— Ĉiuj gregaj bestoj, Siro, havas certajn normojn de konduto, direktitajn al tio, ke oni ne malutilu senpravigite unu al la alia, kaj al elementa unuigo de penoj en komunaj agoj. Tiuj normoj aperas tute spontane — tiel laboras en kolektivo la instinkto de memkonservado. La homa etiko, ĉiuj ĝiaj specoj, estas ne pli ol vica stadio de komplikiĝo de tiuj normoj tiugrade, kiugrade la homo estas vica stadio de komplikiĝo de la animala regno. Tamen individuisma, ambicia racio, aperinta al la homo laŭ volo de la naturo, ekstaris sur la vojo de tiuj normoj. Ĝuste pro tio iĝis necese apogi ilin per diversaj elpensitaj sanktaj aŭtoritatoj, kuŝantaj kvazaŭ ekster la specio
— Tre logike, — diris la imperiestro. Li aŭskultis atente, iom ŝoviĝinte antaŭen kaj ne movante atentan rigardon for de mia vizaĝo. Malvigle fumis la forgesitaj cigaredoj.
— Ni plene rezignis ajnan ritaron. Ni tute ne strebas al organizita interagado kun monda potenco. Ni apelas, esence, nur al tiuj, kiujn mi nomis la kvaraj — al homoj kun etika dominanto en la konduto. Ilia vivo dum ĉiuj tempoj estis malfacila, ĝi restas malfacila ankaŭ nun. Ili tute neintence ricevas por si la unuan baton en ajnaj sociaj skuoj, ĝis la fino penante stari inter tiuj, kiuj strebas buĉi unuj la aliajn — kaj tial, nemalofte, ilin buĉas kaj unuj kaj la aliaj. Ili ofte aspektas kaj montriĝas malpli fortaj en ĉiutagaj peripetioj… Ni kolektas ilin, armas per scioj, klarigas al ili ilian rolon en vivo de la specio, hardas kapablon manifesti abstraktan bonkorecon de sentoj en konkreta bonkoreco de konduto. Ni ankaŭ penas faciligi kaj fari honora similiĝon al tiuj homoj por tiuj, kiuj ne havas klare esprimitan etikan dominanton, sed pro tiuj aŭ aliaj kaŭzoj inklinas al ĝi. Tio estas nemalmulte.
— Pri kio do okupiĝas viaj… mi jam ne scias, kiel diri… teoriistoj?
— Ho, por ili sufiĉas aferoj. Nu, ekzemple, diri: «Bono de proksimulo pli gravas» — tio estas simple. Simple ankaŭ estas realigi tiujn vortojn, kiam vi kaj la proksimulo estas sur neloĝata insulo. Sed en nia vanta mondo, kie da proksimuloj estas sendube pli ol unu, ĉiuhore antaŭ homo ekstaras problemoj multe pli komplikaj ol tiuj, kiujn solvadas matematikistoj en taskoj pri pluraj korpoj.
— Ĉu ankaŭ tie vi opinias ebla ellabori iujn regulojn?
— Regulojn — neniaokaze, Siro. Sed psiĥologiajn rekomendojn — sendube. Certaj trejnadoj, meditaj praktikoj… sed mi ne kompetentas pri tio, Siro, mi petas pardoni.
— Bone, — li finfine forskuis en la cigaredujon longan blankan vosteton de cindro, jam kurbiĝintan sub propra pezo. — Mi iel preterlasis… Ja la komunismo komenciĝis kiel ekonomika teorio.