Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Tamen, reveninte el la kampo sur la tiraŭto, Kislenko ŝanĝiĝis — el li oni kvazaŭ elmetis iun risorton, li ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ne tre bone komprenante, kie li estas kaj kion li ĉi tie faras. Li ektremadis pro ajna brueto; kiam oni al li alparolis el malantaŭ la dorso, li ekkrietis. Tamen, li preskaŭ tuj foriris. Por tagmanĝi, tiel decidis ĉiuj. Opinioj pri Kislenko estas plej pozitivaj.

En la regeneracian sistemon de la flugopreta «Ozono» estis instalitaj ĉiuj dek ok kartoĉoj. La lanĉo estis nuligita nur pro tumulto, komenciĝinta pro la pereo de «Carido». Elementa kontrolo montris, ke unu el la instalitaj kartoĉoj estas malplena, jam eluzita. La kartoĉojn instalis Kislenko. Fakturon pri ricevo de oksigeno subskribis estro de meteologia servo de la kosmodromo Sapgir. Tiaspecaj flugoj estis sufiĉe ordinara praktiko: meteologoj skrupule observadis staton de la atmosfero sur diversaj altoj super Tjuratamo, penante unusignife klarigi, ĉu malboninfluas al ĝi, aŭ tamen ne, lanĉoj de grandaj ŝipoj.

Ĉirkaŭ la oka vespere mi kun Bolsoĥojev permesis al ni interrompi laboron kaj trinki po glaso da kafo kun sandviĉoj. Sed ne sukcesis mi eĉ la unuan gluton trankvile fari, kiam ekŝutiĝis vicaj novaĵoj.

Revenis la knaboj de Bolsoĥojev kaj fiere donis al Jaĥonto Aldabergenoviĉ la paspermesilon de Kislenko. Ili trovis ĝin en unu el busoj, kursintaj de la aerodromo al la urbo kaj reen; ili trovus eĉ pli frue, sed malfeliĉe ĝuste hodiaŭ tiu buso ne kursis, io paneis en transmisio. La paspermesilo kuŝis sur planko sub unu el seĝoj, duonkovrita per kaŭĉuka substernaĵo, dekroĉiĝinta de la metala fundo. Ĝi estis tute sendifekta; evidente, Kislenko jam ne turmentadis ĝin. Trinkante kafon, mi kun domaĝa miro rigardis la vizaĝon sur la foto — ordinaran vizaĝon de bona mezaĝa homo, timigite streĉitan, kiel tio ĉiam okazas sur fotoj en oficaj dokumentoj, kun miopaj sulketoj ĉe la okuloj, kun malgranda nevuso sur maldekstra vango, kun molaj lipoj; sub la maldekstran paraboloidon tiu homo metis minon. Mi ne komprenas, pensis mi, ne komprenas. «Ĉu ĉiuj freneziĝis…» Ne komprenas. Kaj tiam venis Grigoroviĉ — Klimov, nenion trovinte, venis jam pli frue kaj silente sidis en la angulo, sole kun siaj teruraj cigaredoj. Grigoroviĉ same nenion trovis — neniajn strangaĵojn, krom kovrilojn de bruliĝintaj legitimiloj. Kaj la edzino de Kislenko, jam serioze maltrankviligita de malapero de la edzo kaj de nia aktiveco, nenion interesan sukcesis rememori por li. Kvankam, dum la nokto antaŭ la katastrofo Kislenko preskaŭ ne kuŝis; ŝi lasis lin en la kabineto, kun nekomprenebla atento studantan lernejan lernolibron «Historio de Rusio dum nova tempo», prunteprenitan de la pli aĝa filo, — li legas kun ia mirego, levas la okulojn, movante lipojn, poste denove legas. Sed ĉu tio estas riproĉinda?

Kaj ĝenerale li estis, kiel ĉiam. Nur tre laca. Tre. Ia malplenigita. Sed ŝi decidis, ke simple estis multe da laboro pro la forflugo de la grandprinco, kaj nenion demandis.

Unu strangan frazon li diris al ŝi, kaj pro tiu frazo nun, post la okazintaĵoj, eblis terurigite krii. Jam forirante matene al la laboro en la tago de la katastrofo, kisinte la edzinon je la vango, li ridetis iel nekutime severe kaj diris: «Nu bone. Mi repagos anstataŭ vi ĉiuj, puremuloj beataj. Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos». Ŝi demandis, kion li volas diri, sed li ne respondis.

Mi denove celis mian sandviĉon, kaj eksonoris telefono. Bolsoĥojev prenis la parolilon, halo-is, aŭskultis, kaj donis ĝin al mi.

— Kruus, — diris li.

— Trubeckoj, — diris mi en la parolilon.

— Ni trovis lin, — pro evidenta emocio Kruus pli forte, ol kutime, tiris siajn kaŭĉukajn estonajn vokalojn. — Venu, tio estas kvina urĝa narkologia helpejo. Kislenko estas tre malbona. Kaj la plej malbona estas tio, ke mi ne komprenas, kio kun li okazas.

3

Перейти на страницу:

Похожие книги