte graŭletinta en atenda reĝimo, estrece ekgraŭlis kaj eksaltis de la loko; abrupte turniĝis, kliniĝante kaj risorte saltetante, kaj ekimpetis al la garaĝoj.

— Suspektoj falas antaŭ ĉio sur Igoron Fomiĉ Kislenko nur tial, ke li, diference de la menciita de mi triopo, malaperis senspure tuj post la forflugo de «Carido», — ekparolis Bolsoĥojev. — Aliflanke, li dufoje dum lastaj minutoj antaŭ la starto restis kun la aparato praktike sola — nek el la aparato, nek el la tiraŭto li estis videbla. En la hangaro li sola kroĉis je pruaj hokoj du trenkablojn; tiam lin, verdire, povus vidi la gardisto. La gardisto tiun operacion reale ne estis observanta, sed Kislenko pri tio ne povis scii. Preterpasanta meĥanikisto Guŝĉin vidis pretere, kiel Kislenko umas kun la dua kablo, sed ion suspektindan en liaj agoj ne rimarkis — ni konversaciis kun Guŝĉin tre skrupule. Kaj, fine, la plej probabla momento — malkroĉo de la trenkabloj. Tio estas du aŭ tri minutoj, kaj neniu estis ĉirkaŭe. Magnetan, ekzemple, minon alkroĉi ie ĉe la poŭpo — estas sekunda afero, se scii, kie al ĝi ne minacas deŝiro per aerfluo. Kislenko, spertega teĥnikisto, tian kaŝitan lokon sendube povus elpensi.

Vere, estis en ĉio ĉi io de koŝmara sonĝo. En la konversacio jen kaj jen flugis vortoj: spertega teĥnikisto, senriproĉa servado, kontrolita homo, fidinda laboranto… Kaj ja alie ne povus esti — Tjuratamo! Sed samtempe sep tute senkulpaj homoj pereis per terura morto.

Kaj kion nun sentas la grandprincino Anastasia? Belulino, saĝulino, vera amiko; mi havis okazon danci kun ŝi en lasta Kristnaska balo — kiel li kaptadis rigardon de la edzo!

Kion sentus Liza aŭ Stanjo, se min…

Kaj — mi, se ŝin aŭ ŝin?

Перейти на страницу:

Похожие книги