Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Tiuokaze necesos konversacii kun la nuna prioro de la Tjuratama stelo, — senemocie diris mi.

La konversacio rompiĝis. Lastajn tridek metrojn ni paŝis silente; suferanta pro varmego nordano Kruus, ne povanta plu deteni sin, ofte viŝadis la vizaĝon per vasta, iomete parfumita tuko. Malferminte antaŭ ni pordon de la administra alo, Bolsoĥojev, kaŝante okulojn, balbutis malklare:

— Kaj tamen, vidu… Kislenko estis abstinulo.

2

En kabineto de estro de flughavena gardistaro, kie ni provizore instalis nin, estis relative malvarmete; susuris kaj turnadis diafane tremantan kapon ventolilo. Kruus-on, kondukatan de unu el lokaj laborantoj, juna kozaka kapitano, evidente feliĉa pro tio, ke li ricevis okazon partopreni la enketon de tiom ŝoka krimo, mi sendis al la narkologiaj helpejoj; Grigoroviĉ-on — al la hejmo de Kislenko, ordoninte traserĉi ĉion ne simple, sed ĝuste kun celo trovi aliajn spurojn de anomala, mallogika konduto de la suspektato, ja min treege maltrankviligis tiuj bruligitaj legitimiloj; al Klimov mi ordonis rigardi la laborlokon de Kislenko, serĉante ajnan kaŝlokon, aŭ spurojn de produktado de la mino. Tri knaboj de Bolsoĥojev ekiris, kompatindaj, serĉi la paspermesilon — teda kaj malmulte perspektiva laboro, sed ni ne rajtis neglekti ion ajn. La kabineto malpleniĝis — restis Bolsoĥojev mem kaj mi. Li, anhelante, iomete demande ĵetis oblikvan rigardon al mi kaj malbutonumis sian militjakon, poste superan butonon de la ĉemizo. Li eksidis kontraŭ la ventolilo, domaĝe balancante la kapon pro ĉiuj ĉi aferoj, kaj dum iu momento ŝajnis al mi mirinde simila al la ventolilo — sama ronda, plata, malĝoje klinita kaj bonkora vizaĝo. Nur de la ventolilo blovetis freŝo, sed de Bolsoĥojev — varmego. Mi viŝis la ŝvitan frunton per dorsa flanko de la manplato, eksidis sur randon de tablo apud telefonoj, metis la manon sur parolilon.

— Jen pri kio mi ankoraŭ volis vin demandi, Jaĥonto Aldabergenoviĉ.

— Mi aŭskultas vin, Aleksandro Lvoviĉ.

— Fakte, se io estus, vi mem al mi dirus… Ĉu ne okazis iaj provoj malhelpi laboron sur la lanĉejoj, aŭ… iuj atencoj kontaŭ okupitaj en «Ares» fakuloj…

— Certe, mi dirus, — respondis Bolsoĥojev. — Tio estis ĝuste la unua, kio venis en mian kapon. Kaj se la unua — do, malĝusta, tiel la tuta mia sperto montras. Tute nenio okazis, Aleksandro Lvoviĉ. Ĉio estas pura. Se okazus, mi scius… kaj tutegale mi parolis pri tio kaj kun la estro de gardistaro de la kosmodromo, kaj kun la uloj, respondecaj pri sekureco de gvidaj fakuloj. Nenio. Nek ĉantaĝo, nek minacaj leteroj, nek atencoj, nek diversioj. Tio estas ne «Ares».

— Sincere dirante, mi opinias same, — diris mi kaj levis la parolilon. Klavumis kodon de Lodejnoe Pole, poste telefonnumeron, tuj poste — kodon, ŝaltantan ekranadon de lineo. Meze de la klavaro ekbrulis verda lampeto, kaj en la parolilo aŭdiĝis alta, interrompiĝanta fajfeto — do, la interparolo ekiris tra ĉifrilo, kaj subaŭskultado iĝis neebla.

Mi bone sukcesis. Tuj alvenis Serĉjo Staĉinskij el la grupo «Az».

— Tio estas Trubeckoj. Kio estas ĉe vi, Serĉjo? Ĉu vi rigardis?

— Jes, Aleksandro Lvoviĉ, ĉio estas ĝusta, estas neniaj duboj. Diversio.

Jes. Mi por sekundo fermis la okulojn. Nu, fakte, neniu ja dubis. Sed pravas ja Bolsoĥojev — ne eblas imagi. Duobliĝo de personeco: mi jam dum dek sep horoj okupiĝas pri la krimo, sed en profundo de la animo ĝis nun ne povas ekkredi, ke tio vere estis krimo, sed ne malfeliĉa akcidento.

— Ĉu vi estas certa? — mi tamen ne sukcesis min deteni. Staĉinskij silentis iom.

— Sinjoro kolonelo, nu ne turmentu vin, — diris li milde. — Duboj malestas.

— Kia mino? Kies? Ĉu vi sukcesis determini? — mi superŝutis lin per demandoj, kaj la tono, ŝajne, estis iomete tro abrupta — sed mi tre malvolis aspekti deprimita.

— La fragmentoj, certe, estas en terura stato, — respondis Staĉinskij. — Ni transportos ilin al Peterburgo kaj ĉion esploros ankoraŭfoje en la laboratorio. Sed anticipa konkludo estas tia: memfarita mino, produktita amatore. Kartoĉo kun likva oksigeno plus acida eksplodigilo plus magneto plus ĉirkaŭfluiga kesto. Ĉio genia estas simpla. Per tia aĉaĵo nin ĉiujn eblas ekstermi, se ekprodukti ĝin amase. Ĝi estis alkroĉita sub maldekstra tira paraboloido — la paraboloido estis forrazita dum ono de sekundo, la gravitavio ekturniĝis ĉirkaŭ laŭlonga akso… ĝenerale, jen tiel.

— Komprenite, — diris mi. La voĉo iomete raŭkiĝis, mi singarde tusetis.

— Kio? — ne komprenis Staĉinskij.

— Nenio, Serĉjo, mi simple tusas. La gorĝo spasmis pro tiaj novaĵoj. Kiam vi intencas moviĝi al Peterburgo?

— Eble, post tri horoj. Mi ĵus finis la esploradon. Ni nun komencas paki ĉion — kiam pakos, tuj elflugos.

— Vi tie… esploru la ŝipon antaŭ la elflugo.

— Tjfu-tjfu-tjfu.[38] Vere, tiel eblas komenci timi propran ombron. Ia infera malicaĵo.

— Ankoraŭ demandon, Serĉjo. Kiom da tempo necesas, por kroĉi tian surprizon sur ŝelo de avio?

Staĉinskij snufis.

Перейти на страницу:

Похожие книги