Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Ordinare mi foriris, per la piedoj. Saĉjo, verŝajne vi jam devas iri, — ŝi kvazaŭ vidis el sia Kamennoostrovskij, ke Kruus denove rigardis la horloĝon, kaj, takte ne rigardante al mia flanko, faris signon al la detektivoj; tiuj leviĝis, Klimov metis sur la ŝultron rimenon de bunta junulara sako kun pentritaj sur ŝvelinta flanko palmoj kaj knabinoj en bankostumoj, Grigoroviĉ, movinte la ŝultrojn, pli oportune lokis sur la dorso eksmodan dorsosakon. Konspirantoj.

Mi ne sciis, kion diri. Pro senhelpeco aperis larmoj.

— Gardu vin, Saĉjo, mi petegas, — obtuze diris Stanjo kaj surmetis la parolilon.

Tjuratamo

1

Varmego.

Onde tremas la horizonto. La stepo ankoraŭ ne estas forbruligita, ankoraŭ ne iĝis morte-bruna kaj polvoza, sed jam estas tuŝita de malmola flaveco. Ardas helblua antaŭvespera ĉielo; mankas nubetoj sur ĝi, nur malhela punkteto de akcipitro fluas tra zenito.

De Kaspia maro ĉi tien, de ĉi tie al Altajo, tra Altajo en Mongolion kaj pluen, pluen, finiĝante nur kun la kontinento, etendiĝas tiu ĉi admirinda, ne havanta egalajn al si, dissternita kaj presita per miljara suna inundo herba oceano.

La granda stepo. Grandioza kaldrono, bolinta dudek jarcentojn. Kiomfoje ĝi elverŝis ondojn, bruligantajn la lok-sidan mondon! Granda kulturo; ne tiom, eble, laŭ siaj finaj atingoj — kvankam ĉu ni, ŝtopiĝintaj en pezajn klifojn de senmovaj domoj, juĝu pri tio — kiom laŭ originaleco kaj daŭro de tiu originaleco.

Venas huna car' Atilo…

Ie ĉi tie — nu, eble, iomete pli sude — trapasis iam tiuj, kiuj, komence inundinte duonon de Rusujo per sango, poste elteninte ondon de responda ekspansio, delonge iĝis kun tiu Rusujo kvazaŭ du flankoj de unu medalo; altvalora medalo, per kiu avara je premioj historio dekoracias tiujn, kiuj sukcesis elvivi kaj kunviviĝi.

Sankta tero.

Kvazaŭ meditante deirinte for de la ceteraj kaj kaptinte momenton, kiam oni ne rigardis al mi, mi surgenuiĝis kaj rapide kisis tiun sekan kaj firman, kiel arbo, teron. Leviĝis. De la hangaroj jam rapidis, saltetante sur nevideblaj de ĉi tie malglataĵoj, malfermita ĵipo; jam videblis estro de la Tjuratama sekcio de ŝtatsekureco kolonelo Bolsoĥojev, staranta en la aŭto apud ŝoforo kaj videble saltetanta kune kun la ĵipo. Per unu mano li kroĉiĝis al la ventoŝirmilo, per la alia tenis kaskedon ĉe viziero.

Mi malrapide ekiris renkonte al li. La ĵipo eksaltis kaj, skuiĝinte per la tuta korpo, haltis senmove; Bolsoĥojev, kun anticipe etendita mano, elsaltis sur teron. Ni manpremis.

— Saluton, Jaĥonto Aldabergenoviĉ.

— Saluton, Aleksandro Lvoviĉ, bonvenon, — li tuŝis la kaskedon, antaŭe, verŝajne, surmetitan tro streĉe, por ĝin ne forblovu vento. — Jes, Ibrajo vin tre precize alterigis. Ĝuste el tiu ĉi loko estis elfluganta «Carido». Ĝis la hangaroj estas tricent dudek metroj. La tiraŭton, kiu elrulis la gravitavion el la stacio sur la kampon, stiris Usmano Ĝumbajev. Kaj laŭ liaj propraj vortoj, kaj laŭ ĉiuj atestoj — al la aparato li ne proksimiĝis. Li kondukis la tiraŭton el la garaĝo — jen niaj garaĝoj, maldekstre — ne elirante el la kajuto; atendis, ĝis oni alkroĉos; elkondukis sur la kampon, atendis, ĝis oni malkroĉos, same ne elirante el la kajuto, kaj kun teĥnikisto Kislenko revenis al la garaĝo.

Dum la konversacio ni nerimarkite aliris la avieton, veturigintan nin el Vernyj. Mi prezentis al Bolsoĥojev miajn homojn, kaŝiĝintajn de suno en ombro de negranda, duone vitrizita stacidomo.

— Ĉu mi ankoraŭ necesas, Jaĥonto Aldabergenoviĉ? — demandis la juna piloto, elŝoviĝinte el la kajuto. Bolsoĥojev demande rigardis min. Mi geste resendis la demandon al li.

— Tjuratamo estas jen, je tri verstoj, — diris Bolsoĥojev, svinginte la manon al masivo de neĝeblankaj plurloĝejaj domoj, etendiĝinta al norda horizonto kaj degelanta en suna vualo. — Tie, — la kolonelo montris per la fingro al sud-okcidento, — estas startaj kapsuloj, tio estas pli fore, je ĉirkaŭ dek sep verstoj. Sed, kiel mi komprenas, al ni ne necesas tien iri?

— Dume ne necesas.

— Tiuokaze, flugu, kara, — diris Bolsoĥojev al la piloto. Tiu kapjesis, adiaŭe movis la manplaton, kaj entiris la kapon en la kajuton. Parabolaj riceviloj sur kresto de la avieto ekmoviĝis, viviĝante, direktis sin en unu punkton, kaj la avieto senbrue ekflugis supren. Ĉiam pli rapide… jen blindige trembrilis respegulo de suno, reflektita de iu el vitroj de la kajuto, jen ĝi iĝis malhela punkto, kiel la akcipitro — kaj malaperis.

— Rakontu plu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, — petis mi.

Перейти на страницу:

Похожие книги