Kiel sengarda estas homa korpo! Eĉ karesante, eblas fari doloron; kion do diri pri intenca malutilo. Kiel tiu dieca guteto bezonas zorgon; kiomaj blindige belaj sentoj kaj agoj pendas sur hareto, en plena sklaveco de maldikega haŭteto, de mizeraj kotaj buletoj sur vandoj de angioj, de iu sinovio, de kaŝita fonto de hormonoj — ni gardu, gardu nin reciproke, helpu kaj pardonu, zorgu, kiel malsanulojn, ja ni ĉiuj malsanas je tiu karno, rompebla, kiel konko de heliko, kaj vivavida, kiel avidas sunon verda folio. Alie simple ne eblas elvivi!
— Sed kion tio, fakte, signifas — malaperis? — demandis mi.
— Malaperis — tio estas malaperis, kaj ĉio, — suspiris Bolsoĥojev. — Baldaŭ post la forflugo li iris hejmen por tagmanĝi, — li loĝas ĉi tie relative nemalproksime, en la proksima rando de Tjuratamo; de la haltejo de buso, kiu kursas inter la flughaveno kaj la urbo, estas distanco je tri minutoj de paŝado; tial li kutime tagmanĝis ne en la kantino, sed hejme… Kaj jen — ni ricevas mesaĝon el la ĉefurbo. Nu, dum ni ekturniĝis, pasis horo, ne malpli. Ni serĉas tie kaj tie — mankas Kislenko. Ĉiuj estas apude, sed lin, kiel oni ĉe vi en Rusio diras — kvazaŭ bovino per lango forlekis. El la laborejo foriris, al la hejmo ne venis. Ni iris al la fervoja stacio, al la busa stacio, al la pasaĝera flughaveno, al ĉiuj kasistoj, al ĉiuj postenaj policanoj montris foton — ne, ne memoras. Certe, tio ne estas garantio — li povus tragliti, kaj oni lin ne memorfiksis, aŭ li fuĝis sur preterirantaj aŭtoj, ĉio povus esti… Sed estas strange, tamen. Kaj, jen kia ankoraŭ strangaĵo — li, kiel montris traserĉo, tiumatene antaŭ ol iri el la hejmo al la laborejo, ĉiujn legitimilojn neniigis.
— Kiel do? — konsterniĝis mi.
— Konduklicencon li forbruligis — oni trovis pecon de bruligita kovrilo en cindrujo, kaj nenio pli restis. Pasporton li turmentis, kvazaŭ freneziĝis — deŝiradis ĉiun paĝon kaj bruligis, la aglon tranĉis per tranĉilo kaj same volis bruligi, sed la kovrilo nur rande karbiĝis, ĝi estas malmola… En la sama cindrujo ankoraŭ estas cindro, jam ne eblas kompreni, de kio.
— Kiel do li trafis en la laborejon?
— Nu, la paspermesilon li evidente konservis.
— Kaj ĉu vi tiun paspermesilon ne provis serĉi en la urbo? En rubo, en urnoj… kaj simple, sur iu trotuaro, sur ŝtuparo?
— Verdire, ne.
— Se esti logika, li, tuj post la afero, devus forigi ankaŭ la lastan el la tiom malamegataj de li legitimiloj. Ekzemple, rekte en la buso ĵetis sub seĝon, kaj eĉ per kalkanumo premis… aŭ en kanaleton ĉe vojrando. Ne, verŝajne ne eblas trovi, se en kanaleton. Sed en la buso — verŝajne eblas trovi, Jaĥonto Aldabergenoviĉ! Kaj en urno eblas!
Li kun dubo balancis la kapon. Tamen Kruus kontentigite eksnufis, ekkapjesis.
— Kaj ĉu en malsanulejoj vi lin serĉis?
— Certe! En ĉiuj tri hospitaloj, en ĉiuj traŭmohelpejoj, en profilaktejo… eĉ en kadavrejoj ni rigardis. Mankas. Kaj okazis neniaj incidentoj — nek interbatado, nek aŭtosubpremo, nek murdo, nek akcidento. Pri tio, ke tuj post la afero lin iu likvidis, ni tuj pensis. Nenie, nenio.
— Jes, mi komprenas. Sed… mi diris pri io alia. Ĉu psiĥiatria malsanulejo estas en Tjuratamo?
Bolsoĥojev mirigite ĵetis oblikvan rigardon al mi.
— Ne.
— Kaj ĉu urĝaj narkologiaj helpejoj?
— Certe, estas, sep. Foje aperas ebriuloj… kaj ankaŭ narkotaĵoj penetras foje el Centra Azio. Ĉu vi pensas, ke unuaranga teĥnikisto Kislenko, eksplodinte la princon-heredonton de Rusio, tiel ebriiĝis pro ĝojo en la plej proksima stratangulo, ke eĉ la hejmon ne sukcesis atingi kaj jam dum tuta tagnokto ne povas rekonsciiĝi?
— Ne tute tiel. Sed jen kio maltrankviligas min. Krimo, kiu aspektas ne motivita, tute ne nepre devas havi nekonatan por ni motivon. Ĝi vere povas esti ne motivita.
Malantaŭ mia dorso aŭdiĝis kontentigita snufado de Kruus. Bolsoĥojev konsternite movis la manplaton laŭ la vizaĝo.
— Mi preteratentis, — konfesis li. — Ne venis en la kapon. Ja vere: Aslanov, la lasta, kiu vidis Kislenkon antaŭe, menciis, ke tiu estis ia stranga!
— Jen. Necesos tre skrupule paroli kun ĉiuj, kiuj vidis lin dum la lasta tagnokto antaŭ la katastrofo. Kaj kun liaj parencoj. Ĉu li havas parencojn?
— Edzinon kaj du knabojn.
— Do, ankaŭ kun la edzino. Kaj nun jen kio, — ĝis la hangaroj restis tute malgranda distanco, kaj mi volis priparoli tiun tiklan por mi demandon, dum ĉirkaŭe estas minimumo da homoj. — Oni diris al mi, ke Kislenko estas komunisto.
— Jes.
— Ĉu delonge?
— Dum dek du jaroj.
— Kiu akceptis liajn votojn?
— Altanses Erkinbekova, — la voĉo de Bolsoĥojev iĝis estima, preskaŭ adora.
— Ĉu ĉi tie, en Tjuratamo?
— Jes.
— Ni devos konversacii kun ŝi.
— Tio ne eblas, Aleksandro Lvoviĉ. Antaŭ tri jaroj ŝi mortis. — Bolsoĥojev mediteme strabis min, verŝajne pensante, kiel mi komprenis sekundojn poste, ĉu ne opinios mi tion, kion li intencis diri, mallerta peno flati al ĉefurba ulo — lin, certe, oni jam informis, ke la sendito de la centro estas samkonfesiano de la suspektato — kaj poste decideme finis: — Ŝin entombigis la tuta urbo, kiel sanktulinon.