La liston finis Ramilo Raĥĉiev, kaj mi denove ridetis. Aŭ per tio la majoro volis plezurigi min, aŭ la knabo jam hieraŭ, aŭdinte, ke la aferon oni donas al mi, anticipe petis, ke oni direktu lin al mi. Li penis ĉie esti proksima al mi, kaj, sincere dirante, mi mem havis al la juna krimea tataro ion similan al patraj sentoj. Kun la patro de Ramilo, fama oceanologo Fazilo Raĥĉiev, mi konatiĝis antaŭ ok jaroj; la cirkonstancoj de la konatiĝo ne tre helpis al amikeco, iu el ŝipanaro de sciencesplora marŝipo «Vitjazj», uzante tion, ke scienco ne havas limojn kaj la ŝipo vizitas diversajn havenojn, sendis sur ĝi spionajn informojn por, kiel ni rapide sukcesis trovi, Irana speciala servo — kaj, kiam ni kaptis la malamikon ĉe la vosto, li lerte kaj sukcese penis suspektigi nin pri Raĥĉiev, ĉar li estis la sola islamano sur la ŝipo. Sed mi ne trompiĝis, kaj mi kaj Fazilo amikiĝis, kaj mi iĝis dezirata gasto en lia domo, en krimea vilaĝeto Otuzo.
Rave kaj reve ridetante al la paperfolio, mi pendigis la kapon inter la pugnoj. Dum sinsekvaj tri someroj mi kun Liza kaj Paŭlinjo gastis ĉe ili, luis duĉambran someran dometon kun verando je duonversto de la maro, en komfortega Otuza valo, apud Karadago[33]
mem. Kiel dolĉe estis veturi al kutima, rapide iĝinta parenca loko — ruliĝi laŭ ŝoseo de Simferopolo tra Karasu-bazar al Feodosio, post Uzun-Sirt turniĝi maldekstren… kaj sur ĉiu vojkruciĝo trabakitaj de la suno krimeaj tataroj rekte el malfermitaj pakaĵujoj de siaj aŭtoj interrompante unu alian proponadas glacie malvarman kumison kaj aromajn mielajn melonojn. La maro estas mirakla, la naturo mirinde belas; sur remboateto ni navigis kun jelpanta pro ekstazo Paŭlinjo al Satana Pordego, en ora tagiĝa aŭreolo ni grimpis sur Karadagon, al rokoj-Reĝoj, por renkonti kviete emergantan el malantaŭ Kiik-Altam sunan diskon, banis nin en Karadagaj golfetoj ĝis langvoro… kaj, kuŝiginte Paŭlinjon dormi, forkuradis kun Liza malantaŭ Mielan rokon, situantan je du paŝoj de la vilaĝo, sed jam en sovaĝa, scita stepo, kaj rekte sub steloj, odorantaj je seka absinto, junece amoris nin. Kaj matene Paŭlino-dikulino, arogantulino — tiutempe ŝi vere estis, mole dirante, diketa, kvankam nun ŝi longiĝis, kiel vimeno — ŝteliris al la mastra domo por subrigardi, kiel la fama oceanologo, sterninte sub la genuojn tapiŝeton kaj turniĝinte per la vizaĝo al sud-oriento, ĉirkaŭglatigante la mallarĝan barbon, ion sensone parolas kaj de tempo al tempo klinas sin; kaj, reveninte, ŝi montris terurajn okulojn kaj per tondrelaŭta flustro rakontis: «Kaj poste li faras, ĉu vi scias kiel? Li faras jen kiel! Kaj poste jen tiel per la frunto — bum! Tute ne kiel ni! Kaj per la lipoj ĉiam bu-bu-bu! bu-bu-bu! Tiel bele! Paĉjo, se mi jam estas baptita, ĉu mi rajtas iĝi islamanino?» — «Panjon demandu». — «Panjo?» — «Ne rajtas» — «Oj, kiel domaĝe! Nu kial ne eblas samtempe kaj tio, kaj tio, kaj tio?!» Kaj vespere ni dum horoj sidadis ĉe longa tablo de la mastra domo, sub vinberaj arkaĵoj — «iomete manĝis»; Roza Raĥĉieva rakontis pri sekretoj de tatara kuirarto, Liza — pri tiuj de la rusa kaj balta; Fazilo rakontadis pri maroj, mi — pri spionoj, kaj finanta lernejon, rapida kaj forta, kiel pantero, Ramilo aŭskultis, pensis, kaj elektis min heroo. Kiel do li estis feliĉa, kiam, fininte la superan militan lernejon, li trafis al Peterburgo, apud min.Kaj post longa vespermanĝo, kuŝiginte Paŭlinjon dormi, mi kaj Liza forkuradis bani nin en luna vojeto, kaj rekte sur fama Karadaga ŝtonetaro, aŭ eĉ en akvo…
— Sinjoro kolonelo!
Kurakin singarde tuŝis min ĉe la ŝultro. Mi tremeris; kaj ĝuste tiam mia kapo finfine falis inter la disiĝintaj pugnoj.
— Ha? Kio?
— Sinjoro kolonelo, vekiĝu!
4
— Lizanjo, bonan matenon!
— Saĉjo, kara! Saluton! De kie vi?
Pro faciliĝo eĉ miaj genuoj moliĝis. Mi sidiĝis sur la tablon, sentante, ke la lipoj per si mem komencas rideti. La voĉeto estis proksima, ĝojigita, kvieta. Ĉio estas bona.
— Imagu, mi estas ĉi tie. Sed ne por longe.
— Ĉu io okazis?
Kaj ŝi ekmalkvietiĝis tute parence. Ne foriĝante, sed proksimiĝante.
— Ja ne, bagateloj. Mi alkuros hejmen por horo. Eble, vi ne iros al la universitato hodiaŭ… aŭ almenaŭ prokrastos?
Somere Liza konsultigis abiturientojn pri eŭropaj lingvoj en la universitato. Dum cetera jaro ŝi instruis samtie. Estas kaj bona okupiĝo, kaj ioma aldona mono. Ne ekzistas superflua mono.
— Mi penos. Mi tuj telefonos al la katedro.
Kaj faris neniun superfluan demandon, saĝulino mia.
— Kiel estas Paŭlinjo?
— Ĉio estas bona. Ŝi novan fabelon verkas! Tiujn, kiuj scipovis pensi nur pri manĝaĵo, atakis giganto-manĝegulo…
— Fajne! Oĥ, bone, kial ni telefone… Mi kuras!
— Ĉu vi estas malsata?
— Mi ne scias. Eble jes.
— Mi tuj ordonos. Mi atendas!