— Ho! — mi neglekte svingis la manon. — Eŭropo, freneziĝinta de riĉeco! Ŝajne, komence en la kapon de Markso nenio venis, krom aliulaj vaporkaldronoj kaj milionaj havaĵoj! «Batas horo de kapitalisma propraĵo. Senproprigantoj estas senproprigataj»! En tio, ke komunistoj rezignis la vulgaran ideon de komunigo de propraĵo kaj leviĝis al la ideo de komunigo de interesoj, estas granda merito de komunistoj de via regno, Siro.
— Lenin… — singarde, kvazaŭ gustumante la vorton, prononcis la imperiestro.
— Jes.
— Komunigo de interesoj — tio sonas iel… timige dubsence.
— Pardonu, Siro, sed eĉ vorto «arkanĝelo» iĝas insulta, kiam ĝin prononcas satano. Temas, certe, ne pri tio, ke oni al ĉiuj altrudu unu komunan intereson, sed pri tio, ke ĉiu individua intereso atentu interesojn de ĉirkaŭantoj kaj, aliflanke, ke ĉiu individua intereso, tuta ilia spektro, estu egale grava kaj estiminda por ĉiuj. Tio estas idealo, certe… kiel ĉiu religia idealo.
— En junaĝo mi legis iujn verkojn de Lenin, sed mi konfesu, princo, ili ne interesis min, ne absorbis.
Mi silentis iom.
— Mi riskos supozi, Siro, ke tiutempe vi estis juna kaj memfida. La vivo ŝajnis al vi gaja hazardludo, en kiu vi havas ĉiujn asojn.
— Eble, — la imperiestro ridetis per anguletoj de la lipoj. — En aliaj cirkonstancoj mi kun plezuro konversacius kun vi pri tio, vi estas bona interparolanto. Sed unue ni finu tion, kion ni komencis. En la eksponita de vi mi ne vidas religian elementon. Tute prudenta, tute materiisma, treege humaneca etika instruo, kaj ne pli. Post kelkaj minutoj vi komprenos, kial mi tiel interesiĝas pri tio. Diru al mi jen kion. Ĉu eblas religia fanatikismo en la komunismo, kaj kiajn formojn ĝi povus havi, se la komunismo mem religian elementon, kiel al mi ŝajnas, ne havas?
— Via cara moŝto, per kio diferencas etika religio de etika instruo? Nur per tio, ke ĝiaj dogmoj apogiĝas je iu sankta aŭtoritato, je iu nefindirita vero, kiu, esence, ĝuste estas objekto de la kredo — kaj ĉiuj ceteraj ordonoj tute materiisme sekvas el ĝi. Sankta aŭtoritato por ni estas la specio Homo. Nepruvita vero, je kiu necesas kredi tutkore, estas tio, ke tiu specio meritas ekziston. Ja tio el nenio sekvas logike. Neniu skribis tion per kometoj sur ĉieloj. Homoj kondutis kaj kondutas ofte tiel, kvazaŭ por ili estas tutegale, ĉu naskiĝos sekva generacio aŭ ne. Malestimo al homoj kuŝas en fundamento de tia konduto — subkonscie enradikiĝinta, speciale, ankaŭ pro tio, ke ĉiuj religioj rigardas nian ekzistadon nur kiel preparan kaj pekan etapon de la eterna ekzistado. Ekkredi je tio, ke tiu ĉi peka formikejo estas supera valoro, estas malfacile, kaj por kelkaj eĉ abomene. Tio, kion mi rakontis antaŭe, estis de racio — kaj jen tio mallonga kaj ĉefa el la koro, pri kio vi petis, Siro, siaspeca simbolo de kredo. La homa gento bezonas ekziston, do, ĉiu mia konscia ago devas porti al iu utilon. Kaj temas ne nur pri filantropeco aŭ senpensa memoferado. Se nia komplika socio por sia plenvalora vivo postulas milojn da diversaj aferoj, plej bone helpi al homoj mi povas, farante kiel eble plej bone mian aferon. Do, ĉiu mia sukceso estas por homoj, sed neniuokaze — homoj por mia sukceso.
— Digna kredo, — diris la imperiestro, — mi povus, tamen, disputi pri la peka formikejo kiel supera valoro — sed disputo pri vereco de nepruveblaj veraĵoj… aŭ ni diru eĉ tiel — egale pruveblaj veraĵoj, estas okupiĝo por koleraj stultuloj, serĉantaj pretekston por interbatado.
— Vere tiel.
— Kaj entute vi tiom alloge kaj konvinke tion eksponis… ĉio ŝajnas tiel natura kaj evidenta, ke mi pretus akcepti viajn votojn.
— Mi estus feliĉa, via cara moŝto, — diris mi. — Sed mi timas, ke por Rusia caro tio estas nepermeseble formala.
Li denove subridetis.
— Mi multe aŭdis pri tio, ke plejmultaj viaj kamaradoj estas bonegaj homoj kaj treege fidindaj laborantoj. Mi ĝojas vidi, ke influo de via konfesio ade kreskas, ĉar ĝia bona influo al ĉiuj sferoj de vivo de la lando estas nedisputebla. Kaj nun mi pli bone komprenas, kial. Sed jen en kio estas la afero…
Liaj okuloj malleviĝis, nun li evitis renkonti mian rigardon. Silentinte, li denove prenis kaj malfermis la cigaredujon. Etendis ĝin al mi. Mi negative balancis la kapon. La imperiestro, pensinte, klakfermis la cigaredujon kaj formetis ĝin.
— Ivano Volfoviĉ jam diris al vi, ke en la rondon de la suspektatoj ekde la komenco trafis nur kvar homoj. Unu estus tuj ekskludita. Du aliaj estas jam trovitaj, pridemanditaj kaj liberigitaj: estas evidente, ke ili ne estas kulpaj. Kelkaj strangaĵoj, kiel oni al mi diris, estis rimarkitaj antaŭ nelonge de la katastrofo en konduto de la kvara… vidu, kia koincido — en mia kalkulo, samkiel en la via, li estas kvara. Kaj tiu kvara malaperis.
— Kiel malaperis?
— Li estas nenie. Lin oni trovis nek en laborejo, nek hejme, nek en klubo… Li ne forveturis el Tjuratamo. Kaj, ŝajnas, li ne estas en Tjuratamo. Kaj li… li estas komunisto, Aleksandro Lvoviĉ. Via kamarado.
Mi kunplektis la fingrojn.
— Nun mi komprenas.