— Mi proponas al vi, ĝuste al vi, okupiĝi pri tiu afero, ĉar al mi ŝajnas, ke vi plej bone povos kompreni psiĥologion de tiu homo, analizi liajn ligojn, imagi motivojn… Dio scias, kion ankoraŭ. Sed ĝuste tial mi donas al vi ankaŭ rajton tuj rezigni la aferon. Neniuj mallaŭdoj sekvos. Revenu al Kartvelio, revenu hejmen, kien vi volas, vi meritas ripozon. Se la konscienco ne permesas al vi estri la enketon, kie la ĉefa suspektato tuj iĝis ano de via konfesio…
— Permesas, — iom pli akre, ol mi volis, diris mi. — Eĉ pli, mi devas esplori tion. Ĉi tie estas io stranga. Mi ne kredas, ke komunisto povus atenci la princon-heredonton… eĉ simple homon! Mi ekokupiĝas.
— Mi dankas vin, — diris la imperiestro kaj ekstaris. Mi tuj eksaltis. — Kiel orfiĝinta patro dankas, — li silentis iom. — Pro la Tarbagataja afero, atentante antaŭajn meritojn, la ministro prezentis vin al ordeno de sankta Andreo Unuevokita. Dumon la ordono jam trapasis, kaj ĝi estas jam sur mia tablo.
— Tio estas nemeritita honoro por mi, — decideme diris mi. — La unua kavaliro de la ordeno estis generalo-admiralo grafo Golovin, unu el la unuaj — caro Petro… — mi permesis al mi iomete rideti. — Ĉiuj miaj antaŭaj, kaj eĉ estontaj meritoj estas apenaŭ kompareblaj kun agoj de Petro la Granda.
— Kiu scias, — ĵetis la imperiestro. — Sed mi atendos subskribi la ordonon ĝis fino de tiu ĉi enketo. — Li afekte prokrastis. — Por ne foratentigi vin per ceremonio de dekoraciado… Kaj nun — Dio estu kun vi, princo. Iru.
3
Estis ĉirkaŭ la tria, kiam mi eniris mian kabineton. Laco jam montris sin, kaj turniĝis la kapo — preskaŭ sendorma gaja antaŭa nokto, Ĝvari kaj Saguramo, Iraklo kaj Stanjo, kindzmaraulo kaj aĥaŝeno; kaj poste, spasmimpete, kvazaŭ iu per kozaka sabro hakis buntan teatran dekoracion, denove MŜS kaj tiu stranga aŭdienco… Kiom da ĉio lokiĝis en unu tagnokto!
Sed mi dankis la sorton, ke tiun aferon ricevis mi.
En ĝi estis io stranga.
Mi boligis iomete da akvo, faris densegan kafon, metinte en la tason pro malbona humoro tutajn kvar kulerojn. Dum la bolanta densa likvaĵo estis malvarmiĝanta ĝis tiu stato, ke eblus trinki, ne bruliĝante, mi malgraŭ ĉio elfumis ankoraŭ unu cigaredon. Trinkaĉante, mi obtuze kontemplis, kiel rampas en aero, serpentumante, diafane-grizaj rubandoj. Mia vestaĵo jam sekiĝis, pro la kafo mi finfine varmiĝis tute.
Vata silento ŝvelis en la kabineto. Eĉ la pluvo ĉesis kaj el la placo, de la fenestro, ne aŭdiĝis eĉ sono.
Stanjo, verŝajne, jam dormas. Se nur ŝi ne suferas, kompatinda, pro sendormeco denove. Tamen, apenaŭ, ja ŝi hodiaŭ tiel laciĝis. Min oni kvazaŭ denove ĵetis en bolaĵon: antaŭ la elturmentitaj, trosekiĝintaj okuloj subite blindige ekflamis pli reale, ol la realo mem: en miela lumo de suda vespero ŝi movas la fingron laŭ la ĉerizaj, iomete ŝvelintaj lipoj: ĉu vi deziras ĉi tien? La telegramo jam kuŝis en la ĉifrilo — sed mi pensis, ke estas tuta nokto antaŭe. Jen ĝi, tiu nokto. Verda tempo sur ekraneto de surtabla elektronika horloĝo egalmezure transflugadis de unu cifero al alia. La tria kaj dek du.
Kaj Liza dormas, certe.
Aŭ mi nenion komprenas, kaj ŝi, jam delonge kompreninte ĉion, solece kuŝas sen dormo kaj pense vidas min tie, en cipresa paradizo, brakumanta ne ŝin?
Mi eĉ timas telefoni matene.
Jen ĝi, mia cipresa paradizo. Ne deteninte min, mi forte batis per la manplatoj la tablon. La sono estis nenature laŭta.
Kaj Paŭlinjo, sendube, dormegas. Se nur ne enrampis sub litkovrilon kun lampo kaj libro, se nur ne malutilas denove al la okuloj, fiulino. Kiomfoje mi kaj Liza kaptis ŝin je tio, klarigis, admonis — ne, ĉio vanas.
Mi subite komprenis, ke mi jam sopiras pri ili. Ĉu mi veturu hejmen tuj? Ĉi tie estas proksime. Eble, ili ĝojos.
Ja tutegale ĝis la mateno labori ne eblas.
Ne eblas. Ne eblas, ke komunisto iĝis murdinto. Mi ne kredas. Ĉi tie estas io stranga.
Prove mi premis per la fingroj butonojn de interna komunikilo. Kaj, tute kontraŭ ĉiaj atendoj, raŭketa voĉo de Kurakin tuj respondis:
— Mi aŭskultas.
— Teodoro Vikentiĉ, kara! Mi neniel atendis trovi vin nun ĉi tie…
— Aleksandro Lvoviĉ! Kiel do ne atendis, ĉu Lamsdorf ne diris al vi? Li ja kategorie malpermesis al mi foriri, jam fine de la tago telefonis kaj diris, ke vi estos tre baldaŭ, kaj ke mi nepre estos necesa al vi. Dormu, diris, se estos tre necese, ĉe la tablo.
— Kaj ĉu vi dormis?
— Ĵus dormetis dum horo, — li tuse purigis la gorĝon.
— Bonege. Venu al mi.
Post minuto mia anstataŭanto jam eniris en la kabineton; la vizaĝo estis vigla, kvazaŭ li ne dormis ĵus, kurbiĝinte en oficeja brakseĝo — kiu diris, ke servuto estas abolita?
La uniformo estis kvazaŭ ĵus el sub gladilo, estis agrable rigardi. Ne tiel, kiel ĉe mi. Kurakin eniris kaj, ne deteninte sin, familiare ekridis.
— Jes, eltiris vin oni, evidente, el klimato multe pli bona, ol la nia.
— Tamen tiel por ĉiuj estas tuj videble, kiel mi hastis. Ni kune enketos la katastrofon de «Carido», mi gratulas vin.
— Do, vi prenis la aferon, Volfoviĉ diris, ke tio estis ankoraŭ ne decidita.